Renesanca muziko



































Historio de eŭropa arta muziko

Mezepoka
(476–1400)

Renesanca
(1400–1600)

Baroka
(1600–1760)

Klasika
(1730–1820)

Romantika
(1815–1910)
20-jarcenta
(1900–1999)
21-jarcenta
(2000–nuntempo)

Renesanca muziko estas klasika muziko verkita
dum la renesanco, proksimume inter 1400 kaj 1600.
Difini la finon de la periodo estas multe pli facile
ol difini la komencon, ĉar okazis neniaj revoluciaj
moviĝoj en muzika pensado je la komenco de la 15-a jarcento
respondantaj al la subita disvolviĝo de stiloj
okaze de la baroka epoko ĉirkaŭ 1600,
kaj la ŝanĝiĝado, per kiu muziko akiris "renesancajn"
trajtojn, estis malrapida.


La pliiĝanta dependado de la intervalo de trito
kiel konsonanco estas unu el la pli rimarkeblaj trajtoj
de frurenesanca eŭropa arta muziko
(en la mezepoko, tritoj estis rigardataj kiel disonancoj).
Polifonio, estinte aktuala jam de la 12-a jarcento,
pli kaj pli kompleksiĝis per altgrade memstaraj voĉoj
tra la tuta 14-a jarcento;
la komenco de la 15-a jarcento montris simpligadon,
kaj la voĉoj ofte strebis al glateco.
Tio estis farebla pro multe plivastigitaj
voĉaj registroj en muziko —
en la mezepoko, la malvastaj registroj
bezonigis oftajn partokrucojn,
kio ankaŭ devigis verki tre multe kontrastantajn partojn.


Ĉirkaŭ la fino de la 15-a jarcento,
polifonia sankta muziko
(ekzempligita per la mesoj de Ockeghem
kaj Obrecht)
ankoraŭfoje kompleksiĝis,
en maniero respondanta al la okulfrapa detalo
en la tiutempa pentrarto;
tion sekvis en la frua 16-a jarcento
ankoraŭ alia moviĝo al simpligado,
kiel oni povas observi en la verkado
de Josquin,
kaj poste de Palestrina,
kiu tiam enparte reagis al la striktigoj de la Koncilio de Trento
malaprobantaj tro kompleksan polifonion
pro ties malhelpado al kompreno de la teksto.


En la malfrua 16-a jarcento,
estis kelkaj gravaj, kontrastantaj emoj.
En sekulara muziko, aparte en la madrigalo,
estis emo al komplekseco kaj eĉ ekstrema kromateco
(ekzempligita en la madrigaloj de Luzzaschi,
Marenzio, kaj Gesualdo).
Dume, komenciĝante en Florenco, okazis klopodo revivigi
la dramajn kaj muzikajn formojn de Antikva Grekio,
uzante kiel rimedon monodion,
formon de deklamata muziko super simpla akompano;
pli ekstreman kontraston kontraŭ la antaŭa polifonia stilo
estus malfacile trovi; ankaŭ tio estis, almenaŭ je la komenco,
sekulara emo.
En Venecio, de ĉirkaŭ 1550 ĝis ĉirkaŭ 1610,
disvolviĝis impona plurĥora stilo,
kiu donis al Eŭropo iom de la plej granda,
plej belsona muziko komponita ĝis tiu tempo,
per pluraj ĥoroj de kantistoj, latunaj blovinstrumentoj,
kaj kordinstrumentoj en diversaj spaclokoj
en la Baziliko de sankta Marko.
Tiuj ĉi pluraj revolucioj disvastiĝis
tra Eŭropo en la sekvantaj kelkaj jardekoj,
komencante en Germanio kaj poste transirante al Hispanio,
Francio kaj Anglio iom poste, indikante la komencon de tio,
kion ni nun nomas la baroka muzika epoko.


Muziko havanta esence renesancajn trajtojn
daŭre estis komponata, aparte en Anglio,
sed ankaŭ en Hispanio, Portugalio, kaj Francio,
dum la unuaj kelkaj jardekoj de la 17-a jarcento.
Aldone, multaj komponistoj gardis dividon
en siaj verkoj inter prima prattica
(itale "unua praktiko", muziko en la renesanca polifonia stilo)
kaj seconda prattica
(itale "dua praktiko", muziko en la nova stilo)
dum la unua parto de la 17-a jarcento.


La ĉefaj liturgiaj formoj,
kiuj eltenadis tra la tuta renesanco,
estis mesoj kaj motetoj.
Aliaj disvolviĝoj okazis ĉirkaŭ la fino,
aparte kiam komponistoj de sankta muziko
ekadoptis sekularajn formojn
(kiel la madrigalon)
por siaj propraj celoj.
Dum tiu periodo,
sekulara muziko atingis pliiĝante vastan disvastiĝon,
kaj montris ampleksan variadon en siaj formoj,
sed oni devas esti singardema
antaŭ ol subkompreni eksplodon en variado:
ĉar presado faris muzikon pli vaste havebla,
multe pli da muziko estas konservita
el tiu ĉi epoko ol el la antaŭa mezepoko,
kaj estas kredinde,
ke granda riĉaĵaro de populara muziko
el la malfrua mezepoko
estas netroveble perdita.
Sekulara muziko inkluzivis kantojn por unu aŭ multaj voĉoj,
formojn kiel la frotolon, la kanzonon, kaj madrigalon,
vjolaran muzikon por bekflutoj
aŭ gambovjoloj kaj aliaj instrumentoj,
kaj dancojn por diversaj ensembloj;
kaj ĉirkaŭ la fino de la periodo,
la fruajn dramajn antaŭirantojn de opero, ekz. monodio,
la madrigala komedio, kaj la intermedio.


Renesanca muziko estis modala
kaj ne tonala.
Modaleco ekdisrompiĝis ĉirkaŭ la fino de la periodo,
kiam akordoradikaj moviĝoj je kvintoj,
unu el la difinaj trajtoj de tonaleco,
oftiĝis, aparte apud kadencoj.




Enhavo






  • 1 Notacio kaj ludado


  • 2 Formoj


    • 2.1 Sanktaj voĉaj verkoj


    • 2.2 Sekularaj voĉaj aŭ voĉaj-instrumentaj verkoj


    • 2.3 Instrumentaj verkoj


      • 2.3.1 Dancoformoj






  • 3 Skoloj kaj stilaj modoj


  • 4 Komponistoj


  • 5 Muzikteoriistoj


  • 6 Fontoj kaj legindaĵoj


  • 7 Ligiloj


  • 8 Eksteraj ligiloj





Notacio kaj ludado |


Laŭ Margaret BENT (1998),
"Renesanca notacio ŝajnas nesufiĉe preskriba laŭ niaj normoj;
tradukite en modernan formon ĝi akiras preskriban pezecon,
kiu trospecifas kaj misformigas
ĝian originalan malfermitecon."
Kromsignoj ne estis bezonataj,
iom simile al fingra notacio hodiaŭ.
Tamen renesancaj muzikistoj estis multe instruitaj
pri diada kontrapunkto
kaj tial posedis tiun ĉi kaj aliajn informojn bezonatajn
por legi partituron.
"Tio, kion postulas moderna notacio [kromsignoj],
estis en tiu tempo tute evidenta sen notacio
al kantistoj lertaj en kontrapunkto."
Kiam kantistoj interpretis sian parton,
ili figuris kadencajn formulojn
pensante pri la aliaj partoj,
kaj kiam oni kunkantis,
oni evitadis paralelajn oktojn kaj kvintojn
aŭ ŝanĝadis siajn kadencajn partojn
influate de la decidoj de aliaj muzikistoj (Bent, 1998).



Formoj |



Sanktaj voĉaj verkoj |



  • Meso

  • Moteto

  • Sankta madrigalo

  • Laŭdeo



Sekularaj voĉaj aŭ voĉaj-instrumentaj verkoj |



  • Madrigalo

  • Frotolo

  • Kaĉio


  • Franca kanto

    • Rondelo

    • Virelajo

    • Berĝereto

    • Balado

    • Mezurita muziko



  • Kanzoneto

  • Vilanelo

  • Liuta kanto

  • Intermedio

  • Madrigala komedio



Instrumentaj verkoj |



  • Tokato

  • Preludo

  • Riĉerkaro

  • Kanzono

  • Kontrapunkto


  • Entabeligo (intavolatura, intabulierung, intabulation)



Dancoformoj |




  • Basdanco (basse dance, bassedanza)

  • Pavano

  • Gajlardo

  • Alemando

  • Kuranto



Skoloj kaj stilaj modoj |



  • Burgonja skolo

  • Nederlanda skolo

  • Venecia skolo

  • Venecia plurĥora stilo

  • Florenca Camerata

  • Roma skolo

  • Angla madrigala skolo

  • Musica reservata



Komponistoj |








  • Francisco de Salinas (1513 - 1590)


  • Nicolas Grenon (ĉ. 1375 – 1456)


  • John Dunstable (ĉ. 1380 – 1453)


  • Hugo de Lantins (pr. ĉirkaŭ 1430)


  • Arnold de Lantins (pr. ĉirkaŭ 1430)


  • Leonel Power (m. 1445)


  • Gilles Binchois (ĉ. 1400 – 1460)


  • Johannes Brassart (ĉ. 1400 – 1455)


  • Guillaume Dufay (ĉ. 1400 – 1474)


  • John Browne (?–1498)


  • Conrad Paumann (ĉ. 1410 – 1473)


  • Johannes Ockeghem (ĉ. 1415 – 1497)


  • Walter Frye (pr. ĉirkaŭ 1450–1475)


  • Robert Morton (ĉ. 1430 – post 1475)


  • Antoine Busnois (ĉ. 1430 – 1492)


  • Juan Pérez de Gijón (pr. ĉirkaŭ 1460 – 1500)


  • Francisco de la Torre (pr. ĉirkaŭ 1460 – 1500)


  • Juan de Triana (pr. ĉirkaŭ 1460 – 1500)


  • Richard Hygons (ĉ. 1435 – ĉirkaŭ 1509)


  • Johannes Tinctoris (ĉ. 1435 – 1511)


  • Johannes Martini (ĉ. 1440 – 1497 aŭ 1498)


  • Heinrich Finck (1444 aŭ 1445 – 1527)


  • Hayne van Ghizeghem (ĉ. 1445 – ĉirkaŭ 1480)


  • Gaspar van Weerbeke (ĉ. 1445 – post 1517)


  • Alexander Agricola (1446?–1506)


  • Jerzy Liban (1464–post 1546)


  • Josquin Des Prez (ĉ. 1450 – 1521)


  • Edmund Turges (ĉ. 1450 – ?)


  • Walter Lambe (ĉ. 1450 – post 1499)


  • Robert Wylkynson (ĉ. 1450 – 1515 aŭ poste)


  • Heinrich Isaac (ĉ. 1450 – 1517)


  • Jean Japart (pr. ĉirkaŭ 1474 - 1481)


  • Loyset Compère (ĉ. 1450 – 1518)


  • Arnolt Schlick (ĉ. 1450 – ĉirkaŭ 1525)


  • Franchinus Gaffurius (1451–1522)


  • Jacob Obrecht (ĉ. 1453 – 1505)


  • Jean Mouton (ĉ. 1459 – 1522)


  • Paul Hofhaimer (1459–1537)


  • Pierre de La Rue (ĉ. 1460 – 1518)


  • Antoine Brumel (1460 – post 1520)


  • Robert Fayrfax (1464–1521)


  • Richard Davy (ĉ. 1465 – ĉirkaŭ 1507)


  • William Cornysh (ĉ. 1465 – 1523)


  • Pedro de Escobar (ĉ. 1465 – 1535)


  • Juan del Encina (1468 – ĉirkaŭ 1529)


  • Marchetto Cara (ĉ. 1470 – 1525?)


  • Carpentras (ĉ. 1470 – 1548)


  • Antoine de Févin (ĉ. 1470 – 1511 aŭ 1512)


  • Robert de Févin (pr. malfruan 15-an, fruan 16-an jc.) (frato de Antoine de FÉVIN)


  • Mathieu Gascongne (pr. fruan 16-an jc.)


  • Francisco de Peñalosa (ĉ. 1470 – 1528)


  • Bartolomeo Tromboncino (ĉ. 1470 – ĉirkaŭ 1535)


  • Filippo de Lurano (ĉ. 1475 – ĉirkaŭ 1520)


  • Philippe Verdelot (ĉ. 1475 – antaŭ 1552)


  • Jean l'Heritier (1480–1552)


  • Gasparo Alberti (ĉ. 1480 – 1560)


  • Jean Richafort (ĉ. 1480 – 1547)


  • Hans Buchner (1483 – ĉirkaŭ 1540)


  • Jacquet el Mantua (1483–1559)


  • Robert Carver (1484–1568)


  • Nicholas Ludford (1485–1557)


  • Hugh Aston (ĉ. 1485 – 1558)


  • Clément Janequin (ĉ. 1485 – 1558)


  • Pierre Moulu (ĉ. 1485 – ĉirkaŭ 1550)


  • Martin Agricola (1486–1556)


  • Ludwig Senfl (ĉ. 1486 – ĉirkaŭ 1542)


  • John Taverner (ĉ. 1490 – 1545)


  • Leonhard Kleber (ĉ. 1490 – 1556)


  • Bernardo Pisano (1490–1548)


  • Thomas Crecquillon (ĉ. 1490 – 1557?)


  • Claudin de Sermisy (ĉ. 1490 – 1562)


  • Adrian Willaert (ĉ. 1490 – 1562)


  • Costanzo Festa (ĉ. 1495 – 1545)


  • Nicolas Gombert (ĉ. 1495 – ĉirkaŭ 1560)


  • David Peebles (pr. ĉirkaŭ 1530 – 1579)


  • Pietro Paolo Borrono (pr. ĉirkaŭ 1531 – 1549)


  • Johann Walter (1496–1570)


  • Francesco da Milano (1497–1543)


  • Luis de Narvaez (pr. ĉirkaŭ 1540)


  • Heliodoro de Paiva (ĉ. 1500 – 1552)


  • Cristóbal de Morales (ĉ. 1500 – 1553)


  • Luis de Milano (ĉ. 1500 – ĉirkaŭ 1561)


  • Tielman Susato (ĉ. 1500 – ĉirkaŭ 1562)


  • Bartolomé de Escobedo (ĉ. 1500 – 1563)


  • Jacques Buus (ĉ. 1500 – 1565)


  • Hilaire Penet (1501? – 15??)


  • Mikołaj z Krakowa (unua parto de 16-a jarcento)


  • Giovanni Paolo Paladini (pr. ĉirkaŭ 1540 – 1560)


  • Marco da l'Aquila (pr. ĉirkaŭ 1505 – 1555)


  • Jacques Arcadelt (1505?–1568) (kromnomata Jacob ARCADELT)


  • Christopher Tye (ĉ. 1505 – 1572?)


  • Thomas Tallis (ĉ. 1505 – 1585)


  • Johannes Lupi (ĉ. 1506 – 1539)


  • Bálint Bakfark (1507–1576) (kromnomata Valentin/Valentine/Valentinus BAKFARK)


  • Giovanni Battista Conforti (pr. ĉirkaŭ 1550)


  • Jacob Clemens non Papa (ĉ. 1510 – ĉirkaŭ 1555) (Jacques CLÉMENT)


  • Guillaume Morlaye (ĉ. 1510 – ĉirkaŭ 1558)


  • Claudio Veggio (ĉ. 1510 – 15??)


  • Loys Bourgeois (ĉ. 1510 – 1560) (konata ankaŭ kiel Louis BOURGEOIS)


  • Pierre de Manchicourt (ĉ. 1510 – 1564)


  • Juan Bermudo (ĉ. 1510 – ĉirkaŭ 1565)


  • Antonio de Cabezón (1510–1566)


  • Jean Maillard (ĉ. 1510 – ĉirkaŭ 1570)


  • Diego Ortiz (ĉ. 1510 – ĉirkaŭ 1570)


  • Claude Goudimel (ĉ. 1510 – 1572)


  • Alonso Mudarra (ĉ. 1510 – 1580)


  • Andrea Gabrieli (ĉ. 1510 – 1586)


  • Giuseppe Guami (1510–1586)


  • Vincenzo Ruffo (ĉ. 1510 – 1587)


  • Pierre Certon (m. 1572)


  • Agostino Agostini (m. 1569)


  • Giovanni Domenico da Nola (ĉ. 1515 – 1592)


  • John Sheppard (ĉ. 1515 – 1559)


  • Cypriano de Rore (ĉ. 1515 – 1565)


  • Tomás de Santa María (ĉ. 1515 – 1570)


  • Adrian Le Roy (pr. ĉirkaŭ 1550 – 1580)


  • Antonio Carreira (ĉ. 1515 – ĉirkaŭ 1590)


  • Leonardo Meldart Fiamengo (pr. ĉirkaŭ 1550 – 1600)


  • Fabrizio Dentice (pr. ĉirkaŭ 1550 – 1600)


  • Gioseffo Zarlino (1517–1590)


  • Mateo Flecha la malnova (1481–1553)





  • John Black (ĉ. 1520 – 1587)


  • Vincenzo Galilei (ĉ. 1520 – 1591)


  • Vicente Lusitano (pr. 1550–1561)


  • Philippe de Monte (1521–1603)


  • Girolamo Cavazzoni (ĉ. 1525 – post 1577)


  • Giovanni Pierluigi da Palestrina (ĉ. 1525 – 1594)


  • Baldassare Donato (1525 ĝis 1530 – 1603)


  • Wacław z Szamotuł (1526 – 1550)


  • Hermann Finck (1527–1558)


  • Annibale Padovano (1527–1575)


  • John Angus (pr. ĉirkaŭ 1562 – 1595)


  • Francisco Guerrero (1528–1599)


  • Alberto da Ripa (1529–1551)


  • Costanzo Porta (ĉ. 1529 – 1601)


  • William Mundy (ĉ. 1530 – antaŭ 1591)


  • Rodrigo de Ceballos (ĉ. 1530 – 1591)


  • Guillaume Boni (ĉ. 1530 – 1594)


  • Elias Nikolaus Ammerbach (ĉ. 1530 – 1597)


  • Fabrizzio Caroso (ĉ. 1530 – post 1600)


  • Guillaume Costeley (1530–1606)


  • Claude Le Jeune (1530–1600)


  • Orlandus Lassus (ĉ. 1531 – 1594) (kromnomata Orlando di Lasso)


  • Jacobus de Kerle (1531 aŭ 1532 – 1591)


  • Hernando Franco (1532–1585)


  • Giammateo Asola (1532 aŭ pli frue – 1609)


  • Claudio Merulo (1533–1604)


  • Lodovico Agostini (1534–1590)


  • Francesco Soto de Langa (1534–1619)


  • Mikołaj Gomółka (1535–1609)


  • Pietro Vinci (ĉ. 1535–1584)


  • Marcin Leopolita (1540–1584)


  • Girolamo Conversi (pr. ĉirkaŭ 1570 – 1590)


  • Giaches de Wert (1535–1596)


  • Robert Whyte (1538–1574)


  • Giovanni Leonardo Primavera (1540–1585)


  • Maddalena Casulana (ĉ. 1540 – ĉirkaŭ 1590)


  • Vincenzo Bellavere (15??–1587)


  • Alessandro Striggio (ĉ. 1540 – 1592)


  • Francisco de Peraza (pr. ĉirkaŭ 1575 – ĉirkaŭ 1600)


  • Gioseffo Guami (ĉ. 1540 – 1611)


  • Hernando de Cabezón (1541–1602)


  • Anthony Holborne (?–1602)


  • William Byrd (1543–1623)


  • Alfonso Ferrabosco (1-a) (1543–1588)


  • Giovanni Maria Nanino (Nanini) (1543 aŭ 1544 – 1607)


  • Francesco Guami (ĉ. 1544 – 1602)


  • Girolamo Dalla Casa (m. 1601)


  • Luzzasco Luzasschi (ĉ. 1545 – 1607)


  • Giulio Caccini (ĉ. 1545 – 1618)


  • Marc Antonio Ingegneri (ĉ. 1547 – 1592)


  • Manuel Mendes (ĉ. 1547 – 1605)


  • Francesco Soriano (ĉ. 1548 – 1621)


  • Tomas Luis de Victoria (1548–1611)


  • Eustache Du Caurroy (1549–1609)


  • Giovanni de Macque (ĉ. 1549 – 1614)


  • Jakub Reys-Polak (ĉ. 1550–ĉ.1605)


  • Emilio de' Cavalieri (ĉ. 1550 – 1602)


  • Jakobus Gallus (Jacob HANDL) (1550–1591)


  • Pomponio Nenna (ĉ. 1550 – 1613)


  • Pedro de Cristo (ĉ. 1550 – 1618)


  • Orazio Vecchi (1550–1605)


  • Krzysztof Klabon(1550–1616 aŭ poste)


  • Girolamo Belli (1552 – ĉirkaŭ 1620)


  • Leonhard Lechner (ĉ. 1553 – 1606)


  • Luca Marenzio (ĉ. 1553 – 1599)


  • Paolo Bellasio (1554–1594)


  • Girolamo Diruta (ĉ. 1554 – post 1610)


  • Alonso Lobo (ĉ. 1555 – 1617)


  • Nicholas Strogers (pr. ĉirkaŭ 1590 – 1620)


  • Gabriele Villani (ĉ. 1555 – 1625)


  • Manuel Rodrigues Coelho (ĉ. 1555 – ĉirkaŭ 1635)


  • Johannes Nucius (ĉ. 1556 – 1620)


  • Wojciech Długoraj (1557 ĝis 1558– post1619)


  • Giovanni Croce (ĉ. 1557 – 1609)


  • Conte Alfonso Fontanelli (1557–1622)


  • Jacques Mauduit (1557–1627)


  • Thomas Morley (1557–1603)


  • Giovanni Gabrieli (1557–1612)


  • Giovanni Bassano (ĉ. 1558 – 1617)


  • Giulio Belli (ĉ. 1560 – ĉirkaŭ 1621)


  • Ruggiero Giovannelli (ĉ. 1560 – 1625)


  • Antonio Il Verso (ĉ. 1560 – 1621)


  • Giovanni Bernardino Nanino (1560–1623)


  • Peter Philips (1560–1628)


  • Hieronymus Praetorius (1560–1629)


  • William Brade (1560–1630)


  • Dario Castello (ĉ. 1560 – ĉirkaŭ 1640)


  • Felice Anerio (ĉ. 1560 – 1614)


  • Melchior Vulpius (ĉ. 1560- 1615)


  • Jacopo Peri (1561–1633)


  • Jan Pieterszoon Sweelinck (1562–1621)


  • Hans Leo Hassler (1562–1612)


  • John Bull (1562–1628)


  • John Dowland (1563–1626)


  • Giles Farnaby (ĉ. 1563 – 1640)


  • Kryštof Harant z Polžic a Bezdružic (1564–1621)


  • Sebastian Aguilera de Heredia (1565–1627)


  • Ascanio Mayone (1565–1627)


  • Duarte Lobo (ĉ. 1565 – 1647)


  • Alessandro Piccinini (1566–1638)


  • Manuel Cardoso (1566–1650)


  • Carlo Gesualdo (1560–1613)


  • Thomas Campion (1567–1620)


  • Christoph Demantius (1567–1643)


  • Claudio Monteverdi (1567–1643)


  • Adriano Banchieri (1568–1634)


  • Diomedes Cato (ĉ. 1570 – post 1615)


  • Giovanni Paolo Cima (1570–1622)


  • Alphonso Ferrabosco (2-a) (ĉ. 1570 – 1628)


  • Michael Praetorius (ĉ. 1571 – 1621)


  • Thomas Lupo (1571–1627)


  • Daniel Bacheler (1572–1618)


  • Thomas Tomkins (1572–1656)


  • Juan Pujol (ĉ. 1573 – 1626)


  • John Wilbye (1574–1638)


  • William Simmes (ĉ. 1575 – ĉirkaŭ 1625)


  • John Coprario (ĉ. 1575 – 1626)


  • Thomas Weelkes (1576–1623)


  • Melchior Franck (1579–1639)


  • Sigismondo d'India (ĉ. 1582 – 1629)


  • Orlando Gibbons (1583–1625)


  • Antonio Cifra (1584–1629)


  • John Jenkins (1592–1678)




Muzikteoriistoj |




  • Johannes Tinctoris (ĉ. 1435 – 1511)


  • Franchinus Gaffurius (1451–1522)


  • Heinrich Glarean (1488–1563)


  • Pietro Aron (1490–1545)


  • Nicola Vicentino (1511 – ĉirkaŭ 1576)[1]


  • Tomás de Santa Maria (ĉ. 1515 – 1570)


  • Gioseffo Zarlino (1517–1590) [2]


  • Vicente Lusitano (pr. 1550–1560)


  • Vincenzo Galilei (ĉ. 1520 – 1591)


  • Giovanni Artusi (ĉ. 1540 – 1613)


  • Johannes Nucius (ĉ. 1556 – 1620)


  • Pietro Cerone (1566 – 1625)



Fontoj kaj legindaĵoj |


Angle:



  • Gustave REESE. Music in the Renaissance ("Muziko en la renesanco"). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1954. ISBN 0-393-09530-4

  • Cristle Collins JUDD (red.) (1998). Tonal Structures of Early Music ("Tonalaj strukturoj en frua muziko"). Novjorko: Garland Publishing. ISBN 0-8153-2388-3.

  • Margaret BENT. "The Grammar of Early Music: Preconditions for Analysis" ("La gramatiko de frua muziko: antaŭkondiĉoj por analizado").

  • Harold GLEASON kaj Warren BECKER, Music in the Middle Ages and Renaissance ("Muziko en la mezepoko kaj renesanco") (Music Literature Outlines Series I). Bloomington, Indiana. Frangipani Press, 1986. ISBN 0-89917-034-X

  • Oliver STRUNCK, Source Readings in Music History ("Fontlegaĵoj pri Muzikhistorio"). Novjorko, W.W. Norton & Co., 1950.



Ligiloj |


Angle:


  • "Tie ĉi je dimanĉmateno"


Eksteraj ligiloj |


  • http://www.nporenaissance.org


Renesansa-skladatelji.PNG



White mensural notation.gif








Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo