Tét
Tét | ||
urbo | ||
| ||
Lando | Hungario | |
---|---|---|
Regiono | Okcidenta Transdanubio | |
Distrikto | Distrikto Tét | |
Poŝtkodo | 9100 | |
Vikimedia Komunejo: Tét | ||
Retpaĝo: www.tet.hu | ||
Tét estas urbo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio en departemento Győr-Moson-Sopron, en Distrikto Tét.
Enhavo
1 Bazaj informoj
2 Situo
3 Historio
4 Vidindaĵoj
5 Famuloj
Bazaj informoj |
Areo: 56 km²
Loĝantaro: 9100.
Situo |
Tét situas en Malgranda Hungara Ebenaĵo laŭ la ĉefvojo kaj fervojo inter Győr kaj Pápa. Győr kaj Pápa troviĝas po 24, Budapeŝto 141 km.
Historio |
En la komunumo loĝis jam dum la neolitiko. En la mezepoko peĉenegoj vivis tie. Dum la kontraŭturkaj militoj la vilaĝo senhomiĝis. La iama opidumo dum la franca atako en 1809 anstataŭ la okupita Győr estis Tét departementa centro. Tie naskiĝis Karolo Kisfaludy kaj pasigis tempon ankaŭ Aleksandro Kisfaludy. En 1908 la vilaĝo ricevis rangon grandvilaĝo, en 2001 urbo.
Vidindaĵoj |
- romkatolika malfrubaroka preĝejo de 1818
- luterana sentura preĝejo de 1778
- luterana sonorilostablo
- apudaĵo Tét-Szentkút estas pilgrimloko, kie estas baroka romkatolika Kirko Sankta Antonio (Tét)
- tombeja kapelo
- kastelo
Famuloj |
En Tét naskiĝis:
Ignác Kont, literaturhistoriisto
Dezső Winkler, inĝeniero.
|