Paolo Veronese
Paolo Veronese | |
|---|---|
| Personaj informoj | |
Naskonomo | Paolo Caliari |
Naskiĝo | 1-an de januaro 1528 (1528-01-01) en Verono |
Morto | 19-an de aprilo 1588 (1588-04-19) (60-jara) en Venecio |
Ŝtataneco | Venecia respubliko |
Profesio | pentristo |
Verkaro | Villa Barbaro |
| Familianoj | |
Infanoj | Carlo Caliari, Gabriele Caliari |
Frat(in)o | Benedetto Caliari |
Paolo Caliari aŭ Cagliari, nomata Paolo Veronese (naskita en Verona en 1528, mortinta en
Venecio la 19-an de aprilo 1588) estis itala renesanca pentristo. Li pasigis la plimulton de sia vivo en Venecio, sed estis nomata Veronese (= veronano) pro sia naskiĝurbo.
Alegorio pri Saĝo kaj Forto
Liaj verkoj ornamas multajn kristanajn preĝejojn, sed kelkaj troviĝas en famaj muzeoj.
Biografio |
Li estis la filo de ŝtontajlisto kaj translokiĝis en 1550 al Venecio kie laboris sukcese por nobelaro.