Forumo Junulara Eŭropa
La Forumo Junulara Eŭropa, mallongita kiel FoJE, estas internacia neregistara organizo, en kiu membras naciaj junularaj konsilioj kaj internaciaj neregistaraj junularaj organizoj en Eŭropo. Ĝi celas reprezenti la asociojn kaj junularon ĝenerale al Eŭropaj kaj internaciaj institutoj kiel la Eŭropa Unio, Konsilio de Eŭropo kaj Unuiĝintaj Nacioj.
En januaro 2014, FoJE kunigas 99 organizojn, inter ili 40 Naciaj Junularaj Konsiloj, kaj 59 Neregistarajn organizojn. Ankaŭ TEJO estas membro de FoJe kiel Neregistara Organizo.
Enhavo
1 Historio
1.1 Laboro kaj celoj
2 Membroj
2.1 Naciaj junularaj konsilioj
2.2 Internaciaj junularaj neregistaraj organizoj
Historio |
Kreiĝinte en 1996, FoJE estas la kunigado de tri antaŭaj organizoj (angle nomitaj Council of European National Youth Committees (CENYC), Youth Forum of the European Communities (YFEU) kaj European Co-ordination Bureau of International Youth Organisations (ECB) ), kiu laboris por la rajtoj de junuloj ekde la 60aj jaroj (CENYC kaj ECB) aŭ ekde la fino de la 70aj jaroj (YFEU).
Laboro kaj celoj |
FoJE celas esti la voĉo de la junularo en Eŭropo. Junuloj estas egalaj civitatanoj kiujn FoJE subtenas por ke ili plenumu siajn rolojn kiel mondaj civitatanoj kaj plibonigu siajn proprajn vivojn.
FoJE estas sendependa kaj demokrata komunumo, organizata kaj dirigestrata de junuloj. Ĝi reprezentas la naciajn junularajn konsilojn kaj la sendependajn junularajn organizojn kiuj membriĝas en ĝi, kaj batalas por iliaj interesoj kaj bezonoj kaj la interesoj kaj bezonoj de la junularo mem.
La celoj de FoJE estas:
- Pligrandigi la partoprenon de la junularo kaj la junularaj organizoj en la socio kaj en la decidado.
- Influi la politikajn problemojn kiuj trafas la junulojn kaj la junularajn organizojn, reprezantante ilin oficiale ĉe internaciaj organizoj : EU, la Eŭropa Konsilo kaj UNO.
- Prihelpi la laboron de la junularo en la naciaj kaj internacia nivelo, ĉefe helpante ilin por ricevi taŭgajn subvenciojn
- Prihelpi la interŝanĝon de ideoj kaj spertoj, la reciprokan interkomprenon, kaj egalajn rajtojn kaj ŝancojn inter la junuloj de Eŭropo.
- Subteni la interkulturan komprenon, la demokration, la respekton, la diversecon, la homajn rajtojn, la aktivan civitatanecon kaj la solidarecon.
- Kunlabori por la pligrandigado de la junulara laboro en aliaj regionoj de la mondo.
Membroj |
Naciaj junularaj konsilioj |
Lando | Nomo | Mallongigo | Stato |
---|---|---|---|
Finnujo | Allianssi | Allianssi | Plenrajta |
Unuiĝinta Reĝlando | British Youth Council | BYC | Plenrajta |
Nederlando | Nationale Jeugdraad | NJ / DNYC | Plenrajta |
Francujo | Comité pour les Relations Nationales et Internationales des Associations de Jeunesse et d'Education Populaire | CNAJEP | Plenrajta |
Estonujo | Eesti Noorteühenduste Liit | ENL | Plenrajta |
Luksemburgo | Conférence Générale de la Jeunesse Luxembourgoise | CGJL | Plenrajta |
Hispanujo | Consejo de la Juventud de España | CJE | Plenrajta |
Portugalujo | Conselho Nacional de Juventude | CNJ | Plenrajta |
Katalunujo | Consell Nacional de la Joventut de Catalunya | CNJC | Plenrajta (sen voĉdono) |
Moldovujo | Consiliul National Al Tineretului Din Moldova | CNTM | Plenrajta |
Belgujo - Franclingva komunumo | Comité pour les Relations Internationales de Jeunesse | CRIJ | Plenrajta (unu voĉdono kun VJR) |
Svisujo | Svisa Nacia Junulara Konsilio | SAJV/CSAJ | Plenrajta |
Kipro | Kipra Junulara Konsilio | CYC | Plenrajta |
Germanujo | Deutsches Nationalkomitee für Internationale Jugendarbeit | DNK | Plenrajta |
Danujo | Dansk Ungdoms Fællesråd | DUF | Plenrajta |
Grekujo | Greka Nacia Junulara Konsilio | ESYN | Plenrajta |
Italujo | Forum Nazionale dei Giovani | FNG | Plenrajta |
Malto | Kunsill Nazzjonali Taz-Zghazagh | KNZ | Plenrajta |
Litovujo | Lietuvos jaunimo organizacijų taryba | LIJOT | Plenrajta |
Latvujo | Latvijas Jaunatnes Padome | LJP | Plenrajta |
Norvegujo | Landsrådet for Norske barne- og ungdomsorganisasjoner | LNU | Plenrajta |
Svedujo | Landsrådet för Sveriges ungdomsorganisationer | LSU | Plenrajta |
Islando | Landsamband æskulýðsfélaga | LÆF | Plenrajta |
Slovenujo | Mladinski Svet Slovenjie | MSS | Plenrajta |
Kroatujo | Mreža Mladih Hrvatske | MMH | Plenrajta |
Azerbajĝano | Nacia Asembleo de Junularaj Organizoj de la Respubliko Azerbajĝano | NAYORA | Plenrajta |
Kartvelujo | Nacia Konsilio de Junularaj Organizoj de Kartvelujo | NCYOG | Plenrajta |
Armenujo | Armena Nacia Junulara Konsilio | NYCA | Plenrajta |
Irlando | Irlanda Nacia Junulara Konsilio | NYCI | Plenrajta |
Rusujo | Rusa Nacia Junulara Konsilio | NYCR | Plenrajta |
Aŭstrujo | Österreichische Kinder- und Jugendvertretung | ÖJV | Plenrajta |
Belorusujo | Belorusa Unuiĝo de Junularaj kaj Infanaj Publikaj Asocioj | RADA | Plenrajta |
Slovakujo | Rada Mládeže Slovenska | RMS | Plenrajta |
Ĉeĥujo | Česká rada dětí a mládeže | ČRDM | Plenrajta |
Belgujo - Nederlandlingva komunumo | Vlaamse Jeugdraad | VJR | Plenrajta (unu voĉdono kun CRIJ) |
{Rumanujo | Consiliul Tineretului Din Romania | CTR | Kandidato |
Ukrainujo | Ukrainian Youth Forum | UYF | Kandidato |
Serbujo | Krovna Organizacija Mladih Srbije | KOMS | Kandidato |
Belgujo - Germanlingva komunumo | Rat der Deutschsprachigen Jugend | RDJ | Plenrajta |
Bulgarujo | Naciolen Mladezki Forum | NMF | Kandidato |
Internaciaj junularaj neregistaraj organizoj |
Nomo | Mallongigo | Stato |
---|---|---|
Association des Etats Généraŭ des Etudiants de l'Europe | AEGEE | Plenrajta |
Alliance of European Voluntary Service Organisations | ALLIANCE | Plenrajta |
International ATD Fourth World Movement | ATD-Quart Monde | Plenrajta |
Democrat Youth Community of Europe | DEMYC | Plenrajta |
European Bureau of Conscientious Objection | EBCO/BEOC | Plenrajta |
Young European Socialists | ECOSY | Plenrajta |
European Confederation of Youth Clubs | ECYC | Plenrajta |
European Democrat Students | EDS | Plenrajta |
European Educational Exchanges – Youth for Understanding | EEE-YFU | Plenrajta |
European Federation for Intercultural Learning | EFIL | Plenrajta |
Erasmus Student Network | ESN | Plenrajta |
ACTIVE - Sobriety, Friendship and Peace | ACTIVE | Plenrajta |
European Students' Union | ESU/ESIB | Plenrajta |
European Trade Union Confederation Youth | ETUC Youth | Plenrajta |
EU Federation of Youth Hostel Associations | EUFED | Plenrajta |
European Union of Jewish Students | EUJS/UEEJ | Plenrajta |
Ecumenical Youth Council in Europe | EYCE | Plenrajta |
International Federation of Catholic Parochial Youth Movements | FIMCAP | Plenrajta |
Federation of Young European Greens | FYEG | Plenrajta |
International Federation of Liberal Youth | IFLRY | Plenrajta |
International Falcon Movement - Socialist Education International | IFM-SEI | Plenrajta |
International Federation of Medical Students' Associations | IFMSA | Plenrajta |
International Lesbian, Gay, Bisexual, Transgender and Queer Youth and Student Organisation | IGLYO | Plenrajta |
International Union of Socialist Youth | IUSY | Plenrajta |
International Young Nature Friends | IYNF | Plenrajta |
International Young Catholic Students - International Movement of Catholic Students | JECI-MIEC | Plenrajta |
Young European Federalists | JEF | Plenrajta |
European Liberal Youth | LYMEC | Plenrajta |
International Movement of Catholic Agricultural and Rural Youth | MIJARC-Europe | Plenrajta |
Organising Bureau of European School Student Unions | OBESSU | Plenrajta |
Rural Youth Europe | RYEurope | Plenrajta |
Service Civil International | SCI | Plenrajta |
Tutmonda Esperantista Junulara Organizo | TEJO | Plenrajta |
World Association of Girl Guides and Girl Scouts | WAGGGS | Plenrajta |
World Organisation of the Scout Movement (European office) | WOSM | Plenrajta |
Youth Action for Peace | YAP | Plenrajta (paŭzigita) |
Youth and Environment Europe | YEE | Plenrajta |
Youth of the European People's Party | YEPP | Plenrajta |
Youth for Exchange and Understanding | YEU | Plenrajta |
European Alliance of Young Men's Christian Associations | YMCA | Plenrajta |
Young Women's Christian Association | YWCA | Plenrajta |
Youth of European Nationalities | YEN | Plenrajta |
European Council of Young Farmers | CEJA | Observantoj |
European Confederation of Independent Trade Unions | CESI-Youth | Observantoj |
Don Bosco Youth Net | Don Bosco | Observantoj |
European Free Alliance Youth | EFAY | Observantoj |
European Non-Governamental Sports Organisation Youth Committee | ENGSO Youth | Observantoj |
European Youth Press | EYP | Observantoj |
International Federation of Training Centres for the Promotion of Progressive Education | FICEMEA | Observantoj |
International Coordination of Young Christian Workers | ICYCW/CIJOC | Observantoj |
Jeunesses Musicales International | JMI | Observantoj |
Pax Christi International | Pax Christi | Observantoj |
Red Cross Youth | RCY | Observantoj |
Youth Express Network | Y-E-N | Observantoj |
Children's International Summer Villages | CISV | Kandidato |
International Federation of Hard of Hearing Young People | IFHOHYP | Observantoj |
Freedom, Legality and Rights in Europe | FLARE | Kandidato |