27-a de marto
Kalendaro Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro |
marto 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30 31 |
marto | ||||||
lu | ma | me | ĵa | ve | sa | di |
1 | 2 | 3 | ||||
4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 |
11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 |
18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 |
25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 |
aranĝo de 2019 tagoj | ||||||
La 27-a de marto estas la 86-a tago de la jaro (la 87-a en superjaroj) laŭ la gregoria kalendaro. 279 tagoj restas.
Je la 27-a de marto okazis, interalie:
Enhavo
1 Eventoj
2 Naskiĝoj
3 Mortoj
4 Specialaj tagoj kaj festoj
5 Tagoj de semajno
Eventoj |
1513: Juan Ponce de Leon
997: Pollando: ĉeĥa episkopo Adalberto el Prago okazigis amasan baptadon en Gdańsk
1272: Surtroniĝis la papo Gregorio la 10-a post kiam li pastriĝis nur la 19-an de marto de la sama jaro.
1306: Roberto Bruso kroniĝis kiel reĝo de Skotlando
1329: Papo Johano la 22-a en la buleo In agro dominico kondamnis 17 tezojn de la germana teologo, filozofo kaj mistikulo Majstro Eckhart kaj 11 konsideris suspektindaj
1351: Hereda milito de Bretonio: Batalo de la Tridek okazis
1357: Ĉeĥio: oficiale ekfunkciis burgo Karlštejn apud Beroun, fondita de Karolo la 4-a
1513: La hispana esploristo Juan Ponce de Leon estis la unua eŭropano, kiu ekvidis Floridon opiniante ĝin insulo.
1521: Dum la milito inter Krono de Pola Reĝlando kaj la ordeno de germanaj kavaliroj ŝipoj el Gdańsk konkeris sur la laguno de Vistulo ŝipon Kneiphof kun 75-membra skipo kaj solduloj - ĝi iĝis milita predo
1528: Aŭgsburgaj bankistoj ricevis la rajton de Karlo la 5-a koloniigi Venezuelon
1613: Kanado: en Novlando naskiĝis la unua anglalingva infano
1625: Karlo la 1-a iĝis reĝo de Anglio, Skotlando kaj Irlando
1753: Papo Benedikto la 14-a konsentis vendi la pentraĵon Siksta Madono al pola reĝo Aŭgusto la 3-a
1764: Jozefo la 2-a, la plej aĝa filo de Maria Tereza de Aŭstrio, elektiĝis reĝo de Germanio
1793: Katerina la 2-a alligis al Rusia Imperio, aneksitan dum la dua dispartigo de Pollando, Dekstrabordan Ukrainon (laŭ Dnepro)
1794: La Usona Kongreso decidis la konstruon de ses fregatoj kaj tiel fondis la Usonan Mararmeon
1818: Kongresa Pollando: inaŭguro en Varsovio de la unua kunsido de pola sejmo - solene alparolis caro Aleksandro la 1-a
1850: La unua eŭropa setlejo San-Diego iĝis urbo de Kalifornio
1854: Krimea Milito: Unuiĝinta Reĝlando de Granda Britio kaj Irlando deklaris militon al Rusio
1896: Aperis “Alvião”, ĵurnalo spiritisma publikita en urbo Taubaté, San-Paŭlio.
1898: Ĉinio farmigis al Rusio por 25 jaroj havenon Dalian kaj fortreson Port Arthur
1899: Guglielmo Marconi sukcesis la unuan sendratan telegrafan ligon trans la Manikon.
1899: En Varsovio oni fondis la unuan elektroteknikan asocion, kun eniris inter alie Janusz Groszkowski kaj Marian Mazur
1964: Anchorage post la tertremo
1902: Brita Hindio: en Kolkato ekfunkciis la unua elektra tram-linio
1906: Germana astronomo August Kopff malkovris asteroidon Polikseno
1910: En incendio de dancejo en la hungara vilaĝo Ököritófülpös 312 personoj pereis
1914: Belga kirurgo Albert Hustin faris la unuan nesenperan transfuzon de sango
1918: Parlamento de Besarabio voĉdonis pri kunligo de la teritorio kun Rumanio
1920: Hermann Müller iĝis regna kanceliero de Germanio
1924: Kanado agnoskis Sovetunion
1925: Ratifiko de konkordato inter Pollando kaj Apostola Seĝo (ankaŭ pri Libera Urbo Dancigo)
1933: Japanio forlasis la Ligon de Nacioj
1939: Hispana Enlanda Milito: Batalo de Madrido finiĝis
Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:
1940: Regopovoj de Nazia Germanio enkondukis sur polaj enkorpigitaj teritorioj germanan organizadon de ekonomia vivo; Heinrich Himmler, estro de la SS, ordonis konstruon de koncentrejo Aŭŝvico; Batalo de Atlantiko: en markolo Skagerrak pereis germana submarŝipo U-Boot U-22 kune kun 27-persona skipo
1941: En malliberejo de Poznań ĉe la str. Młyńska germanoj ĝis nun ekzekutis 422 personojn, en tio 18 virinojn; en Lublin komencis sian agadon germana teatro ekskluzive por germanoj
Heinrich Himmler eldonis direktivojn pri la germana nacieca listo por germanigi en Silezio maksimume 620 mil personojn; Batalo de Anglio: "Dziennik Żołnierza" (Tagĵurnalo de Soldato), n-ro 227 informas Brita gazetaro publikigas vastajn raportojn pri sukcesoj de la fama pola ĉasaviadilista skadro de RAF je la nomo al Tadeusz Kościuszko. Depost fino de la instrua periodo la 30-an de aŭgusto de la pasinta jaro polaj aviadilistoj detruis en aero 117 kaj duono de germanaj aviadiloj (tial duono, ke unu aviadilon ili pafalterigis kune kun brita kolego).
1942: Germanaj nazioj murdis ĉiujn pacientojn kaj parton de priservistaro de Juda Malsanulejo en Lublin (en ĝi estis pli ol 100 litoj kaj sinagogo); en Poznań germanoj ekzekutis 9 polojn; germanaj militistoj pro manko de papero fermis eldonadon de germanlingva gazeto "Feldblatt Posen"; germana polico en la tagoj 26-27-a de marto fermis en Vilno 42 polajn katolikajn monaĥejojn arestante 64 monaĥojn kaj 189 monaĥinojn
Francio: komenco de la deportado de 69 mil judoj al koncentrejo Aŭŝvico en okupata Pollando
1943: Varsovio: revenĝe, pro la sukcesinta pasinttaga Operaco de Arsenalo, farita de skoltaj Grizaj Taĉmentoj, germanoj pafmortigis 140 politikajn kaptitojn en Pawiak (la plej granda malliberejo en okupata Pollando);
Taktika venko de usona ŝiparo kontraŭ la japana en batalo de Komandorski-insularo; brita konvoja aviadila ŝipo HMS Dasher droniĝis pro interna eksplodo apud Skotlando - 379 personoj pereis el inter 528 maristoj
1944: Kaŭno: ĉirkaŭ 1800 personojn, ĉefe virinojn kaj infanojn, germanoj murdis en Kauen, koncentrejo establita ene de juda geto; volontulaj ukrainaj taĉmentoj de Waffen-SS kaj Wehrmacht ekstermis polan vilaĝon Smoligów (Distrikto Hrubieszowski) - dum tuttaga batalo pereis 300 poloj (ĉefe civiluloj) kaj 50 ukrainoj kun germanoj; Volinia masakro: ukrainoj atakis polan setlejon Ksawerówka enloĝitan ekskluzive de 39 polaj familioj murdante dekkelkajn personojn; germana polico enterigis en juda tombejo en Lublin 27 vivantajn judojn; taĉmentoj de germana polico bruligis po unu vilaĝo en distrikto Hrubieszowski kaj distrikto Chełmski; gestapo murdis en Varsovio profesoron pri filozofio
1945: En Pruszków soveta NKVD perfide arestis 16 gvidantojn de la Pola Subtera Ŝtato, kiujn per aparta aviadilo sekvan tagon forveturigis al Lubjanka en Moskvo (inter ili estis Leopold Okulicki kaj Jan Stanisław Jankowski, kies delegitecon de la pola ekzila registaro por la lando transprenis Stefan Korboński); 48 malliberuloj, soldatoj de Pola Enlanda Armeo fuĝis de NKVD-tendaro en Skrobów (proksime al Lubartów); sovetaj armeoj liberigis Rumia kaj Strzelin; soldatoj de Ruĝa Armeo bruligis en Gdańsk, pere de enruligitaj bareloj kun brulaĵo, preĝejon al Sankta Josefo - pereis ĉirkaŭ 100 germanoj, kiuj sin kaŝis- Pola militŝipo "Krakowiak" kune kun la norvegaj kaj britaj venkis batale kontraŭ germanaj destrojeroj apud Nederlando; en Britio Ĝenerala Kunsido de Profesoroj kaj Docentoj de Polaj Akademiaj Lernejoj voĉdonis pri rekonstruo de Pollande kadre de la landlimoj de la Dua Pola Respubliko; en Ateno okazis solenaĵo omaĝe al pafekzekutita fare de germanoj polo Jerzy Iwanow-Szajnowicz, partoprenanto de la rezistomovado en Grekio; en Velingtono fondiĝis Societo de la Amikoj de Pollando; en Birmo eksplodis kontraŭjapana ribelo; Argentino formale deklaris militon al Japanio kaj Germanio
1948: Enlanda milito en Brita mandato Palestino: araboj batis embuske eskorton kun provizaĵoj veturantan al kibuco Jehiam (nord-okcidenta Galileo), mortigante 47 judojn
1957: Siberia minista setlejo Olenegorsk iĝis urbo
1957: En Parizo okazis la unua internacia teatra festivalo, kiun unuafoje partoprenis teatroj de ambaŭ flankoj de la Fera Kurteno
1958: Nikita Ĥruŝĉov iĝis ĉefministro de Sovetunio
1962: Sciencistoj de japana universitato en Ĉiba izoligis de la reno de plenkreska etiopa klorocebo ĉelaron, kiu ebligis produkti vakcinon kontraŭ virusaj malsanoj
1964: La Sanktvendreda Tertremo kun sia epicentro en la Marbrako de Princo Vilhelmo en Alasko estis unu el la plej fortaj tertremoj en Usono (8,4 ĝis 9,2 sur la skalo de Richter). Mortis 125 homoj pro la tertremo. Cunamoj alvenis ĝis Kalifornio kaj Havajo.
1968: En aviadila akcidento pereis Jurij Aleksejeviĉ Gagarin
1968: Generalo Suharto formale iĝis la dua prezidento de Indonezio
1969: Mariner 7
1969: NASA sendis la kosmosondilon Mariner 7 al Marso.
1969: Ekzekutistaj taĉmentoj de haitia diktatoro François Duvalier murdis 11 loĝantojn de vilaĝo Cazale, setligita de posteuloj de polaj legianoj el la tempo de Napoleono Bonaparte
1972: En ĉefurbo de Etiopio Adis-Abebo oni subskribis interkonsenton finanta daŭrantan de 17 jaroj enlandan militon en Sudano
1975: Komenciĝis la konstruo de la naftodukto Trans-Alaska.
1976: Metroo de Vaŝingtono ekfunkciis
1976: Michel Platini debutis en franca nacia teamo de futbalo
1977: Tenerifo: Aviadila kolizio en Los Rodeos (la plej granda en la historio) - mortis 583 personojn
1981: Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco okazigis la plej grandan avertan 4-horan strikon post ekbato fare de komunistaj sekurecaj servoj de aktivuloj de la movado en Bydgoszcz - ĝi estis la plej granda en historio de Orienta Bloko aŭ eĉ en komunismo, kiun partoprenis 12-14 milionoj de poloj
1987: Kanada flugkompanio Canadian Airlines fondiĝis
1988: Israela fizikisto Mordechai Vanunu pro malkaŝo al brita gazetaro de nukle-armila programo de Israelo estis kondamnita de juĝejo en Jerusalemo je 18-jara mallibero
1991: Miloslav Vlk iĝis ĉefepiskopo de Prago kaj primaso de Ĉeĥio
1993: Jiang Zemin iĝis prezidento de Ĉinio
1993: En Lesoto okazis la unua depost 1970 plurpartia baloto
1994: Italio: Ek Italio gajnis parlamentan balotadon
1995: Prezidento de Sudafrika Respubliko Nelson Mandela retirigis sian edzinon Winnie de la posteno de vicĉefministro
1998: En Usono ekvendiĝis la potencilo Viagra.
2007: Pli ol 90 personoj pereis en incendio de nafto elfluanta de aŭtomobilo-cisterno en niĝeria ŝtato Kaduna
2007: Rusio kaj Latvio subskribis en Moskvo landliman traktaton; Latvio rezignis pri pretendo al Pitalovo
2011: Rusio: somera tempo ekvalidis por la tuta jaro
2015: Somaliaj teroristoj de Al Ŝabab atakis hotelon en Mogadiŝo postlasante ne malpli ol 20 mortigitojn
2016: Orienta Pakistano: en bomba atenco de sinmortiganto en Lahore pereis pli ol 75 personoj (plejparte virinoj kaj ĉirkaŭ 30 infanoj), kaj pli ol 300 vundiĝis
Naskiĝoj |
972: Roberto la 2-a, reĝo de Francio el dinastio Kapetidoj (m. 1031)
1416: Francisko de Paola, itala ermito, fondinto de la Ordeno de la Minimuloj, katolika sanktulo (m. 1507)
1546: Johannes Piscator, germana kalvinista teologo, biblitradukisto, profesoro en la Universitato de Strasburgo (m. 1625)
1562: Jakob Gretser, germana jezuito, historiisto, dramverkisto, filologo, latinisto, erudiciulo kaj profesoro pri filozofio kaj teologio en la Universitato de Ingolstadt (m. 1625)
1592: Juraj Tranovský, slovaka pastoro, religia poeto verkanta en la ĉeĥa kaj latine, komponisto (m. 1637)
1659: Thomas Bartholin, la Juna, dana historiisto, naturalisto kaj antikvaĵisto (m. 1690)
1676: Ferenc Rákóczi la 2-a, hungara verkisto, regnestro kaj nacia heroo (m. 1735)
1746: Carlo Maria Buonaparte, itala juĝisto kaj diplomato, patro de Napoleono Bonaparte (m. 1785)
1768: Joseph Schreyvogel, aŭstra teatra intendanto kaj verkisto (m. 1832)
1770: Sophie Mereau, germana verkistino kaj tradukistino, reprezentantino de romantismo (m. 1806)
1784: Sándor Kőrösi Csoma, hungara orientalisto, vojaĝisto, pioniro de tibetologio, aŭtoro de la unuaj laboraĵoj pri la tibeta lingvo (m. 1842)
1785: Ludoviko la 17-a, duko de Normandio, filo de Marie-Antoinette (m. 1795)
1797: Alfred de Vigny, franca verkisto kaj poeto, aŭtoro de la termino fipoetoj (m. 1863)
1806: August Bielowski, pola poeto, historiisto, slavisto, direktoro de Ossolineum en Lvovo (m. 1876)
1809: Georges Eugène Haussmann, franca urbisto, kreanto de la granda trakonstruado de Parizo dum la Dua Franca Imperio (m. 1891)
1822: Henri Murger, franca novelisto kaj poeto, aŭtoro de la Scènes de la vie de bohème (pri bohemiismo) (m. 1861)
1824: Lőrinc Schlauch, hungara kardinalo, kunestro de Hungara Scienca Akademio (m. 1902)
1828: Georg Bleibtreu, germana pentristo de armeaj kaj historiaj scenoj, litografo kaj dizajnisto, patro de Karl Bleibtreu (m. 1892)
1845: Wilhelm Conrad Röntgen, germana malkovrinto de iksradioj - nova elektromagneta radiado, la unua Nobel-premiito pri fiziko (m. 1923)
1847: Otto Wallach, germana Nobelpremiita kemiisto okupiĝinta pri volatilaj oleoj (m. 1931)
1851: Ruperto Chapí, hispana komponisto de zarzueloj (m. 1909)
1851: Vincent d'Indy, franca komponisto kaj muzikteoriisto (m. 1931)
1853: Sándor Márki, hungara historiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio (m. 1925)
1861: József Koszta, hungara pentristo, laŭreato de Kossuth-premio (m. 1949)
1871: Heinrich Mann, germana verkisto, kies romano estis filmigita kiel La blua anĝelo, konraŭulo de militarismaj tendencoj (m. 1950)
1876: Elemér Horkay, hungara ĵurnalisto, redaktoro, verkisto (m. 1924)
1879: Sándor Garbai, hungara politikisto, sindikatisto (m. 1947)
1883: Marie Under, estona poetino esperantigata de Hilda Dresen, konata de la Elektitaj Versaĵoj de Marie Under (m. 1980)
1886: Sergej Kirov, sovetia bolŝeviko respondeca pri sovetigo de Kartvelio, murdita (m. 1934)
1886: Clemens Holzmeister, aŭstra arkitekto kaj instruisto (m. 1983)
1886: Ludwig Mies van der Rohe, germana arkitekto kaj instruisto (m. 1969)
1888: Sasaki Macue, japana instruistino de la angla kaj Esperanto, gvidantino de Klara Rondeto (m. 1933)
1888: Alexei Mateevici, rumana poeto de Besarabio, kies poemo Limba noastră iĝis nacia himno (m. 1917)
1891: Lajos Zilahy, hungara verkisto, membro de Hungara Scienca Akademio kaj Societo Kisfaludy (m. 1974)
1893: Draguljob Mihajloviĉ, serba generalo, kontraŭkomunisto, distingita per la Legion of Merit (m. 1946)
1894: Sándor Károly, rumania hungara ĵurnalisto, verkisto (m. 1964)
1897: Czesław Pruski, pola juristo kaj esperantisto, populariganta esperanton en Rusio kaj Pollando, murdita (m. 1941)
1899: Francis Ponge, franca verkisto, membro de franca rezistado, proksima al la stilo de Nova Romano (m. 1988)
1902: Émile Benveniste, franca orientalisto, rekonstruanto de la hindeŭropa pralingvo (m. 1976)
1905: László Kalmár, hungara matematikisto okupiĝanta pri analitiko kaj kibernetiko (m. 1976)
1905: Rudolf Christoph von Gersdorff, germana oficiro de Abwehr, kies soldatoj malkovris korpojn de murditaj polaj oficiroj, planinto de sinmortiga atenco kontraŭ Hitler, postmilite bonfaranto (m. 1980)
1909: Golo Mann, germana historiisto kaj publicisto, filo de Thomas Mann (m. 1994)
1911: Imre Mikó, rumania hungara juristo, verkisto (m. 1977)
1912: James Callaghan, ĉefministro de Britio (m. 2005)
1914: Karel Šolc, ĉeĥa teknika oficisto kaj esperantisto inter flandroj (m. 1970)
1915: Jonescu-Capatana, rumana esperantisto, redaktoro kaj eldonisto de "Vegetarano" (m. nekonata)
1917: László Keresztes, rumania hungara agronomo, instruisto
1919: Éva Horváth, rumania hungara kurcistino, fakverkistino en pluraj revuoj (m.?)
1923: Endoo Ŝuusaku, japana katolika verkisto en budhana societo (m. 1996)
1924: Sarah Vaughan, usona ĵaz-kantistino kaj pianistino (m. 1990)
1927: François Furet, franca historiisto pri la franca revolucio de 1789 (m. 1997)
1927: Ilona Tóth Kovács, rumania hungara aktorino, kantistino
1934: István Csurka, hungara dramisto, redaktoro, politikisto (m. 2012)
1937: Zoltán Brassai, rumania hungara kuracisto
1941: Ivan Gašparovič, slovaka profesoro pri jurfilozofio, prezidento de Slovakio
1941: Zsuzsanna Molnár, rumania hungara pentristino
1942: Michael York, brita filma, televida kaj teatra aktoro, produktoro
1944: Margit Köllő, rumania hungara tekstilartistino
1944: Alan C. Gilmore, nov-zelanda astronomo, malkovrinto de 40 asteroidoj
1945: András Jeles, hungara reĝisoro, scenaristo, dramverkisto
1950: Krzysztof Śliwiński, pola populariganto de Oriento kadre de PSEK kaj Muzeo pri Azio kaj Pacifiko, arkivisto en Pola Esperanto-Asocio, ekskurs-gvidanto de Esperantotur, bakalaŭro de Akademio Internacia de la Sciencoj, kontribuanto al Vikipedio en Esperanto, esoterulo kaj vegetarano
1952: Maria Schneider, franca aktorino rumandevena, konata de la filmo Lasta tango en Parizo (m. 2011)
1854: Mária Lukáts, rumania hungara grafikistino, pentristino
1955: Mariano Rajoy, hispana politikisto, estro de Popola Partio
1957: Erika Gergely, rumania hungara pentristino
1960: Renato Russo, brazila muzikisto, membro de la muzikgrupo Urba Legio (m. 1996)
1963: Quentin Tarantino, usona reĝisoro, scenaristo, produktoro kaj aktoro
1965: Marek Dziekan, pola arabisto, orientalisto, arablingva literaturisto, spertulo pri islamismo
1970: Mariah Carey, usona popmuzika kantistino, komponistino, tekstistino
1970: Leila Pahlavi, princino de Irano, filino de ŝaho Mohamed Reza Pahlavi (m. 2001)
1975: Nóbel Kudelász, hungara poeto, prozisto
1978: Benedek Nagy, rumania hungara ekonomikisto, universitata instruisto
1985: Alison Carroll, brita gimnastino kaj modelino
1988: Jessie J, angla kantistino kaj kantaŭtoro
Mortoj |
718: Ruperto de Salcburgo, episkopo de Worms, la unua episkopo de Salcburgo, sanktulo (naskiĝis ĉirkaŭ 650)
1184: Georgo la 3-a, reĝo de Kartvelio el Bagratida dinastio (n. 1200)
1350: Alfonso la 11-a, reĝo de la Regno de Kastilio (n. 1311)
1378: Gregorio la 11-a, papo, la lasta de mallibero en Avinjono (naskiĝis ĉirkaŭ 1336)
1472: Janus Pannonius, latinlingva kroata-hungara poeto, episkopo (n. 1434)
1482: Maria, dukino de Burgonjo, Luksemburgo kaj Brabanto (n. 1457)
1537: Joannis ab Indagine, germana kartuziano, astrologo, spertulo pri aŭgurado kaj kiromancio (naskiĝis ĉirkaŭ 1467)
1598: Teodoro de Bry, flandra kartografo, desegnisto, gravuristo kaj eldonisto (m. 1528)
1613: Sigmundo Báthori, reganto de Transilvanio, frato de Stefano Báthori (n. 1572)
1625: Jakobo la 1-a, reĝo de Anglio kaj Skotlando kadre de persona unio, el dinastio Stuartoj, (n. 1566)
1759: August Johann Rösel von Rosenhof, germana entomologo kaj desegnisto (n. 1705)
1820: Gerhard von Kügelgen, germana romantikista pentristo (n. 1772)
1867: Prideaux John Selby, angla ornitologo, botanikisto, artisto kaj terposedanto (n. 1788)
1878: George Gilbert Scott, angla novgotika arkitekto (n. 1811)
1879: Dezydery Chłapowski, pola generalo, partoprenanto de Napoleonaj Militoj kaj de la Novembra ribelo kontraŭ Rusia Imperio, entreprenisto, pioniro de la pola pozitivismo (n. 1788)
1889: John Bright, brita radikala kaj liberala politikisto, oratoro, kvakero (n. 1811)
1898: Franciska de Braganzo, brazila princino, infantino de Portugalio (n. 1824)
1909: Gyula Kautz, hungara ekonomikisto, juristo, politikisto (n. 1829)
1915: Sifo, ĉina verkisto kaj la unua anarĥiisto, fondinto, redaktoro kaj eldonisto de ĉina Esperanto-semajngazeto "La Voĉo de la Popolo", kunfondinto de Esperanto Asocio en Ŝanhajo, vegetarano (n. 1884)
1922: John Anderson, skota pastro, centjarulo kaj siatempe la plej aĝa esperantisto en la mondo (n. 1821)
1923: Wawrzyniec Hajda, popola silezia bardo, aktivulo pri rekonstruado de Pollando (n. 1844)
1929: August Reinbrecht, germana politikisto kaj juristo
1931: Arnold Bennett, angla verkisto, kritikisto kaj eseisto, kies novelojn esperantigis Alfred Edward Wackrill (n. 1867)
1938: William Stern, germana psikologo kaj filozofo; enkondukis nocion intelekta kvociento (n. 1871)
1942: Julio González, hispana skulptisto kaj pentristo loĝanta en Parizo, kies verkoj estas en Muzeo Reĝino Sofia, Centro Georges Pompidou kaj en Valencio (n. 1876)
1949: Eliŝeva Biĥovski, rusa-hebrea poetino, verkistino, literatura kritikisto kaj tradukistino (n. 1888)
1967: Jaroslav Heyrovský, ĉeĥa Nobelpremiita kemiisto, kreinto de polarografio (n. 1890)
1968: Jurij Gagarin, soveta kosmonaŭto, unua spacvojaĝanto (n. 1934)
1972: M. C. Escher, nederlanda artisto utiliganta optikan iluzion (n. 1898)
1984: Kálmán Henter, hungara kuracisto, oftalmologo (n. 1910)
2002: Billy Wilder, usona reĝisoro, scenaristo, produktoro, konata de La apartamento (n. 1906)
2004: Gerome Kamrowski, usona artisto, repezentanto de superrealismo (n. 1914)
2006: Stanisław Lem, pola sciencfikcia verkisto, filozofo, futurologo, eseisto, tradukata en 41 lingvoj kune kun esperanto (n. 1921)
2007: Paul Lauterbur, usona Nobepremiita kemiisto pri medicino pro kuneltrovo de magneta resonanca bildigo(n. 1929)
2010: Vasilij Smyslov, rusa grandmajstro kaj mondĉampiono pri ŝako (n. 1921)
2012: Adrienne Rich, usona poetino, verkistino, radikala feministino (n. 1929)
2012: Richárd Schaaser, hungara aktoro, membro de la Ŝtata Hungara Teatro de Kluĵo (n. 1931)
2015: Rik Battaglia, itala filma aktoro rolinta en pli ol 100 filmoj, interalie en la filmoj laŭ romanoj de Karl May (n. 1927)
2018: Stéphane Audran, franca kina, televida kaj teatra aktorino (n. 1932)
Specialaj tagoj kaj festoj |
- Rememoroj en katolika liturgia jaro:
Ruperto de Salcburgo, germana episkopo, sanktulo de Katolika Eklezio kaj Orienta Kristanismo
Angolo – Tago de Venko
Birmo – Festo de Armitaj Fortoj- Internacia Tago de Teatro – fiksita en 1961
Tagoj de semajno |
La 27-a de marto estas (laŭ gregoria kalendaro):
Lundo en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090;
Mardo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;
Merkredo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;
Ĵaŭdo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;
Vendredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;
Sabato en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;
Dimanĉo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095.