Sulejmano la 1-a
































































































Sulejmano la 1-a

Sultano de Otomana imperio

EmperorSuleiman.jpg

Regado

1520–1566

Antaŭulo

Selim la 1-a

Sekvanto

Selim la 2-a

Kronado

1520


Ceteraj titoloj
Sultano de sultanoj,
Caesar de ĉiuj landoj de Romo
Persona informo

Devena nomo
Sultan Suleiman Khan

Naskiĝo

27-an de aprilo 1494
en Flag of Turkey.svg Trabzon, Otomana imperio

Morto

5-a de septembro 1566
en Szigetvár, Hungario

Mortokialo

disenterio [#]

Tombo

Moskeo de Sulejmano, Istanbulo

Religio

Islamo [#]

Ŝtataneco

Otomana Imperio [#]


Subskribo Sulejmano la 1-a
Familio

Dinastio

Otomana dinastio [#]

Patro

Selim la 1-a

Patrino

Hafsa Hatun

Gefratoj
Hatice Sultan • Beyhan Sultan • Ŝaho Sultano • Fatma Sultan • Hafsa Sultan [#]

Edzino

Gülbahar Sultan

Idoj
Şehzade Mustafa • Şehzade Mehmed • Mihrimah Sultan • Selimo la 2-a • Şehzade Bayezid • Şehzade Murad • Raziye Sultan • Şehzade Cihangir • Şehzade Abdullah • Q18234101 • Fatma Nur • Fatma Sultan • Şehzade Mahmud [#]
Profesio

Okupo
poeto • reganto • leĝfaristo [#]

[#]

Fonto: Vikidatumoj







v  d  r


Information icon.svg



Sultano Sulejmano la 1-a (en osmanida turka lingvo: سلطان سليمان اول‎‎; en turka lingvo: I. Süleyman aŭ Kanunî Sultan Süleyman), la 6-an de novembro 1494 (resp. aprilo de 1495) ĝis la 5-a de septembro 1566, estis la deka reganto de Osmanida imperio kaj la plej longdaŭra, nome en la jaroj 1520 al sia morto en 1566.[1]


En okcidenteŭropa literaturo li estas konata ankaŭ sub nomo Suleiman (la 1-a) la Glora (eventuale Belega, kelkokaze poste erare kiel Sulejmano la 2-a), en la turka literaturo kiel Suleiman Leĝdonanto (turke Süleyman MuhtesemSüleyman Kanuni); pluaj formoj de la nomo Suleiman estas Sulejman, SolimanSüleyman (temas pri araba analogio de nomo Solomono).


Sulejmano iĝis elstara monarko de la 16a jarcento en Eŭropo, reganta super la pinto de la milita, politika kaj ekonomia povo de la Otomana Imperio. Sulejmano personale kondukis la otomanajn armeojn en la konkero de kristanaj gravaj urboj aŭ setlejoj kiaj Belgrado, Rodoso, same kiel plej el Hungario antaŭ siaj konkeroj haltiĝis ĉe la Sieĝo de Vieno en 1529. Li aligis multe de Mezoriento en sia konflikto kun la Safavidoj kaj grandajn areojn de Nordafriko tiom for okcidente kiom ĝis Alĝerio. Sub lia regado, la Otomana Ŝiparo dominis lamarojn el la Mediteraneo al la Ruĝa Maro kaj tra la Persa Golfo.[2]


Ĉe la pinto de la etendo de la imperio, Sulejmano personale instituigis ĉefajn jurajn ŝanĝojn rilate al socio, eduko, impostoj, kaj krima juro. Lia kanona juro (aŭ Kanuns) fiksis la formon de la imperio por jarcentoj post sia morto. Li estis tre religia. Ne nur estis Sulejmano distinga poeto kaj oraĵisto; li iĝis ankaŭ granda patrono de kulturo, supervidante la "Oran" aĝon de la Otomana Imperio en ĝia arta, literatura kaj arkitektura disvolviĝo.[3]


Rompante el la otomana tradicio, Sulejmano edziĝis al Roksolana, iama kristanino konvertita al Islamo el sia haremo, kiu iĝis sekve konatakaj influa kiel Hürrem Sultan. Ties filo, Selimo la 2-a, sukcedis Sulejmanon sekve lian morton en 1566 post 46 jaroj de regado. La antaŭa ŝajna heredonto de Sulejmano nome Şehzade Mustafa, estis murdita strangole 13 jarojn antaŭe laŭ sultanaj ordonoj. Lia alia filo Şehzade Bayezid same estis murdita pro sia elteno kaj pro ordono de Selim en 1561 kun kvar el siaj filoj.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Regado


  • 3 Notoj


  • 4 Referencoj


    • 4.1 Presitaj fontoj


    • 4.2 Retaj fontoj


    • 4.3 Plia legado




  • 5 Eksteraj ligiloj





Biografio |


Sulejmano la 1-a naskiĝis en Trabzon en hodiaŭa Turkio. Kiam li estis sepjara, li estis sendita en Istanbulon por studi natursciencojn, historion, literaturon, teologion kaj armean taktikon. Kiel administranto de kelkaj osmanidaj provincoj en Malgranda Azio kaj en Krimeo li akiris politikajn spertojn.


Post la morto de lia patro Selim la 1-a, li komencis sian regadon per vico da armeaj karavanoj, unue en la jaro 1521 li konkeris Beogradon, en la jaro 1522 li gajnis post sukcesa sieĝado insulon Rhodos, de kie li permesis foriri al johanitoj al Malto. La 29-an de aŭgusto de 1526 (batalo de Mohács) li venkis en batalo la ĉeĥan kaj hungaran reĝon Ludoviko Jogajlido, kiu pereis dum retiriĝo de siaj soldataroj. La turka armeo okupis grandan parton de Hungario inkluzive de Budo kaj Peŝto. En la jaro 1529 la turka armeo kun forto pli ol 100 000 homoj, inkluzive de elitaj janiĉaroj, eksieĝis Vienon. Tiu ĉi unua batalo ĉe Vieno finis malsukcese kaj la turkaj soldataroj formarŝis reen ĝis okupita parto de Hungario.


Dum la jaro 1541 Sulejmano venkis en kelkaj bataloj kontraŭ habsburgaj soldataroj, kio ebligis al li rektan anekson de la okupita parto de Hungario kaj proklamon de la t.n. buda paŝaujo. Johano Sigismondo Zápolya, vasalo de Sulejmano, poste ankoraŭ okupis pli malgrandan parton de Hungario kaj li subordigis ĝin al kontrolo de la sultano. Transverse tra Hungario estis kreita la t.n. soldatarlimo, necerta linio, kiu estis la loko de senĉesaj kunpuŝiĝoj inter la turka kaj la habsburka armeoj.


En sekvanta periodo Sulejmano certigis por si kontrolon super grandega teritorio en Maroko kaj en Meza Oriento. Osmanida imperio ankaŭ dumtempe tute priregis plimulton de Mediteraneo. En la jaro 1562 Sulejmano akiris Transilvanion. Male malsukcesa estis sieĝado de Malto en la jaro 1565. Li mortis en 1566 dum sieĝado ĉe Szigetvár, kiu estis defendata de kroata bano Mikolao Zrina.



Regado |


Grandan influon je lia politiko havis lia ukrain-devena ĉefa edzino Roksolana.


Sulejmano la 1-a en sia regno sistemigis jursistemon, li helpis arton, li interesiĝis pri filozofio kaj poezio.


Osmanida imperio dum la regado de Sulejmano atingis zeniton de sia potenco kaj ĝi fariĝis monda grandpotenco. Post lia morto oni ankoraŭ sukcesis disvastigi osmanidajn teritoriojn, sed ekde la 2-a duono de la 17-a jarcento jam komenciĝis dumtempa malfloro.



Notoj |





  1. Merriman.


  2. Mansel, 61.


  3. Atıl, 24.




Referencoj |



Presitaj fontoj |



  • Ahmed, Syed Z (2001). The Zenith of an Empire : The Glory of the Suleiman the Magnificent and the Law Giver. A.E.R. Publications. ISBN 978-0-9715873-0-4.

  • Atıl, Esin (1987). The Age of Sultan Süleyman the Magnificent. Washington, D.C.: National Gallery of Art. ISBN 978-0-89468-098-4.

  • Atıl, Esin (Julio–Aŭgusto 1987). "The Golden Age of Ottoman Art". Saudi Aramco World (Houston, Texas: Aramco Services Co) 38 (4): 24–33. ISSN 1530-5821. Konsultita la 18an de Aprilo 2007.

  • Barber, Noel (1976). Lords of the Golden Horn : From Suleiman the Magnificent to Kamal Ataturk. London: Pan Books. ISBN 978-0-330-24735-1.

  • Clot, André (1992). Suleiman the Magnificent : The Man, His Life, His Epoch. London: Saqi Books. ISBN 978-0-86356-126-9.

  • Garnier, Edith, L'Alliance Impie Editions du Felin, 2008, Paris ISBN 978-2-86645-678-8 Intervjuo

  • Greenblatt, Miriam (2003). Süleyman the Magnificent and the Ottoman Empire. New York: Benchmark Books. ISBN 978-0-7614-1489-6.

  • Imber, Colin (2002). The Ottoman Empire, 1300–1650 : The Structure of Power. New York: Palgrave Macmillan. ISBN 978-0-333-61386-3.

  • Kinross, Patrick (1979). The Ottoman centuries: The Rise and Fall of the Turkish Empire. New York: Morrow. ISBN 978-0-688-08093-8.

  • Labib, Subhi (Novembro 1979). "The Era of Suleyman the Magnificent: Crisis of Orientation". International journal of Middle East studies (London: Cambridge University Press) 10 (4): 435–451. ISSN 0020-7438.

  • Lamb, Harold (1951). Suleiman, the Magnificent, Sultan of the East. Garden City, N.Y.: Doubleday. ISBN 1-4067-7271-2. OCLC 397000.

  • Levey, Michael (1975). The World of Ottoman Art. Thames & Hudson. ISBN 0-500-27065-1.

  • Lewis, Bernard (2002). What Went Wrong? : Western Impact and Middle Eastern Response. London: Phoenix. ISBN 978-0-7538-1675-2.

  • Mansel, Phillip (1998). Constantinople : City of the World's Desire, 1453–1924. New York: St. Martin's Griffin. ISBN 978-0-312-18708-8.

  • Merriman, Roger Bigelow (1944). Suleiman the Magnificent, 1520–1566. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 1-4067-7272-0. OCLC 784228.

  • Severy, Merle (Novembro 1987). "The World of Süleyman the Magnificent". National geographic (Washington, D.C.: National Geographic Society) 172 (5): 552–601. ISSN 0027-9358.

  • Sicker, Martin (2000). The Islamic World In Ascendancy : From the Arab Conquests to the Siege of Vienna. Westport, Connecticut: Praeger. ISBN 978-0-275-96892-2.

  • "Suleiman The Lawgiver". Saudi Aramco World (Houston, Texas: Aramco Services Co) 15 (2): 8–10. Marto–Aprilo 1964. ISSN 1530-5821. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [1]



Retaj fontoj |



  • "1548–49". The Encyclopedia of World History. 2001. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [2]

  • "1553–55". The Encyclopedia of World History. 2001. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [3]

  • "A 400 Year Old Love Poem". Women in World History Curriculum Showcase. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [4]

  • Embree, Mark (2004). "Suleiman The Magnificent". Arkivita el la originalo la 30an de Septembro 2006 [5]. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [6]

  • Halman, Talat (1988). "Suleyman the Magnificent Poet". Arkivita el la originalo la 9an de Marto 2006. Konsultita la 18an de Aprilo 2007. [7]

  • "The History of Malta". 2007. Arkivita el la originalo la 1an de Majo 2007 [8]. Konsultita la 27an de Aprilo 2007. [9]

  • "Muhibbî (Kanunî Sultan Süleyman)". Türkçe Bilgi—Kim kimdir? (en Turka). Konsultita la 13an de Januaro 2008. [10]

  • Russell, John (26 January 2007). "The Age of Sultan Suleyman". New York Times. Konsultita la 9an de Aŭgusto 2007. [11]

  • Yapp, Malcolm Edward (2007). "Suleiman I". Microsoft Encarta. Konsultita la 17an de Aprilo 2008. [12]



Plia legado |



  • Alum Bati, "Harem Secrets", Trafford, 2008, ISBN 142515750-5

  • Bridge, Anthony (1983). Suleiman the Magnificent, Scourge of Heaven. New York: F. Watts. ISBN 0-88029-169-9. OCLC 9853956.

  • Downey, Fairfax Davis. The Grand Turke, Suleyman the Magnificent, sultan of the Ottomans. New York: Minton, Balch & Company. OCLC 25776191.

  • André Clot, Soliman Le Magnifique, Fayard, Paris, 1983, 469 p. ISBN 2-213-01260-1



Eksteraj ligiloj |




  • Sulejmano la 1-a en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Sulejmano la 1-a en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Sulejmano la 1-a en la Vikicitaro (Kolekto de citaĵoj)




  • Hooker, Richard. "The Ottomans: Suleyman". Konsultita la 2an de Septembro 2007. [13]

  • Lybyer, Albert Howe (1913). The government of the Ottoman empire in the time of Suleiman the Magnificent. Cambridge, Massachusetts: Harvard University Press. ISBN 0-404-14681-3. OCLC 1562148. [14]














Antaŭe: Osmanida imperiestro Poste: Osmanli-nisani.svg
Selim la 1-a
1520 – 1566
Selim la 2-a















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár