42 metroj alta belvedero Killesbergturm en Stuttgart
Belvedero, belvidejo,[1]elrigardoturo estas turo, kiu konstruiĝis por vidi la tutan panoramon en 360 °. Ĝi havas ĉefe turisman celon kaj uzon. Belvidaj turoj konstruiĝas ekzemple el ŝtono, ligno, betono aŭ, fero. Ilia nombro grandiĝis precipe depost invento de lifto.
Simila konstruaĵo estas gardoturo, sed ĝin ĝenerale ne rajtas viziti civiluloj.
Elvidejoj foje servas ankaŭ aliajn celojn. Ekzemploj estas telekomunikaj turoj, preĝejoturoj, ventocentraloj aŭ akvoturoj. Ofte elvidejoj konstruiĝas sur montopintoj, ekzemple en Budapeŝto sur monto Jánoshegy. Konata elvidejo estas Eiffel-Turo, kiu servas ankaŭ kiel ornamaĵo de Parizo, restoracio kaj telekomunika turo.
en Hamburgo
Enhavo
1Famaj elrigardoturoj
2Esperanto
3Bildaro
4Vidu ankaŭ
5Notoj
Famaj elrigardoturoj |
Eiffel-Turo en Parizo, Francio
Eschkopfturm sur la monto Eschkopf en la Palatinata Arbaro
Hochsimmerturm sur la monto Hochsimmer, Germanio
Idarkopfturm en Idarwald, Germanio
Luitpoldturm, proksime de Merzalben, Germanio
Killesbergturm en Stutgarto, Germanio
Rehbergturm sur monto Rehberg (Vasgovio)
Esperanto |
Elvidejo nomata Zamenhof konstruiĝis en 1973 fare de Esperanto-grupo en Vác. Ekde tiam dum la socialismo ĉiujare oni aranĝis ekskurson tien, kiu troviĝas en Hungario, en montaro Börzsöny, proksime de Kismaros. Post disfalo de la socialismo la ekskurso forgesiĝis, ĉar ties nomo estis "Zamenhof Internacia Pacmarŝo". En 2003 esparantistoj denove ekskursis la elvidejon, kaj ili konstatis, ke la arboj jam superis la elvidejon.
Bildaro |
la Schänzel-turo en novembro 2007.
La Luitpold-turo sur la monto Weißenberg.
Vidu ankaŭ |
Monoptero
Kiosko
Pavilono
Elrigardejo
Gardoturo
Notoj |
↑ Laŭ Francisko Azorín Belvedero estas Alte starigita kontruaĵo en ĝardebo, kamparo, por admiri paronamon. Belvidejo. En Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 35. Kaj li indikas etimologion el latina bellus + vedere (belo vidi). Azorín, samloke.
Kategorio Belvedero en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)
Ĉi tiu artikolo temas pri mitologio. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Tantalo (apartigilo) . Tantalo , laŭ Gioacchino Assereto. Laŭ la helena mitologio, Tantalo (el la greka Τάνταλος , ŝancelanta aŭ tre malfeliĉa ) estis filo de Zeŭso kaj la oceanidino Pluto, laŭ la plej divastigata versio. Li estis reĝo de Frigio [1] aŭ de la monto Sipilo, en Lidio (Malgrandazio) [2] kaj post sia morto li suferis eternan torturadon ĉe la Tartaro, la plej profunda parto de Hadeso, rezervita por la plej perversaj homoj. Tamen, kelkaj rakontoj asertas ke li estis reĝo de Argo aŭ de Korinto [3] , aŭ ke li migris norden el la monto Sipilo por akiri la tronon de Paflagonio, el kie Ilo forpelis lin pro tio, ke Tantalo forkaptis kaj seksperfortis lian fraton Ganimedon [4] , kaj tiel ofendis la diojn. Verŝajne li ankaŭ regis urbon en okcidenta Anatolio, kiun oni nomis Tantalis [5] pro li, aŭ Sipilo , pro la monto sur kies flanko ankoraŭ staras ĝiaj ruinaĵoj [6] . Laŭ la geografiisto Strabo,...
Erzsébet Schaár Memportreto de Erzsébet Schaár en Pécs Personaj informoj Naskiĝo 27-an de julio 1908 ( 1908-07-27 ) en Budafok Morto 29-an de aŭgusto 1975 ( 1975-08-29 ) (67-jara) en Budapeŝto Ŝtataneco Hungario Profesio skulptisto Familianoj Edz(in)o Tibor Vilt v • d • r Erzsébet Schaár [erĵEbet ŝAr], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schaár Erzsébet estis hungara skulptisto. Ŝia edzo estis Tibor Vilt. Déryné Széppataki Róza en Miskolc fare de Erzsébet Schaár Erzsébet Schaár [1] naskiĝis la 27-an de julio 1908 en Budafok, ŝi mortis la 29-an de aŭgusto 1975 en Budapeŝto. Enhavo 1 Biografio 2 Elektitaj solaj ekspozicioj 3 Elektitaj kolektivaj ekspozicioj 4 Elektitaj skulptaĵoj 5 Elektitaj disĉiploj 6 Fontoj 7 Referencoj Biografio | Erzsébet Schaár studis en Industriarta Lernejo, poste en Reĝa Belarta Altlernejo (1924-1926). Ŝia ĉefinstruisto estis Zsig...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...