Distrikto Kapuvár
La Distrikto Kapuvár (hungare Kapuvári járás) estas distrikto en Hungario, en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Győr-Moson-Sopron. Ĝi situas sur ebenaĵo en la sudokcidenta parto de la departemento (en la nordokcidenta parto de la lando).
La distrikta ĉefurbo estas Kapuvár, kiu estas urbo, krome estas ankaŭ alia urbo, la ceteraj 17 komunumoj estas vilaĝoj.
La areo estas 372,14 km², kie loĝas 23 326 homoj. La loĝantoj okupiĝas precipe pri agrikulturo, (fruktoj, legomoj, tritikoj, maizoj) kaj bestobredadoj.
Historio |
Tiu distrikto funkciis jam ankaŭ pli frue, sed ĝis 1950 ĝi apartenis al departemento Sopron (historia departemento). La distrikta sistemo ne funkciis en Hungario inter 1983-2013.
Komunumoj |
- distrikta ĉefurbo kaj urbo: Kapuvár
- alia urbo: Beled
- vilaĝoj:
- Babót
- Cirák
- Dénesfa
- Edve
- Gyóró
- Himod
- Hövej
- Kisfalud
- Mihályi
- Osli
- Rábakecöl
- Répceszemere
- Szárföld
- Vadosfa
- Vásárosfalu
- Veszkény
- Vitnyéd
Fontoj |
- la datenoj venis el la Hungara Vikipedio