Sebastiano la 1-a (Portugalio)
































































Sebastiano la 1-a

Reĝo de Portugalio

Alonso Sánchez Coello 009.jpg

Regado

1557 - 1578

Persona informo

Naskiĝo

20-an de januaro 1554 (1554-01-20)
en Ribeira Palace

Morto

4-an de aŭgusto 1578 (1578-08-04) (24-jara)
en Ksar el-Kebir

Mortokialo

drono [#]

Tombo

Monaĥejo de la hieronimanoj de Belém [#]

Religio

katolika eklezio [#]

Ŝtataneco

Portugalio [#]


Subskribo Sebastiano la 1-a (Portugalio)
Familio

Dinastio

Dinastio Aviso [#]

Patro
Johano Manuelo Princo de Portugalio [#]

Patrino
Joanna of Austria, Princess of Portugal [#]
Profesio

Okupo

politikisto [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg





Reĝo Sebastiano de Portugalio


Sebastiano, reĝo de Portugalio, naskiĝis en la 20-a de januaro de 1554 kaj mortis en la 4-a de aŭgusto de 1578). Li estis la 16-a reĝo de Portugalio kaj la 7-a de la Domo de Avis. Li estis nepo de Johano la 3-a kaj naskiĝis nur 2 semajnoj post la morto de lia patro, la kromprinco Johano, pro tio, oni kromnomis lin "la Dezirata".


Dum sia infaneco, estis regentoj lia avino reĝedzino Katarino de Aŭstrio kaj lia ava-onklo Henriko. Sebastiano estis revema adoleskanto kiu volis restarigi la krucmilitojn. Kiam li atingis la plenaĝon, li preparis militon kontraŭ Maroko por konkeri Fezon. La reĝo Filipo la 2-a (Hispanio) refuzis apogi lin en tiu freneza kampanjo, kaj ne permesis la edzigo de hispana princino kun la portugala reĝo.


La portugala armeo invadis Marokon en 1578 kaj iris rekte al dezerto. Dum la batalo de Alcácer-Quibir, la portugalanoj estis venkitaj de sultano Ahmed Mohammed kaj tie mortis la plejparto de la armeo. Oni ne scias pri Sebastiano, li tre eble mortis, sed laŭ la legendo, li nur malaperis.


Li iĝis legenda, la "dormanta reĝo", speco de mesio kiu revenos en nebula tago por savi Portugalion.


Dum la hispana regado de portugalio, tri homoj prezentis sin kiel la reĝo revenita. Unu el ili italo kiu estis mortita en 1619. Eĉ dum la 19-a jarcento, multaj kamparanoj en Portugalio kaj Brazilo ankoraŭ atendis la revenon de la reĝo Sebastiano.






  • Sebastiano la 1-a (Portugalio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Sebastiano la 1-a (Portugalio) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár