Patrujokupo







Rondpentraĵo pri la patrujokupo de Árpád Feszty



La Patrujokupo (origine hungare Honfoglalás) apartenas al la plej signifaj okazintaĵoj de hungaroj (konata ankaŭ madjaroj), same tiel de Hungario. Pri tio mankas rektaj fontoj, menciindaj fontoj estas dokumentoj de Bizanco kaj kodekso de Anonymus (hungara kronikisto). Li kolektis buŝajn rememorojn dum regado de Béla la 3-a (Hungario) kaj li kreis la unuan (latinlingvan) historion pri hungaroj.



Mapoj pri la hungara patrujokupo





Migrado de hungaroj el Azio






Supozata teritorio de hungaroj laŭ rusoj








Historio |


Ŝajnas, la patrujokupo okazis en la jaroj 895 kaj 896. La historiistoj havis pli frue 2 opiniojn pri tio:



  • tuja rifuĝo pro atako de la peĉenegoj

  • planita marŝo al Karpat-baseno


La ĉefa marŝo okazis tra Verecka montpasejo, pli malgranda trupego sekvis la Danubon.
La hungaroj tiam konsistis el 7 triboj, krome ankaŭ 2 nehungaraj triboj akompanis la hungarojn, fine ankaŭ slavoj aliĝis al la marŝo en tie, kie nun estas Ukrainio. Menciindas, ke la hungaroj portis ĉiujn havaĵojn: tendojn, koĉerojn, bestojn, ilojn, grenojn, do ĉiuj venis de la beboj ĝis la maljunuloj.
Pli frue la hungaroj jam faris militirojn tra Karpat-baseno, tiam ili konstatis, ke la baseno estas konvena vivi plu, la teritorio estas loĝata maldense, signifa lando rezistanta kontraŭ hungaroj ne ekzistas. Tiutempe Grandmoravia imperio disfalis, kiun estris Svatopluk la 1-a. Postlasis neniuj fontoj pri gravaj bataloj, estis nur batalo iom poste en 907 apud la nuntempa Bratislavo, sekve plene finiĝis la patrujokupo.



Bildoj pri la hungara patrujokupo





Alveno de hungaroj en hungara kroniko





Alveno de hungaroj en hungara bilda kroniko





Parto de rondpentraĵo de Árpád Feszty





Pentraĵo de Mihály Munkácsy pri la patrujokupo





Monumento pri la patrujokupo en Verecka pontpasejo (la 7 ŝtonaroj simbolizas la 7 hungarajn tribojn)









Duobla patrujokupo |


Estas grava historiista opinio de Gyula László (arkeologo) pri la patrujokupo, sed plene tio ne estas pruvita. Estas fakto, ke avaroj loĝis tie antaŭ la hungaroj. Laŭ la trovitaj vilaĝaj tombejoj videblas, ke komence estis nur tomboj de avaroj, poste aperis varie ankaŭ tomboj de hungaroj. Do, la hungaroj vivis kune kun la avaroj. En aliaj neavaraj (ekzemple slavaj) vilaĝoj oni trovis rompiĝon, post la rompiĝo nur hungaraj tomboj estis. Alia pruvo estas, ke la avaraj motivoj sur iloj estas la samaj, ol ties de hungaroj.


La hungaroj vivis plu nomade, kiel pli frue, krome li ofte faris invadojn al diversaj partoj de Eŭropo.







Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár