Dávid Schwarz




Dávid Schwarz [ŝvarc], laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Schwarz Dávid estis hungara komercisto, inventisto de la unua aerŝipo kun rigida kovraĵo.





Dávid Schwarz





Aerŝipo de Dávid Schwarz


Dávid Schwarz [1] naskiĝis la 7-an de decembro 1850 en Keszthely. Li mortis la 13-an de januaro 1897 en Vieno.




Enhavo






  • 1 Biografio


  • 2 Memorigiloj


  • 3 Vidu ankaŭ


  • 4 Fontoj





Biografio |


Dávid Schwarz devenis el juda familio. Li frekventis bazlernejon kaj faklernejon pri komerco en sia naskiĝurbo, poste li estis komercisto pri lignaĵoj komence loke, poste en Slavonio. Li aĝis 40, kiam li heredis havaĵojn, li forlasis sian okupiĝon, li lernis la fizikon el libroj kaj li okupiĝis pri aerŝipoj. Lia projekto estis rifuzita en Vieno, tial li iris al Sankt-Peterburgo. Kun apogoj li konstruis aerŝipon, sed multe da teknikaj problemoj anonciĝis. En 1895 li daŭris la projekton en Berlino. La aerŝipo estis kovrita jam per aluminioj. En la sekva jaro la eksperimento estis sensukcesa, ĉar la hidrogeno ne estis sufiĉa. En 1897 la sekva flugo jam sukcesis, kiun Dávid Schwarz jam ne vidis, ĉar pli frue li mortis. La sigaroforma aerŝipo (48 metrojn longa, 14 metrojn diagonala) dum descendo rompiĝis, kiun vidis propraokule Ferdinand von Zeppelin. Li aĉetis la projekton de vidvino de Schwarz.



Memorigiloj |



  • memortabulo kaj strato en Keszthely


  • busto en Budapeŝto (1967)



Vidu ankaŭ |


  • Zepelino


Fontoj |



  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio

  • hungarlingva biografio kun foto

  • hungarlingva biografio kun foto















Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár