Cathair an Lóthair
Cathair an Lóthair kahɪɾʲ ən loːhɪɾʲ (ankaŭ nomata Loher Fortreso) situas okcidente de la ŝoseo N70 apud Caherdaniel en la graflando Chiarraí en Irlando. Ĝi estas apud Cahergall kaj Leaca na Buaile (Leacanabuaile) (ambaŭ ce Cathair Saidhbhín (Cahersiveen), Cathair na Stéige (Staigue Fort) en la sudo de la Uíbh Ráthach (Iveragh-duoninsulo), ĉiuj en la graflando Ciarraí, la fortikaĵoj Dún Aonghasa (Dun Aengus) kaj Dún Chonchúir sur la Aran-insuloj en la grafalndo Galivo kaj la Grianán Ailigh (Grianán de Aileach) en la graflando Dún na nGall al la plej bone restaŭritaj grandaj ŝtonaj ringfortresoj de la Insulo. Rathgall estas simila montetfortreso en la graflando Chill Mhantáin.
La preskaŭ ronda ŝtonfortreso estas el la ŝtonepoko kaj eble iam estis konstruita en frukristana tempo (ĉ. la 9a jarcento p.K.) kiel sidejo de loka tribestro. La ringfortreso distingiĝas de Dun-oj je la grandeco kaj de Rath-oj je la konstrumaterialoj.
La kelkloke ankaŭ nomata „Caher“ estas fortreso kun ronda ekstera muro, kiu havas je la interna flanko de la muro ŝtupon. Ĝi estas ĉirkaŭita de ĉ. du metrojn alta sekmasonaĵo kun diametro de 20 m kaj du terasaj segmentoj. Ene de la cirklo videblas restaĵoj de du domoj (ronda kaj angula). La elfosaĵoj montris, ke tiuj estas sekvantoj de aliaj konstruaĵoj el ŝtono kaj ligno. La ronda domo estas la pli malnova.
Literaturo |
- Matthew Stout: The Irish Ringforts (Irish Settlement Studies, Number 5), Four Courts Press, Dublin, 1997 ISBN 1-85182-582-7
Eksteraj ligiloj |
- megalithicireland.com, Beschreibung engl. und Bilder
- kerrytourist.com, Beschreibung engl.
- irishantiquities.bravehost.com, Beschreibung engl.
- Flickr.com, Bild
- Flickr.com, Bild
- voicesfromthedawn.com, Video
51.786055555556-10.165611111111
Koordinatoj: 51° 47′ 9,8″ N, 10° 9′ 56,2″ U