Donald Tusk
Donald Franciszek TUSK (naskiĝis la 22-an de aprilo 1957 en Gdańsk) estas pola politikisto, kunfondinto kaj de 2002 prezidanto de la partio Civitana Platformo (Platforma Obywatelska, PO). De 2001 al 2005 li estis vicprezidanto de la pola parlamento. Inter 2003 kaj 2006 li estis estro de la PO-frakcio en la parlamento. De la 16-a de novembro 2007 ĝis la 18-a de novembro 2011 kaj de la 18-a de novembro 2011 ĝis la 22-a septembro 2014 li estis ĉefministro en Pollando. Ekde la 1-a de decembro 2014 li estas Prezidanto de la Eŭropa Konsilio post Herman Van Rompuy.
Tusk kandidatis en la elektoj pri la pola prezidanteco je la 9-a de oktobro 2005 kaj en la unua baloto ricevis 36,3% da voĉoj, relativan plimulton. En la dua baloto je la 23-a de oktobro 2005 li malvenkis kontraŭ Lech Kaczyński, tiama urbestro de Varsovio, per 46,5% kontraŭ 53,5%. Kaczyński en la unua baloto estis ricevinta 33,1%.
En la parlamentaj elektoj la 21-an de oktobro 2007 lia partio ricevis la plimulton de la voĉoj (ĉ. 44%). Donald Tusk fariĝis la nova ĉefministro de Pollando, post Jarosław Kaczyński. Tiupostene li gvidis la duan koalician registaron de Civitana Platformo kaj Pola Popola Partio ĝis sia demisio favore al Ewa Kopacz.
Ambaŭ liaj gepatroj estas de origino kaŝuboj. Donald Tusk estas edzo de Małgorzata Tusk kaj havas kun ŝi du gefilojn: filo Michał (n. 1982) kaj filino Katarzyna (n. 1987).
Tusk parolas angle kaj germane.
Eksteraj ligiloj |
- (pl) Informoj pri Donald Tusk ĉe la retpaĝo de Ĉefministro de Pollando
Antaŭe: | Ĉefministro de Pollando | Poste: | |
---|---|---|---|
Jarosław Kaczyński | 2007–2014 | Ewa Kopacz |
Antaŭe: | Prezidanto de la Eŭropa Konsilio | Poste: | |
---|---|---|---|
Herman Van Rompuy | ekde 1-a decembro 2014 | – |
Tadeusz Mazowiecki |
Jan Bielecki |
Jan Olszewski |
Waldemar Pawlak |
Hanna Suchocka |
Waldemar Pawlak |
Józef Oleksy |
Włodzimierz Cimoszewicz |
Jerzy Buzek |
Leszek Miller |
Marek Belka |
Kazimierz Marcinkiewicz |
Jarosław Kaczyński |
Donald Tusk |
Ewa Kopacz |
Beata Szydło