Brownsville (Teksaso)




Brownsville estas grandurbo en Usono, en subŝtato Teksaso, en distrikto Cameron. La urbego estas ankaŭ limpasejo al Meksiko, romkatolika diocezo kaj universitata urbo.




Situo de Brownsville en Teksaso kaj en la distrikto




Enhavo






  • 1 Bazaj informoj


  • 2 Geografio


  • 3 Historio


  • 4 Klimato


  • 5 Trafiko


  • 6 Vidindaĵoj


  • 7 Famuloj


  • 8 Ĝemelurboj


  • 9 Fontoj





Bazaj informoj |




  • Koordinatoj: 25°55′N 97°29′U  /  25.917°N, 97.483°U / 25.917; -97.483 (Brownsville (Teksaso))Koordinatoj: 25°55′N 97°29′U  /  25.917°N, 97.483°U / 25.917; -97.483 (Brownsville (Teksaso))


  • Areo: 382 km²


  • Loĝantaro: 175.023 (en 2010)


  • Supermara alteco: 10 m


  • Horzono: UTC-6h (en somero UTC-5h)


  • Poŝtkodo: 78520-78523, 78526


  • Telefonkodo: 956



Geografio |




Bulvardo en Brownsville


Brownsville situas sur apudmara ebenaĵo laŭ Rio Grande del Norte en la suda landparto de Usono, en la plej suda parto de Teksaso. Kontraŭ la rivero Matamoros (komunumo en Tamaulipas) etendiĝas jam en Meksiko, tial ili duope estas duobla urbo. La maro estas proksime.



Historio |


En 1845 oni komencis konstrui fortikaĵon laŭ la meksika limo. En la sekva jaro meksikanoj sieĝis ĝin, dume mortis komandanto de la fortikaĵo Jacob Brown. Tial teksasanoj nomis la fortikaĵon "Fort Brown". La urbeto mem fondiĝis en 1848. En la 1860-aj jaroj la urbo estis grava kontrabandopunkto kaj ankaŭ bataloj okazis, fine oni eksplodis la fortikaĵon. En 1906 konflikto okazis inter blankuloj kaj nigruloj. En 1991 Brownsville ricevis universitaton.



Klimato |




Vojo en Brownsville


Brownsville havas mildan dezertan klimaton. La temperaturo averaĝe varias inter 10-34 °C. La varmo kulminas en julio kaj aŭgusto, la malvarmo kulminas en januaro. Jare pluvas po 702 mm, escepte en 2004 neĝis.



Trafiko |


Brownsville havas internacian flughavenon. Aŭtoŝoseo kuras al McAllen, fervoja linio kuras al Houston. Al Meksiko 3 pontoj faras kontaktojn. En la urbo aŭtobusoj liveras la pasaĝerojn. Brownsville estas grava havenurbo.



Vidindaĵoj |




  • muzeo de Belartoj kaj muzeo de infanoj

  • historia urbocentro kun konstruaĵoj pli ol 150 jarojn aĝaj

  • domo de framasonoj



Famuloj |


  • En Brownsville naskiĝis verkisto Bruce Sterling


Ĝemelurboj |




  • Meksiko Matamoros (komunumo en Tamaulipas), Meksiko 2009


  • Meksiko Valle Hermoso (komunumo), Meksiko 2009




Mapo pri Teksaso, kie estas trovebla Brownsville plej sude



Fontoj |



  • Képes Világatlasz ISBN 963 8475 38 2

  • Anglalingva Vikipedio




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo