Homa skeleto
La homa skeleto de plenkreskulo konsistas el 206 ostoj, kies plej grava mekanika funkcio estas servi kiel rigidaj leviloj necesaj por la movoj. La ostojn kovras fibreca membrano nomita periosto, kiu nutras kaj regeneras ilin.
La juntaĵoj inter la ostoj nomiĝas artikoj, kiuj povas esti moveblaj aŭ nemoveblaj. La moveblajn tegas la kartilago, blanka elasta substanco, servanta kiel protekta kuseneto, kiu mildigas la batojn, malpliigas la frotadon kaj rezistas al la premoj kaŭzitaj de la movoj. Tiu kartilago estas lubrikita de la sinovio, viskoza kaj travidebla likvaĵo, kiu tenace alteniĝas al ĝi kaj verdire elportas la tutan efikon de la artika ludo, reduktante kaj preskaŭ nuligante la premŝovadon, Tial, kiam la sinovio malaperas aŭ malpliiĝas pro iu malsano, okazas frotadoj en la artiko, kiuj erodas kaj deformas la kartilagon kaj la ostojn.
- ostoj de la kranio (Ossa cranii):
fruntosto (1) (os frontale)
parietalo (2) (os parietale)
temporalo (3) (temporale)
okcipitalo (4) (os occipitale)
zigomo (5) (os zygomaticum)
maksilo (supra makzelo) (6) (maxilla)
mandiblo (malsupra makzelo) (7) mandibula)
nazosto (9) (os nazale)
sfenoido (os sphenoidae)
etmoido (os ethmoidale)
lakrimalo (os lacrimale)
palatosto (os palatinum)
hioido (os hyoideum)- aŭdaj ostetoj
maleo (martelo malleus)
inkudo (amboso incus)
stapedo (piedingo stapes)
- ostoj de la torso (Ossa trunci)
sternumo (10)
ripoj (28)
- veraj ripoj
- falsaj ripoj
- ŝvebantaj ripoj
vertebraro
sakro (16) (os sacrum)
atlaso (atlas)
aksiso (axis)
kokcigo (os coccygis)
- ostoj de la supraj membroj (Ossa extremitatis superioris)
- ostoj de la ŝultra zono
klaviklo (25)
skapolo (29)
humero (11)
ulno (12)
radiuso (13)
karpeaj ostoj (ossa carpi)
skafoido (os scaphoidum)
lunato (os lunatum)
trikvetro (os triquetrum)
pizoido (os pisiforme)
trapezo (os trapezium)
trapezoido (os trapezoidum)
kapitato (os kapitatum)
hamato (os hamatum)- kvin metakarpaj ostoj
- fingraj ostoj (falangoj)
- ostoj de la ŝultra zono
- ostoj de la malsupraj membroj (Ossa extremitatis inferioris)
- ostoj de la pelva zono (koksosto)
iliumo (15) (os ilium)
pubio (os pubis)
iskio (os ischium)
femurosto (18)
patelo (19)
tibio (20)
fibulo (21)- tarsaj ostoj (ossa tarsi)
astragalo (astragalus)
kalkaneo (os kalkaneum)- triangula osto (os trigonum)
navikularo (os naviculare)
kuboido (os cuboidum)- 3 kojnoidoj (mediala, intermedia, laterala Os cuneiforme madiale, intermedium, laterale)
- metatarsaj ostoj (1-5) (ossa metatarsi)
- piedfingraj ostoj (falangoj) (ossa digitorium)
- ostoj de la pelva zono (koksosto)
+sezamoidoj(ossa sesamoidea)
Vidu ankaŭ |
- Artiko
- Ostologio
- Skeleto
Bildaro |
Diversaj skeletoj
Skeleto de Blua baleno
Vira skeleta sistemo
Virina skeleta sistemo