Eduard Stettler







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.





























Eduard Stettler


svisa juristo
vicdirektoro de UEA en 1913
Personaj informoj

Naskiĝo

5-an de februaro 1880 (1880-02-05)
en Berno

Morto

21-an de oktobro 1940 (1940-10-21) (60-jara)
en Berno, Flag of Switzerland.svg Svislando

Ŝtataneco

Svislando

Profesio

esperantisto

Lingvoj

Esperanto







v  d  r


Information icon.svg



Eduard STETTLER estis svisa juristo kaj ido el patricia familio en Berno, Svislando. Li naskiĝis la 5-an de februaro 1880 en Berno kaj mortis la 21-an de oktobro 1940 ankaŭ en Berno.


Stettler fariĝis vicdirektoro de UEA en 1911, sub Direktoro Hector Hodler. Fine de 1920 li elektiĝis prezidanto de UEA kaj rezignis en 1924 pro sano-kialoj. Denove li prezidantis de 1928 ĝis 1934. Li rezignis duan fojon pri la prezidanteco dum la skandaleca 26-a UK 1934 en Stockholm, protestante kontraŭ la ne-reelekto de tri komitatanoj, sed li restis Honora Prezidanto (kio li estis ekde 1924).


Li verkis interalie la Statuton de 1920 kaj biografion pri Hector Hodler, 1928.



Enciklopedio de Esperanto |




Libro de Eduard Stettler pri Hector Hodler, 1928.


Eduard STETTLER, sviso, Bern. Nask. en Bern 1880 de patricia familio. Lernis E-n en 1908, aliĝis al UEA en 1909 kaj venis Ĝeneven en 1910 por labori dum du jaroj libervole en la modesta oficejo de UEA. - La kvalitoj de St. estas feliĉa kompletigo al tiuj de Hodler kaj ambaŭ reprezentis en rimarkinda maniero la svisan karakteron. Al la intuicio kaj iniciatemo de Hodler, St. alportis la svisan prudenton, trankvilan prijuĝon, kelkfoje embarasigan ĝisfundecon. Juristo klarvida, li tuj komprenis la malfortecon de la strukturo de la movado kaj en la kadro de UEA serĉis realigi tion, kion li spertis en aliaj societoj, ĉe kiuj li kunlaboris libervole. Lia nomo do aperis kiel sobra realigisto de eblecoj fareblaj. Liaj raportoj legataj nur de malplimulto en la movado, ankoraŭ nun estas fonto de utilaj pensoj, spertoj kaj observoj. - St. estis vicdel. de UEA en Bern ĝis 1910, komitatano de UEA, poste vicdirektoro ĝis 1919, direktoro kaj fine prezidanto de la Asocio de 1920 ĝis 1924. (La roloj de direktoroj estis ĝis 1920 honoroficaj). - La komitato elektis lin honora prez. 1924, kiam pro grava malsano de St., d-ro Privat akceptis la prezidantecon. Reelektita en 1928 kiel prez. St. rezignis sian oficon en Stockholm 1934 pro solidareco al kunlaborantoj ne elektitaj en la novan komitaton de la Asocio. - Plurfoje St. estis prez. de la Svisa ES. Okupiĝinte en la du organizaĵoj pri la gvido, li verkis la statutojn de UEA de 1920 kaj 1934, biografion de Hodler, kaj, krom kelkaj literaturaj tradukoj, grandan nombron de priaferaj artikoloj en la gazeto ,E'.




  • Kategorio Eduard Stettler en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Eksteraj ligiloj |



  • Libroj kaj aliaj dokumentoj de kaj pri Eduard Stettler en la Kolekto por Planlingvoj kaj Esperantomuzeo


Fontoj |






Faces-nevit.svg
Trovu « Eduard Stettler » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»



  • Enciklopedio de Esperanto

  • Universalaj Lingvoj en Svislando p. 647










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár