Rembrandt Harmenszoon van Rijn
| Rembrandt Harmenszoon van Rijn | ||
|---|---|---|
Memportreto de 1660 | ||
| Persona informo | ||
| Nomo | Rembrandt Harmenszoon van Rijn | |
| Dato de naskiĝo | 15-a de julio 1606 [#] | |
| Loko de naskiĝo | Leiden [#] | |
| Dato de morto | 4-a de oktobro 1669 [#] | |
| Loko de morto | Amsterdamo [#] | |
| Okupoj | pentristo kaj grafikisto | |
| Aĝo je morto | 63 | |
| Portalo pri Homoj | ||
| | ||
Memportreto de 1659
Rembrandt Harmenszoon van Rijn (naskiĝis la 15-an de julio 1606 en Leiden, mortis la 4-an de oktobro 1669 en Amsterdamo) estis nederlanda pentristo kaj grafikisto.
Enhavo
1 Biografio
2 Teĥniko
3 Ĉefaj verkoj
4 Bildaro
4.1 Memportretoj
4.2 Aliaj verkoj
4.2.1 Desegnoj kaj akvaforto
5 Sekvo
6 En Esperanto aperis
7 Famaj beletraĵoj pri Rembranto
8 Referencoj
9 Vidu ankaŭ
10 Eksteraj ligiloj
Biografio |
Li naskiĝis kiel la oka infano en familio de muelisto Harmen Gerritzoon, kiu komencis uzi la epiteton „van Rijn“ (de Rejno), por diferenciĝi de alia muelisto kun la sama nomo. Tiu epiteto estis erare opiniata kiel signo de nobeleco ĉe lia fama filo.
Kiel 7-jarulo Rembranto lernis en latina lernejo, kiel 14-jarulo eniris en universitaton en Leiden (la 20-an de majo 1620), sed post kelkaj monatoj foriris kaj en 1621 komencis studi pentroarton ĉe la pentristo Jacob van Swanenburg. Post tri jaroj li foriris al Amsterdamo al ateliero de Pieter Lastman (1583-1633), pentristo de dramaj historiaj scenoj. Tie li lernis nur kelkajn monatojn kaj revenis al Leiden, kie li malfermis sian propran atelieron kiel 18-jarulo. Lia kunulo estas alia talenta pentristo Jan Lievens (1607-1674), kies reputacio altiris multajn klientojn.
Ĉe ili estis bildokomercisto Henrick van Uylenburgh, kiu proponis al Rembranto translokiĝi al Amsterdamo kaj malfermi ĉe li atelieron. Kontrakto estas subskribita, en 1631 Rembranto ekhejmis en Amsterdamo kaj danke al Uylenburgh ricevis mendon de kuracistoj. En 1632 li pentris bildon Leciono de anatomio de doktoro Nicolaes Tulpe, kiu tuj famigos la 21-jaran artiston kiel la plej grandan tiaman pentriston. Li konatiĝis kun la nevino de Uylenburgh, Saskia; en 1633 ili gefinaĉiĝis kaj en 1634 geedziĝis. Iliaj unuaj tri filoj mortas baldaŭ post naskiĝo, nur la kvara Titus (1641) restis vivanta. Sed la 14-an de junio 1642 mortiĝis Saskia mem kiel nur 30-jarulino.
Tiutempe Rembranto pentris sian plej grandan bildon La noktaj gardistoj, grupan portreton de amsterdama gardistaro. Li kompoziciis la bildon kiel foriron el la armilejo al la nokta gardado, tial kelkaj personoj estas plene videblaj, dum ĉe aliaj aperas nur duono de la vizaĝo, kio tiujn personojn kolerigis, ĉar ili ĉiuj pagis la saman sumon. Plie inter ili aperas malgranda knabineto kun vizaĝo de Saskia, kiu kompreneble pagis nenion. La bildo vekis admiron al la kreiva genieco de Rembranto, sed samtempe misfamigis lin kiel artiston, kiu neserioze traktas siajn klientojn.
Rembranto dungis por sia fileto edukistinon Geertje Dircks, kiu fariĝis ankaŭ lia kunulino, sed 1646 venis en lian domon 23-jara servistino Hendrickje Stoffels, kiu same fariĝis lia dua vera amatino. Geertje akuzis lin ĉe tribunalo, ke li rompis edziĝ-promeson, sed ŝi malvenkis kaj la domon ekregis Hendrickje. Rembranto ŝin multfoje portretis. En 1654 ŝi naskis ilian filinon Cornelia, pro kio ambaŭ gepatroj estis persekutataj, ĉar ili ne estis geedzoj. Rembranto ŝuldis multe da mono pro sia luksa domo, en 1656 bankrotis kaj lia kolekto de pentraĵoj, kiujn li kolektis dum sia tuta vivo, estis disvendata en aŭkcio. En 1660 li devis forlasi la domon, en 1663 mortis Hendrickje, en 1668 Titus kaj en 1669 Rembranto mem. La lastajn jarojn li travivis solece, studante sian vizaĝon, kio rezultigis multajn memportretojn de tiu tempo.
La domo de Rembranto estas vizitebla en Amsterdamo.
Teĥniko |
En siaj verkoj li uzis krepuskan lumon, kvazaŭ lumigantan figuron dronantan en tenebro. Tio ebligis al li reliefigi psikologie la trajtojn de la vizaĝo, kvazaŭ oni vidus la animon de la persono. Ofte li estas opiniata la plej granda pentristo.
Konserviĝis kelkcent liaj pentraĵoj kaj grafikaĵoj; estis verkitaj pri li multaj romanoj, ĉar lia vivo estis tre kortuŝa (morto de la unuaj filoj kaj poste de la edzino Saskia, perdo de havaĵo pro ŝuldoj, morto en malriĉeco).
Ĉefaj verkoj |
Anatomio de doktoro Tulp,- Memportreto kun Saskia surgenue,
La noktaj gardistoj, la plej fama pentraĵo de Rembranto nome "La kompanio de kapitano Frans Banning Cocq" (nederlande: "De Compagnie van kapitein Frans Banning Cocq"), pli konata kiel "La noktaj gardistoj" (nederlande: "De Nachtwacht"), estis pentrita en 1642 kaj troviĝas nun en la Rijksmuseum, Amsterdamo (Nederlando).- Reveno de perdita filo
- multaj memportretoj.
Bildaro |
Memportretoj |

Juna Rembrandt, ĉ. 1628, kiam li estis 22jaraĝa. Parte kiel ekzerco en chiaroscuro. Rijksmuseum

Memportreto, ĉ. 1629; Germanisches Nationalmuseum, Nurembergo

Memportreto, 1630, Nationalmuseum, Stokholmo

Memportreto kun velura ĉapo kaj fela mantelo 1634

Memportreto, 34jaraĝa, 1640

Memportreto, oleo sur tolo, 1652. Kunsthistorisches Museum, Vieno

Memportreto, Vieno ĉ. 1655, oleo sur juglando, tranĉita. Kunsthistorisches Museum, Vieno

Memportreto, 1660

Memportreto kun du cirkloj, 1660. Kenwood House, Londono

Memportreto kiel Zeŭkso, ĉirkaŭ 1662. Unu el 2 pentritaj memportretoj en kiuj Rembrandt turniĝas maldekstren.[1]Wallraf-Richartz Museum, Kolonjo

Memportreto, 1669.

Memportreto, datita ĉe 1669, la jaron kiam li mortiĝis, kvankam li aspektas multe pli maljuna en aliaj portretoj. National Gallery, Londono
Aliaj verkoj |

La ŝtonumado de Sankta Stefano, 1625, nome unua pentraĵo de Rembrandt, pentrita kiel 19jarulo.[2] Ĝi nune estas konservita en la Muzeo de Belartoj de Liono.

Jeremiah lamentanta la detruadon de Jerusalemo, ĉ. 1630

La meditanta filozofo, 1632

Leciono de anatomio de doktoro Nicolaes Tulpe, 1632

Abrahamo kaj Isaako, 1634

La blindigo de Samsono, 1636, kiun Rembrandt donacis al Huyghens
Saskia sub ruĝa ĉapelo, 1635

Suzana, 1636

La festo de Belŝacaro, 1636-8

La Arkanĝelo lasanta Tobion, 1637

Pejzaĝo kun bona samariano, 1638

Suzana kaj la maljunuloj, 1647

La muelejo, 1648
Maljunulo ruĝe vestita, 1652-1654

Aristotelo kun busto de Homero, 1653, Metropolitan Museum of Art en Novjorko

Junulino ĉefenestre, 1654

Portreto de la urbestro Jan Six, riĉa amiko de Rembrandt, 1654

Batŝeba bane, kun modelulino Hendrickje, 1654

Virino bane roje, 1655

Virino ĉeporde, 1657-1658

La juda fianĉino, 1658.

Asŭero kaj Haman ĉe la festo de Ester, 1660

Sankta Bartolomeo, 1661, J. Paul Getty Museum

La gildo de la tolistoj, 1662

La konspiro de Klaŭdjo Civilo (tranĉita), 1661–62

Jakobo benante la filojn de Jozefo, 1656

La reveno de la erarinta filo, detalo, ĉ. 1669

La junulino en bilda kadro (La Nacia muzeo en la Reĝa Kastelo en Varsovio), 1641
Desegnoj kaj akvaforto |

Memportreto kun ĉapo, kun malfermegaj okuloj, akvaforto kaj grifelo, 1630

Memportreto , krajono kaj peniko kaj inko sur papero, ĉirkaŭ 1628-1629

Memportreto kiel orienta potenculo kun kriso, akvaforto, 1634

La miraklo de Jesuo, ĉ. 1647–1649,

Suzana kaj la maljunuloj, desegno, 1634

Memportreto kun Saskia, akvaforto, 1636

Memportreto kline sur embrazuro, akvaforto, 1639

La tri krucoj, akvaforto de Rembrandt, 1653

Kristo kaj la adultulino, desegno

Virgulino kaj Infano kun kato, 1654. Origina kupra akvaforto, ekzemplo de presaĵo sube

Elefanto 1637

Kristo prezentita al la popolo, 1655
Sekvo |
La Muzeo Hejmo de Rembranto (nederlande Museum Het Rembrandthuis) estas historia hejma kaj arta muzeo en Amsterdamo. La pentristo Rembrandt loĝis kaj laboris en tiu hejmo inter 1639 kaj 1656. La interno el la 17a jarcento estis rekonstruita. La kolekto enhavas skizojn de Rembrandt kaj pentraĵojn fare de liaj samtempuloj. La muzeo havis 193,250 vizitantojn en 2012.
En Esperanto aperis |
Wolfgang Kosack: Ein zweiter Rembrandt: "Die Staalmeesters". Kunsthistorische Studie. Christoph Brunner, Basel 2015, ISBN 978-3-906206-14-1.- M. Muller: Rembrandt, la magiisto. Biografio. Amsterdam: Eldonejo Esperanto, 1936. 160 paĝoj.
Famaj beletraĵoj pri Rembranto |
Gladys Schmitt (1909-1972): Rembrandt
David Weiss (1909-2002): Mi, Rembrandt
Hendrik Willem van Loon (1882-1944): Rembrandt
Dmitrij Kedrin (1907-1945): "Rembrandt", ruslingva dramo pri vivo de la pentristo
Referencoj |
↑ White, 200
↑ STARCKY, Emmanuel. (1990) Rembrandt. Hazan, p. 45. ISBN 2-85025-212-3.
Vidu ankaŭ |
- Baroko
Eksteraj ligiloj |
Ligiloj pri Rembranto (en diversaj naciaj lingvoj)
Domo de Rembranto, muzeo en Amsterdamo (nederlande kaj angle)
Reta muzeo kun multaj pentraĵoj (angle)