Urbestro (Francio)
La urbestro prezidas, en Francio, la Municipan Konsilion, de kiu li organizas la laboron kaj plenumas la decidojn. Li havas ankaŭ grandajn povojn kaj proprajn respondecojn, kia la respondeco de la agado de la municipa polico, aŭ la respondeco pir la administrado de la komunuma dungitaro.
La urbestro estas ankaŭ la reprezentanto de la ŝtato en la komunumo. Tiel, li estas oficiro de civila statuso kaj oficisto de juĝa polico. La daŭro de la mandato de urbestro estas sesjara.
Enhavo
1 Elekto
1.1 Historio
1.2 Nuna situaciio
1.3 Neakordeblecoj kaj kumuloj de mandatoj
2 Daŭro de mandato
3 Funkcioj
4 La kostumo de la urbestroj
5 La insigno de la urbestroj
6 Komunumoj mortintaj por Francio
7 Enspezoj
8 Dojenoj de la urbestroj
9 Fontoj
9.1 Referencoj
9.2 Bibliografio
10 Aldonaĵoj
10.1 Vidu ankaŭ
Elekto |
Pli detalaj informoj troveblas en la artikoloj Historio de la maniero de urbestrelekto kaj Municipa elekto en Francio.
Historio |
En Francio, la ofico de urbestro aperis en la 9-a jarcento.
Nuna situaciio |
La urbestro estas la prezidanto de la Municipa Konsilio. Li estas elektita per sekreta voĉdonado el la municipaj konsilianoj, okaze de la unua kunsido de la Municipa Konsilio, kiu devas okazi inter la vendredo kaj la dimanĉo kiuj sekvas la kompleta elekto de la konsilio[1],[2].
Neakordeblecoj kaj kumuloj de mandatoj |
La mandato de urbestro estas neakordigebla kun tiu de prezidanto de iu Regiona Konsilio, prezidanto de iu Departementa Konsilio, kaj de Eŭropa komisionano, membro de la Eŭropa Centra Banko aŭ membro de la konsilio pri monpolitiko de la Banko de Francio[3].
La leĝo pri mandatakumulo ebligas al urbestro havi nur unu balotan mandaton (deputito, senatano, regiona konsiliano, departementa konsiliano), aldone al lia municipa mandato. La posteno de municipa konsiliano ne estas konsiderata kiel propra mandato.
Daŭro de mandato |
La daŭro de la mandato de urbestro egalas tiun de la Municipa Konsilio (6 jaroj)[4]. Li estas réelektebla.
Funkcioj |
Le urbestro estas samtempe oficisto de la ŝtato kaj oficisto de la komunumo kiel teritoria kolektivumo.
La kostumo de la urbestroj |
Okaze de publikaj ceremonioj, la urbestro kaj la vicurbestroj devas surhavi oficialan kostumon.
Ekde 1790, okaze de la kreo de la komunumoj, la urbestroj havis kiel distingan simbolon la trikoloran skarpon kun franĝo.
La insigno de la urbestroj |
Komunumoj mortintaj por Francio |
La ses komunumoj « mortintaj por Francio » (Beaumont-en-Verdunois, Bezonvaux, Cumières-le-Mort-Homme, Fleury-devant-Douaumont, Haumont-près-Samogneux kaj Louvemont-Côte-du-Poivre) estis tute detruitaj en la batalo apud Verdun en 1916 kaj neniam estis rekonstruitaj, pro tro grava esto de neeksplodintaj municioj kaj de renversitaj kaj politaj grundoj[5].
Enspezoj |
La enspezoj de urbestro estas difinitaj en la artikolo L 2123-23 de la CGCT laŭ la grandeco de la komunumo, per procento de la fina malneta indico de la indica skalo de la ŝtatoficistaro (kromnomita: indico 1015)[6].
Maksimumaj enspezoj (en euros) de la urbestroj kaj vicurbestroj laŭ la loĝantaro de la komunumo[7] | ||
---|---|---|
Loĝantaro | Urbestro | Vicurbestro |
Malpli ol 500 enloĝantoj De 500 ĝis 999 enloĝantoj De 1 000 ĝis 3 499 enloĝantoj De 3 500 ĝis 9 999 enloĝantoj De 10 000 ĝis 19 999 enloĝantoj De 20 000 ĝis 49 999 enloĝantoj De 50 000 ĝis 99 999 enloĝantoj Ekde 100 000 enloĝantoj | 646,25 1 178,46 1 634,63 2 090,81 2 470,95 3 421,32 4 181,62 5 512,13 | 250,90 313,62 627,24 836,32 1 045,40 1 254,48 1 672,65 2 508,97 |
Dojenoj de la urbestroj |
En 2014, 93-jara, Marcel Berthomé estas la plej multjara urbestro de Francio en ofico, kaj regas la komunumon Saint-Seurin-sur-l'Isle ekde 1971[8]. Gabriel Tambon estus la plej multjara urbestro de la komunumoj kun pli ol 3500 enloĝantoj ankoraŭ en ofico (Le Castellet), kaj Yves Bahu regas la vilaĝon Priez (Aisne - 53 enloĝantoj en 2011) ekde 1959[9].
En 2008, Manon Dumoulin, 82jara, finis sian 8-an kaj lastan mandaton de urbestro de Neuville-sur-Ailette (Aisne), (80 enloĝantoj). Ŝi estis la sola virino en Francio, kiu plenumis ok municipajn mandatojn sen interrompo[10].
En 2014, Arthur Richier en Faucon-du-Caire kaj Roger Senié en La Bastide-de-Bousignac finis siajn 11-ajn mandatojn.
Raymond Vergèsestis urbestro de tri malsamaj komunumoj de Reunio inter 1935 kaj 1957 (Salazie 1935-1942, Saint-Denis 1946-1946, Saint-André 1948-1957).
Nomo | Daŭro | Komenciĝo | Finiĝo | Urbo | Departemento | Notoj |
---|---|---|---|---|---|---|
André Cornu | 72 jaroj[11],[12] | 1815 | 1887 | Bazolles | Nièvre | |
Charles Edmond Mathis | 71 jaroj | 1878 (interrompo de 1883 ĝis 1888) | 1953 | Éhuns | Haute-Saône | |
Louis Philippon | 69 jaroj[13] | 1929 | 1998 | Juvigny | Aisne | |
Arthur Richier | 66 jaroj kaj 6 monatoj | oktobro 1947 | aprilo 2014 | Faucon-du-Caire | Alpes-de-Haute-Provence | |
Roger Senié[14] | 66 jaroj kaj 6 monatoj | oktobro 1947 | aprilo 2014[15] | La Bastide-de-Bousignac | Ariège | |
Philippe de La Moissonière | 63 jaroj[16] | 1945 | 2008 | La Fontelaye | Seine-Maritime | |
Félix Dehau | 62 jaroj[17] | 1872 | 1934 | Bouvines | Nord | |
Joseph Raybaud | 62 jaroj | 1929 | 1991 | Levens | Alpes-Maritimes | |
Jean-Baptiste de Touchebœuf | 61 jaroj | 1793 | 1854 | Mouzens | Dordogne | |
Bernard Cacquevel | 61 jaroj | 1953 | 2014 | Le Mesnil-Rogues | Manche | |
Hubert d'Andigné | 58 jaroj kaj 10 monatoj | 1946 | januaro 2005 | Le Champ-de-la-Pierre | Orne | |
Philippe de Bourgoing | 57 jaroj | 1950 | 2007 | Tracy-sur-Mer | Calvados | |
Aimé Césaire | 56 jaroj | 1945 | 2001 | Fort-de-Francio | Martiniko | |
Pierre Marleix | 56 jaroj[18] | 1947 | 2003 | Saint-Germain-près-Herment | Puy-de-Dôme | |
Roger Turot | 56 jaroj [19] | 1952 | 2008 | Chivres-Val | Aisne | |
Yves Bahu[9] | 55 jaroj | 1959 | Priez | Aisne | Mandato en ofico | |
Michel de Aillières | 55 jaroj | 1953 | 2008 | Aillières-Beauvoir | Sarthe | |
Hubert Bouyssière | 55 jaroj | 1953 | 2008 | Villevayre devenue Najac | Aveyron | Villevayre kaj Najac kunfandiĝis en 1965. |
Henri Bredin | 55 jaroj | 1953 | 2008 | L'Hôpital-Saint-Lieffroy | Doubs | |
André Chalazon | 55 jaroj | 1953 | 2008 | La Grand-Croix | Loire | |
Yves de Kerveguen | 55 jaroj | 1953 | 2008 | Vigny | Val-d'Oise | |
Henri Le Breton | 55 jaroj | 1953 | 2008 | Buléon | Morbihan | |
Michel Lemarchand | 55 jaroj | 1953 | 2008 | La Villette | Calvados | |
Jacques Pelletier | 55 jaroj | 1953 | 2008 | Villers-en-Prayères | Aisne | |
Jean Porchet | 55 jaroj | 1953 | 2008 | Maisons-du-Bois-Lièvremont | Doubs | |
Pierre Cambus | 55 jaroj[20] | 1959 | 2014 | Charlas | Haute-Garonne | |
Pierre Trémintin | 54 jaroj | 1912 | 1966 | Plouescat | Finistère | |
Henri Savornin | 54 jaroj | 1959 | 2014 | Montclar | Alpes-de-Haute-Provence | |
Henri Queuille | 53 jaroj | 1912 | 1965 | Neuvic | Corrèze | |
André Leprince | 53 jaroj | 1955 | 2008 | Béhagnies | Pas-de-Calais | |
Hubert François | 53 jaroj | 1961 | 2014 | Gilley | Haute-Marne | |
Jean Proriol | 52 jaroj | 10/1962 | Beauzac | Haute-Loire | Mandato en ofico | |
Jean-Louis de Ganay | 52 jaroj | 1946 | 1998 | Courances | Essonne | |
Achille Boucher | 50 jaroj | 1902 | 1952 | Le Mesnil-Hardray | Eure | |
Jacques de Kerangat | 50 jaroj | 1945 | 1995 | Grand-Auverné | Loire-Atlantique | |
Manon Dumoulin | 50 jaroj | 1958 | 2008 | Neuville-sur-Ailette | Aisne | |
Gabriel Tambon | 49 jaroj | 1965 | Le Castellet | Var | Mandato en ofico | |
Michel Brebion | 49 jaroj | 1959 | 2008 | Bournonville | Pas-de-Calais | |
André Dubosc | 49 jaroj[21] | 1959 | 2008 | Beaubray | Eure | |
Michel Lheureux | 49 jaroj | 1959 | 2008 | Boisdinghem | Pas-de-Calais | |
Alexandre Podvin | 49 jaroj | 1959 | 2008 | Rollancourt | Pas-de-Calais | |
Ernest Dat | 49 jaroj | 1965 | 2014 | Bezins-Garraŭ | Haute-Garonne | |
René Rose | 49 jaroj | 1965 | 2014 | Borce | Pyrénées-Atlantiques | |
Bernard Têtu | 49 jaroj | 1965 | 2014 | Lattre-Saint-Quentin | Pas-de-Calais | |
Louis Guillois | 48 jaroj | 1904 | 1952 | Ploërmel | Morbihan | |
Gaston de Brigode | 48 jaroj | 1925 | 1977 | Folembray | Aisne | |
Jacques Chaban-Delmas | 48 jaroj | 1947 | 1995 | Bordeaux | Gironde | |
Jean Blanc | 48 jaroj | 1953 | 2001 | La Ravoire | Savoie | |
Édouard Herriot | 47 jaroj | 1905/1940 | 1945/1957 | Lyon | Rhône | Kun interrompo inter 1940 kaj 1945 |
Jean-Paul de Rocca Serra | 47 jaroj | 1950 | 1997 | Porto-Vecchio | Corse-du-Sud | |
Jean Kiffer | 46 jaroj | 1965 | 2011 | Amnéville | Moselle | |
Jean Étienne Daboville-Desprès | 45 jaroj | 1900 | 1945 | Brillevast | Manche | |
Roger Joseph de Lattre de Tassigny | 45 jaroj | 1911 | 1956 | Mouilleron-en-Pareds | Vendée | (patro de la marŝalo de Lattre de Tassigny)[22] |
Pierre Corby | 45 jaroj | 1935 | 1980 | Boissy-sans-Avoir | Yvelines | |
Jean-Baptiste Casalta | 45 jaroj | 1969 | 2014 | Tolla | Corse-du-Sud | |
Jacques Carat | 45 jaroj[23] | 1953 | 1998 | Cachan | Val-de-Marne | |
George Wenger | 45 jaroj | 1850 | 1895 | Drusenheim | Bas-Rhin | |
François Tortoni | 44 jaroj | 1830 | 1874 | Rosoy-en-Multien | Oise | |
Jules Hunebelle | 44 jaroj | 1856 | 1900 | Clamart | Hauts-de-Seine | |
Albert Serin-Moulin | 44 jaroj | 1900 | 1944 | Jargeau | Loiret | |
Louis Rémond | 44 jaroj | 1933 | 1977 | Andrezel | Seine-et-Marne | |
Martial Brousse | 44 jaroj | 1936 | 1980 | Braquis | Meuse | |
Pierre Sost | 44 jaroj[24] | 1945 | 1989 | Encausse-les-Thermes | Haute-Garonne | |
Gaston Viens | 44 jaroj | 1965 | 2009 | Orly | Val-de-Marne | |
Marcel Berthomé | 43 jaroj | 1971 | Saint-Seurin-sur-l'Isle | Gironde | La plej multjara urbestro en ofico (93-jara). | |
Alfred Pettazzoni | 43 jaroj | 1971 | Les Monthairons | Meuse | Mandato en ofico | |
Pierre Petitguillaume | 43 jaroj | 1971 | Ceaulmont | Indre | Mandato en ofico | |
François Talazac | 43 jaroj | 1971 | Bachos | Haute-Garonne | Mandato en ofico | |
Firmin Bédoussac | 43 jaroj | 1946 | 1989 | Omps | Cantal | |
Henri Huchette | 43 jaroj | 1965 | 2008 | Bailleul-lès-Pernes | Pas-de-Calais | |
Jean Lévèque | 43 jaroj | 1965 | 2008 | Villeloin-Coulangé | Indre-et-Loire | |
Robert Cabé | 43 jaroj | 1971 | 2014 | Artigue | Haute-Garonne | |
Bernard Marcille | 43 jaroj | 1971 | 2014 | Heilly | Somme | |
Gérard Marion | 43 jaroj | 1971 | 2014 | Bagnols | Puy-de-Dôme | |
Roland Robert | 43 jaroj | 1971 | 2014 | La Possession | Reunio | |
Georges Beyney | 42 jaroj | 1972 | 2014 | L'Union | Haute-Garonne | |
Roger Drapie | 42 jaroj | 1953 | 1994 | Bergues | Nord | |
Alain Vasselle | 40 jaroj | 1974 | Oursel-Maison | Oise | Mandato en ofico | |
Pierre Carous | 40 jaroj kaj 2 monatoj | 10/1947 | 12/1987 | Valenciennes | Nord | |
Camille Vallin | 40 jaroj | 1953 | 1993 | Givors | Rhône | |
René Monory | 40 jaroj | 1959 | 1999 | Loudun | Vienne |
Fontoj |
Referencoj |
↑ CGCT artikolo L. 2121-7 de la ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj
↑ CGCT artikolo L. 2122-4 de la ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj
↑ Article L. 2122-4 la ĝenerala regularo de la teritoriaj kolektivumoj
↑ Balota regularo, artikolo L. 227
↑ Historio: La martiraj vilaĝoj
↑ (PDF) Valoro de la enspezoj, en novembro 2006, interretejo de la ministerio pri enlandaj aferoj
↑ Gazeto Metronews de la ĵaŭdo la 6-a de marto 2014, paĝoj 4 kaj 5
↑ http://www.lefigaro.fr/politique/le-scan/insolites/2014/03/25/25007-20140325ARTFIG00192--92-ans-le-plus-vieux-maire-de-france-entame-un-neuvieme-mandat.php
- ↑ 9,09,1Michel Abhervé (8-an de majo 2014). “La nova dojeno estas urbestro ekde 1959. Ĉu tio estas tre saĝa ?”, Alternatives économiques. .
↑ « Post kvindek jaroj en la urbodomo de Neuville-sur-Ailette, Manon Dumoulin, 82-jara, rezignas » Le Parisien - la 7-an de februaro 2008.
↑ la Libro de la Rekordoj de 1998 (ISBN 9782911792045)
↑ (PDF) André Cornu mandat: 72 jaroj, en la interretejo lebazois.fr
↑ La urbestroj de Juvigny, en la interretejo "francegenweb.org"
↑ Kun interrompo de junio ĝis julio 2008, post nuligo de balotoj, kaj duan fojon de junio en julio 2013, post la demisio de la Municipa Konsilio.
↑ En Ariège, dojeno de urbestroj de Francio rezignas, Le Point, 17-a de junio 2013
↑ « La morto de granda homo », la 21-an de oktobro 2009, en la interretejo paris-normandie.fr
↑ Fine de artikolo, en la interretejo lesamisdebouvines.free.fr
↑ Saint Germain près Herment. Alirita la 15-an de majo 2011..
↑ [1], en la interretejo "www.lunion.presse.fr"
↑ Parolado de la urbestro de Charlas. Alirita la 15-an de majo 2011..
↑ Detaloj de informoj de la urbestro, en la interretejo "francegenweb.org"
↑ Jean Hervé Favre. Jean de Lattre de Tassigny. GeneaNet. Alirita la 6-an de decembro 2013..
↑ http://www.senat.fr/senateur/carat_jacques59525r.html
↑ Encausse-les-Thermes. La adiaŭo de la Encausse-anoj al ilia urbestro. Alirita la 15-an de majo 2011..
Bibliografio |
- (PDF) Ministerio pri internaj aferoj, transmaro kaj teritoriaj kolektivumoj (DGCL). (2008) Memorlibro de la nove elektita urbestro. ISBN 978-2-11-007051-7.
- (PDF) Direction générale des finances publiques. (aprilo 2008) Financa kaj fiska memorlibro de la urbestro.
- (PDF) (januaro 2008) Le guide du urbestro 2008.
Aldonaĵoj |
Vidu ankaŭ |
- Komunumo (Francio)
- Historio de urbestroj de Francio
Urbestro (en Francio kaj en aliaj landoj)- Municipa Konsilio
- Urbestro de arondismento (Francio)
- Municipa polico (Francio)
- Historio de la civila statuso en Francio
- Municipa baloto en Francio
- Eksigo de urbestro
- Asocio de urbestroj de Francio
- Établissement public de coopération intercommunale
- Honora urbestro