Konstantin Ciolkovskij











































Konstantin Ciolkovskij

Konstantin Tsiolkovsky 1934.jpg
Personaj informoj

Naskiĝo

5-an de septembro 1857 (1857-09-05)
en Izhevskoye

Morto

19-an de septembro 1935 (1935-09-19) (78-jara)
en Kaluga

Tombo

Kaluga

Ŝtataneco

Rusia Imperio, Russian Soviet Federative Socialist Republic, Sovetunio

Alma mater

Q15918735

Profesio
aerospace engineer, inĝeniero, matematikisto, inventisto, verkisto, sciencfikcia verkisto

Lingvoj

rusa lingvo
Familianoj

Infano

Q15707329







v  d  r


Information icon.svg



Konstantin Eduardoviĉ CIOLKOVSKIJ aŭ ({lang-pl|Konstanty Edward Ciołkowski}}, ruse Константин Эдуардович Циолковский; n. 17-a de septembro 1857 en Iĵevskoje, Rjazanja provinco de Rusio, † 19-a de septembro 1935 en Kaluga) poldevena (patro Edward Ciołkowski estis pola nobelo de la blazono Jastrzębiec el Volinio sendita kiel proskribito (ekzilito) fare de rusa caro al Siberio, patrino Maria Jumaŝeva tatardevena kun iom da sango ukraina), li estis pioniro de la kosmoesplorado


Li malsaniĝis kiel dekjara junulo pro skarlatino kaj iĝis preskaŭ surda: pro tio li devis forlasi la lernejon kaj li edukis sin hejme. Lin sendis lia familio en Moskvon por plustudi. Li studis tie dum 3 jaroj fizikon, astronomion, mekanikon kaj geometrion. Poste venigis lin lia patro hejmen, kie li instruis matematikon kaj fizikon, ĝis li en 1882 ekinstruis kiel matematika instruisto en la distrikta lernejo de Borovsk en la regiono de Kaluga, 160 kilometrojn sudoriente de Moskvo. Dumtempe li edziĝis kaj iĝis patro.


Ciolkovskij interesiĝis pri scienc-fikcio, kaj entuziasmiĝinte pri Jules Verne, komencis verki pri interplanedaj kosmovojaĝoj. Iom post iom li iĝis scienc-fikcia verkanto de teoriaj traktatoj.


Ekde 1885 la aŭtodidakta Ciolkovskij faris multajn pripensojn pri praktike realigeblaj kosmoflugoj.


Kiam li aĝis 30 jarojn, li publikigis teorian ekzamenon pri direktebla tutmetala aerŝipo. Li konstruis en ĉambro de sia loĝejo unuan ventokanalon de Rusio, kiu ebligis mezuri la aerreziston. Tiutempe li ekdediĉis sin tute al la raketoesploroj. Li konkludis ke la ĝis tiam uzitaj, konataj solidmaterialaj raketoj ne taŭgas por atingi la kosmon. Li estis la unua kiu proponis por la raketa esploruzi likvajn materialojn (hidrogeno, oksigeno kaj karbonhidrogenoj).


La pinto de lia laboro estis la raketa bazformulo, kiun li publikigis en 1903 en la rusa periodaĵo: "Scienca Panoramo" sub la titolo: "Esploro de la kosmo per reakciaj aparatoj". Krom la detala laboro pri la likvaĵa raketa propulsio, fridigo de brulĉambro, direktado de la raketo per turbina direktilo kaj turbodirektado, donis li per la raketa bazformulo ankaŭ la principon de plurŝtupa raketo je scienca bazo. Li ankaŭ okupiĝis pri la problemoj de la funkciado de kosmostacioj kaj pri la industria uzebleco de la kosmo kaj la ekspluatado de ties utilaj materialoj.


Ciolkovskij, per tiuj ideoj, estis antaŭtempa pensulo kaj trovis nenian komprenon en la cara Rusio. Li vivis dum la rusa revolucio tre retiriĝinte, sed lian laboron agnoskis kaj apogis nur la politika sistemo de Sovetunio.


Lian nomon portas ankaŭ kratero sur la Luno. En lia Kaluga domo funkcias muzeo.



Eksteraj ligiloj |



  • Detala biografio en Esperanto


  • filmo "Vojo al la steloj (1957)" ruse subtitoloj esperante




  • Konstantin Ciolkovskij en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Konstantin Ciolkovskij en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár