Kiskunfélegyháza
Urbomeza domo de Kiskunfélegyháza
| Kiskunfélegyháza | |||
![]() | |||
| |||
| Areo | 256 km² (25 600 ha) | ||
|---|---|---|---|
| Loĝantaro | 29 153 | ||
| Poŝtkodo | 6100 | ||
| Telefona antaŭkodo | 76 | ||
Retpaĝo: www.kiskunfelegyhaza.hu | |||
Kiskunfélegyháza [kiŝkunfEledjhAza] estas urbo kun titolo vinvilaĝo en Hungario, en regiono Suda Ebenaĵo, en departemento Bács-Kiskun, en Distrikto Kiskunfélegyháza, kies centro estas. La loknomo signifas: eta-kumana-duona-eklezio.
Aerfoto pri Kiskunfélegyháza
Enhavo
1 Situo
2 Historio
3 Famuloj
4 Vidindaĵoj
5 Servoj
6 Ĝemelurboj
Situo |
Kiskunfélegyháza situas sur ebenaĵo, laŭ aŭtoŝoseo M5 kaj ĉefvojo inter Budapeŝto-Szeged, krome estas ĉefvojo al Csongrád, laŭ fervojo Budapeŝto-Szeged, krome estas fervojoj al Szolnok, Csongrád kaj Baja.
Historio |
Paroĥa katolika kirko de Kiskunfélegyháza
Malnova domo en Kiskunfélegyháza
Reĝo Adalberto la 4-a donacis terojn al kumanoj inter riveroj Danubo kaj Tiso. Ili fondis la urbon, kion la turkoj detruis. Hungaroj refondis ĝin en 1743. La komunumo iĝis kampurbo en 1774 kun rajto pri foiro jare po 4. Alvenis ankaŭ grekoj, kiuj formis la urbeton komerca urbo, sed paralele la agrikulturado restis grava. En 1948 traktoristoj de kooperativo de Kiskunfélegyháza ricevis premion Kossuth. Dum la socialismo ankaŭ la industrio aperis.
Famuloj |
- en Kiskunfélegyháza vivis Sándor Petőfi
- en Kiskunfélegyháza naskiĝis:
aktoroj Erika Balogh, Péter Bregyán, Aladár Ihász, Lajos Ihász, László Molnár kaj Zoltán Seress
inĝeniero pri arbaroj Béla Keresztesi
kuracistoj Miklós Julesz, Tamás Fazekas, Csaba Tóth kaj László Vécsei
pentristoj László Holló kaj Attila Orbán
- pentristo kaj verkisto Piroska Szántó
poeto Tamás Falu
skulptistoj Ferenc Kovács kaj Gusztáv Pálfy
- verkisto Ferenc Móra
Vidindaĵoj |
- Urbodomo de Kiskunfélegyháza
- Kirko Stefano la 1-a (Kiskunfélegyháza)
- baroka Preĝejo Vizito de Maria (Kiskunfélegyháza) el la 18-a jarcento
kapelo de Kalmár- golgoto
- ventomuelejo
Servoj |
Kiskunfélegyháza havas 6 mez- kaj 8 bazlernejojn.
Ĝemelurboj |
Corund, Rumanio (1993)
Braunfels, Germanio (1992)
Kjellerup, Danio (1998)
Die, Francio (2000)
Sighișoara, Rumanio (2001)
Feltre, Italio (2005)
Silkeborg, Danio (2009)
Bagnols-sur-Cèze, Francio (2010)
Uhrovec, Slovakio (2010)
Kikinda, Serbio (2011)
Turda, Rumanio, (2012)
Rabka-Zdrój, Pollando (2013)
