Helpu al Vikipedio plilongigi ĝin. Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi (menciante la fonton).
Balotejo en Nov-Jorko en 1900, kun balotbudoj maldekstre.
Balotbudo okaze de la franca prezidanta baloto en Vaulnaveys-le-Haut.
Interne de balotbudo.
Balotbudo estas fizika konstruaĵo lokita en balotejo por kaŝi la elekton de tiuj, kiuj partoprenas en sekreta voĉdonado. Kreita en Aŭstralio en 1857, tiu konstruaĵo ofte aspektas nun kiel budo fermita per kurteno.
Enhavo
1En Francio
2Historio
3Notoj kaj referencoj
4Vidu ankaŭ
4.1Vidu ankaŭ
4.2Eksteraj ligiloj
4.3Bibliografio
En Francio |
En Francio, ĝi ebligas al ĉiu balotanto enŝovi sian balotilon en koverton kaŝe de rigardo de aliaj personoj. Tiu operacio okazas antaŭ ol direktiĝi al la baloturno, en kiun ĝi estos englitigita.
Historio |
La balotbudo estis adoptita en 1872 de Unuiĝinta reĝlando, en 1877 de Belgio kaj en 1903 de Germanio.
En Francio, la sekreta voĉdonado eniris la konstitucion en 1795 sed la balotanto donis sian falditan balotilon al la baloteja prezidanto, kiu enŝovis ĝin en la urnon. Nur en 1913, la leĝo de la 29-a de julio enkondukis la koverton, la balotbudon kaj la enŝovon en la urnon fare de la balotanto mem[1]. La leĝo venis post kvardeko da diskutoj.
Por la [[plebiscito] de 1851, Napoleono la 3-a provis aboli la voĉdonan sekreton, petante la balotantojn publike skribi "oui" (por jes) aŭ "non" (por ne) antaŭ siaj nomoj sur la registrolibro, sed pro forta opozicio, li rezignis kaj restarigis la sekretan voĉdonadon[2].
Notoj kaj referencoj |
↑ Jean-Marie Mayeur, La vie politique sous la Troisième République, eldoninto "Le Seuil", 1975
↑ Karl Marx, la 18-an brumero de Ludoviko Buonaparte : franceBourgeois et épiciers s'étaient en effet aperçus que dans l'un de ses décrets du 2 décembre, Bonaparte abolissait le vote secret et ordonnait aŭ électeurs d'inscrire dans les registres officiels : oui ou non, en face de leurs noms. La résistance du 4 décembre intimida Bonaparte. Pendant la nuit, il fit placarder à tous les coins de rues des affiches annonçant le rétablissement du vote secret. Tuta teksto Burĝoj kaj butikistoj malkovris ke per iu el la dekretoj de la 2-a de decembro, Buonaparto abolis la sekretan voĉdonadon kaj ordonis al la balotantoj skribi sur la oficialaj registrolibroj : jes aŭ ne, vid-al-vide de siaj nomoj. Rezistado de la 4-a de decembro timigis Buonaparton. En nokto, li afiŝigis je ĉiuj stratanguloj la restarigon de la sekreta voĉdonado
Vidu ankaŭ |
Kategorio Balotbudo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Balotbudo en la Vikivortaro (Universala vortaro)
Vidu ankaŭ |
Demokratio
Balota proceduro • Francaj balotaj proceduroj
Balota kampanjo
Balota fraŭdo
Balota afiŝado
Balotilo • Listo de balotantaro • balotbudo • balotilujo
Voĉdonado • elektronika voĉdonado
Eksteraj ligiloj |
Marc Nadeau (2005). Leĝo de la 29-a de julio 1913 por certigi sekretecon kaj liberecon de voĉdonado, same kiel sincerecon de la balotaj operacioj. Alirita la 6-an de majo 2012.
Bibliografio |
GARRIGOU, Alain. (2012) Les secrets de l'isoloir. Lormont: Éditions Le bord de l'eau, p. 76. ISBN 978-2-35687-172-5.
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,...
Erzsébet Schaár Memportreto de Erzsébet Schaár en Pécs Personaj informoj Naskiĝo 27-an de julio 1908 ( 1908-07-27 ) en Budafok Morto 29-an de aŭgusto 1975 ( 1975-08-29 ) (67-jara) en Budapeŝto Ŝtataneco Hungario Profesio skulptisto Familianoj Edz(in)o Tibor Vilt v • d • r Erzsébet Schaár [erĵEbet ŝAr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schaár Erzsébet estis hungara skulptisto. Ŝia edzo estis Tibor Vilt. Déryné Széppataki Róza en Miskolc fare de Erzsébet Schaár Erzsébet Schaár [1] naskiĝis la 27-an de julio 1908 en Budafok, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj solaj ekspozicioj 3 Elektitaj kolektivaj ekspozicioj 4 Elektitaj skulptaĵoj 5 Elektitaj disĉiploj 6 Fontoj 7 Referencoj Biografio | Erzsébet Schaár studis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1924-1926). Ŝia ĉefinstruisto estis Zsig...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...