Dornheim (Turingio)
Dornheim | |||||
| |||||
Federacia lando | Turingio | ||||
Distrikto | Distrikto Ilm | ||||
Komunumaro | Verwaltungsgemeinschaft Riechheimer Berg | ||||
Urborajtoj | – | ||||
Koordinatoj | 50°50′06″N 10°59′39″O / 50.835°N, 10.99417°O / 50.835; 10.99417 (Dornheim (Turingio))Koordinatoj: 50°50′06″N 10°59′39″O / 50.835°N, 10.99417°O / 50.835; 10.99417 (Dornheim (Turingio)) | ||||
Alto super la marnivelo | 290 m | ||||
Areo | 7,87 km² | ||||
Loĝantaro | 569 (stato 2015-12-31) [fonto: landa statistika oficejo] | ||||
Telefona antaŭkodo | 03628 | ||||
Poŝtkodo | 99310 | ||||
Aŭtomobila kodo | IK | ||||
Oficiala Municipokodo | 16070008 | ||||
Komunumestro | Burkard Walther | ||||
Partio de komunumestro | FFW Dornheim e.V. | ||||
Adreso de la administrejo | Längwitz 71 99310 Dornheim | ||||
Oficiala retejo | http://www.vg-riechheimer-berg.de/vorstellung/vorstellung_dorn.htm | ||||
Dornheim estas komunumo en Germanio. Ĝi troviĝas en la distrikto Ilm de la federacia lando Turingio, kaj krome estas parto de komunumaro, do grupiĝo de pluraj najbaraj komunumoj por komuna plenumo de iuj administraj servoj, nomata Verwaltungsgemeinschaft Riechheimer Berg. Fine de la jaro 2015 la komunumo havis 569 loĝantojn. Ĝi situas ĉirkaŭ 3 km nordokcidente de Arnstadt kaj ampleksas 787,4 hektarojn.
Historio |
La unua endokumenta mencio estis ene de la notoj de Breviarium sancti Lulli (802-15).
Kelkaj aliaj datoj:
- 948: Dornheim venis en la posedon de la Abatejo Hersfeld per ŝanĝo
- 1350: ekzistas major Dornheim kaj minor Dornheim
- 1480: naskiĝis en la vilaĝo Crotus Rubeanus, i.a. rektoro de la Universitato de Erfurto
- 17.10.1707: geedziĝo de Johann Sebastian Bach kaj de Maria Barbara Bach
- Dum multaj jaroj (ĝis 1770) deĵoris surloke kiel pastoro Johann Gottfried Gregorii, kiu famiĝis kiel popola instruisto, geografo kaj historiisto
- 26.10.1813: t.n. Dreimonarchentreffen (renkontiĝo de tri monarkoj) sub tilio ĉe la rando de la vilaĝo. Plej novaj esploroj[1] montris ke ne eblis la partopreno de la prusa reĝo Friedrich Wilhelm la 3-a. Ĉu li sendis al la renkontiĝo kun la aŭstria imperiestro Francisko la 1-a kaj Aleksandro la 1-a lian filon la postan reĝon Friedrich Wilhelm la 4-a ne estas klare.
La regantoj serĉis kaj trovis konsenton pri la estontajn batalojn kontraŭ Napoleono Bonaparte post la Batalo de Leipzig. Ĉeestis ankaŭ Klemens von Metternich kaj Wilhelm von Humboldt. Verŝajnas ke ili tie ĉi antaŭplanis la postan Kongreson de Vieno.
Bach-memorigloko |
La Kirko Sankta Bartolomeo estas grava memorigloko omaĝe al Johann Sebastian Bach kaj koncertejo. Cetere ankaŭ la notoj en la komunuma blazono aludas al la kvar literoj "b a c h".
Notoj |
↑ Jürgen Frey: Was sich in Dornheim und Umgebung im Oktober 1813 ereignete. Dornheimer Heimatblätter, 12. Jahrgang, 09/2013, p. 2-6
|