Géza Zemplén




Géza Zemplén, laŭ la hungara skribmaniero Zemplén Géza (naskiĝis la 26-an de oktobro 1883 en Hungario, en Trencsén (nuntempa Trenčín en Slovakio), mortis la 24-an de julio 1956 en Budapeŝto) estis hungara kemiisto, profesoro, membro de Hungara Scienca Akademio. Lia frato estis Győző Zemplén.




Géza Zemplén



Biografio |


Géza Zemplén frekventis gimnazion en Fiume, poste li akiris diplomon en Reĝa Universitato de Budapeŝto kaj ankaŭ li doktoriĝis en 1904. En la sekva jaro li estis asistanto en Akademio de Selmec, sed dume li ankaŭ plulernis en Berlino. En 1907, poste en 1920 kaj 1933 li edziĝis. En 1940 li prelegis pri kemio en Berlino, en 1947 li estis gastoprofesoro en Vaŝingtono. Li ricevis premion Kossuth en 1948, en 1928 kaj 1932 ankaŭ aliajn premiojn.



Verkaro (elekto) |




  • Vizes oldatok felületi feszültségéről 1907


  • Verhalten der Cellobiose u. ihres Osons gegen einige Enzyme 1909


  • Beiträge zur chemischen Zusammensetzung der Korksubstanz 1913


  • Szerves kémia (Organika kemio) 1952



Fontoj |



  • hungara biografio kun foto

  • hungara biografio kun foto

  • hungara biografio kun foto




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo