Puteaux









Disambig.svg
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Puteaux (stacidomo).





















































































Puteaux

Cite-jardin Puteaux.jpg


Blazono


Blazono
Administrado

Statuso
Urbo

Lando
Francio

Regiono

Pariza Regiono

Departemento

Hauts-de-Seine

Arondismento

Nanterre

Kantono
Puteaux

INSEE kodo
92062 [+]

Poŝtkodo
92800

Kodo laŭ INSEE
92062

Retpaĝaro

www.puteaux.fr [+]
Politiko

Urbestro
S-ino Joëlle Ceccaldi Raynaud
2014-2020
Demografio

Loĝantaro

44 278  (2010)

Loĝdenso

14 152 loĝ./km²
Geografio

Geografia situo

48° 53′ N, 2° 14′ O48.8852.2388888888889Koordinatoj: 48° 53′ N, 2° 14′ O

Alto
De 29 al 78 mŜablono:Informkesto urbo/zorgado/numero

Areo
3,19 km² (319 ha)

Horzono

UTC +1 (+2 somere)

Puteaux map.svg





Puteaux (Francio)

DEC
Puteaux

Situo de Puteaux



Alia projekto

Commons-logo.svgVikimedia Komunejo Puteaux [+]







v  d  r


Information icon.svg



Puteaux estas francia urbo, situanta en la okcidenta ĉirkaŭurbo de Parizo, sur la maldekstra bordo de riverego Sejno, en la mezo de departemento Hauts-de-Seine. Ties enloĝantoj nomiĝas "Putéoliens".




Enhavo






  • 1 Geografio


    • 1.1 Kvartaloj




  • 2 Historio


  • 3 Urbestroj


  • 4 Famkonatuloj


  • 5 Transportoj


  • 6 Ĝemelurboj


  • 7 Vidu ankaŭ


  • 8 Eksteraj ligiloj





Geografio |


Situanta sur la maldeskstra bordo de Sejno, la urbo Puteaux estas ĉirkaŭita de Courbevoie norde, Nanterre okcidente kaj Suresnes sude. Oriente, Puteaux estas ligita al Parizo per ponto de Puteaux kaj al Neuilly-sur-Seine per ponto de Neuilly (ponto sur kiu veturas vagonaroj de Linio 1 de la metroo de Parizo). Fine, la areo de tiu komunumo inkluzivas la plej grandan parton de Insulo de Puteaux, meze de Sejno.



Kvartaloj |


Eblas distingi plurajn grandajn geografiajn areojn en Puteaux:


La Malsupra Puteaux, kuŝanta inter la fervojo kaj la Sejno, estas la plej malnove loĝata kvartalo. Tie troviĝas malnova preĝejo, teatro de Hauts-de-Seine, urbodomo, kaj komerca areo ĉirkaŭ la stratoj Jean Jaurès, Eichenberger kaj Chantecocq. La urbodomo estis konstruita en 1934 kaj prezentas tipikan tiutempan arĥitekturon. Bulvardo Richard Wallace povus esti ekvivalento de "Avenuo de la Elizeaj Kampoj" de Puteaux. Ekzistas ankaŭ teatro en strato Henri Martin.


Oriente de la fervojo troviĝas la Supra Puteaux, kiu estas pli nova kvartalo konsistanta el pluraj rezidejoj kaj malmultekoste luataj loĝejoj (rezidejoj Les rosiers, Cartauld, Marcellin Berthelot, Bernard Palissy...). Rezidejo Lorilleux, ekzemple, estis konstruita sur la loko de eksaj inko-fabrikejoj.


Norde, apartigita de ringforma bulvardo, troviĝas kvartalo La Défense, disvolviĝinta post la fino de la 1950-aj jaroj. Tiu ĉi inkluzivas oficejojn kaj ankaŭ loĝejojn (Turo Défense 2000, Rezidejo Boieldieu...). La Défense, unu el la ĉefaj afer-kvartaloj de Eŭropo, sterniĝas je 2 trionoj sur la teritorio de Puteaux, dum la restanta triono estas partigita inter Courbevoie kaj Nanterre. Tiel, la kongresejo kaj komercejo "CNIT", la "Granda Arko de La Défense" kaj la komerca centro "Quatre Temps" troviĝas en Puteaux.


Fine, la Insulo de Puteaux, kie ne estas loĝejoj krom kelkaj barĝoj. Tie ĉi troviĝas sportaj strukturoj kiel tenisejoj, futbalejoj, gimnastikejo, naĝbaseno. Sporta komplekso "Palais des sports" malfermis en julio 2006.



Historio |


La urbo estis kreita en 1148 de Abato Suger, kiu nomis ĝin Putiauz. Ĝi estis fondita de Abato Suger samtempe kun aliaj urboj de la regiono, Carrières-sur-Seine, Vaucresson kaj Villeneuve-la-Garenne kun la celo altiri popolon al tiu regiono. Tiu allogo estis des pli forta dank'al privilegioj konsentitaj de Abato Suger.


La nomo Putiauz devenus de malnovfranca vorto putel, kies signifo estas «kotejo» aŭ «marĉo» kaj verŝajne referencis al la stato de la loko kie troviĝis Puteaux antaŭ ties drenado. Sed ekzistas alia etimologio, kie la nomo Puteaux devenus de la latina puteoli, pluralo de puteolus kies signifo estas «eta puto» aŭ «akvo-truo». La nomo Puteaux ekaperis ĉirkaŭ la 16-a aŭ 17-a jarcento.



Urbestroj |


La urbestroj de Puteaux ekde 1789:





  • Guillaume Nezot (en 1790)


  • Pierre Nezot (en 1791)


  • Philippe Gault (1791-1795)


  • Guillaume Nezot (1795-1800)


  • Jean Saulnier (1800-1816)


  • Denis Legrand (1816-1826)


  • Bernard Gerhard (1826-1831)


  • Pierre Langlasse (rifuzis la postenon)


  • Victor Beau (en 1832)


  • Guillaume Julien (1833-1840)


  • Claude Pitois (1840-1847)


  • Gabriel Panay (en 1848)


  • Alfred Michel (1848-1851)


  • Jean-Baptiste Léonard (1851-1857)


  • Léon Godefroy (1857-1858) (mortis antaŭ la fino)


  • Joseph Boucherot (1858-1870)


  • Simon-Hyacinte Blanche (en 1870)


  • Jean-Théoxene Roque de Fillol (en 1871)


  • Arthur Guillaumet (1871-1872)


  • Charles Lorilleux (en 1872)


  • Auguste Blanche (1872-1880)


  • Ernest Francillon (1881-1884)


  • Charles Chenu (1884-1894)


  • Charles Decroix (1894-1912)


  • Lucien Voilin (1912-1925)


  • Marius Jacotot (1925-1930)


  • Georges Barthélémy (1930-1944)


  • Firmin Aury (en aŭgusto 1944)


  • Henri Buisine (aŭgusto 1944-1945)


  • Jean Nennig (1945-1947)


  • Roger Deniau (1947-1948)


  • Georges Dardel (1948-1969)


  • Charles Ceccaldi-Raynaud (1969-2004)


  • Joëlle Ceccaldi-Raynaud (2004-2020) (filino de Charles Ceccaldi-Raynaud)




Famkonatuloj |




  • Arletty, aktorino


  • Chimène Badi, kantistino


  • Vincenzo Bellini, komponinto de opero Norma (mortis en Puteaux en 1835)


  • Michel Blanc, aktoro


  • Gérard Cousin (1961-2005), ŝoforo de kamionoj, prezentisto en radio


  • Jean Davy (1911-2001), aktoro


  • Michel Delpech (1946-2016), kantisto, mortis en hospitalo de Puteaux


  • Nadine de Rothschild, naskiĝinta Lhopitalier


  • Emmanuelle Devos, aktorino


  • František Kupka, pentristo


  • Léon Levavasseur, aviadisto, fondis kun Jules Gastambide en 1906 la konstruon de motoroj kaj aviadiloj Antoinette


  • Charles Lorilleux, industriisto (fabrikanto de inkoj) kaj urbestro de Puteaux.


  • Charles Mochet, entreprenisto, fabrikanto de "Velocar" kaj "Mochet".


  • Jean-Baptiste Lully, komponisto


  • Georges Milton, aktoro en muzik-halo kaj kino, kantisto kaj artisto de cirko, naskiĝinta en Puteaux en 1888.


  • Giuseppe Parisio, politikologo (vivis en Puteaux de septembro 1970 al majo 1979)


  • Camille Renault (1904-1984) posedis, en 1925, restoracion avenuon de la République. Amiko de Jacques Villon kaj de Grupo de Puteaux. Li forlasis la urbon en 1967.


  • Henri Sannier, prezentisto en televido


  • Jacques Villon, pentristo, fondinto de Grupo de Puteaux kiu kunigis Villon, Kupka, Gleizes, Metzinger, Picabia kaj Léger.



Transportoj |


Komunumo de Puteaux disponas jenajn publikajn transportojn:




  • Metro-M.svgM01Paris m 1 jms.svg metrostacioj La Défense kaj Esplanade de la Défense


  • RER.svgParis RER A icon.svg stacidomo La Défense


  • Tramway-T.svgT02Logo Paris tram ligne2.svg de Pont de Bezons al Porte de Versailles (haltejoj La Défense kaj Puteaux)


  • Logo train transilien.svgLogo Paris Transilien ligneL.svg de Parizo Saint-Lazare al Versailles kaj Saint-Nom-la-Bretèche - Forêt de Marly


  • Logo train transilien.svgLogo Paris Transilien ligneU.svg de La Défense al La Verrière


  • Paris logo bus jms.svg RATP 73 93 141 144 157 158 159 174 175 176 258 276 360

  • Urbaj busetoj RATP "Buséolien" (linio 1: de Cimetière Nouveau al Île de Puteaux - linio 2: de Cimetière Nouveau al Conservatoire Pressensé) - ili estas senpagaj



Ĝemelurboj |




  • Portugalio Braga en Portugalio ekde 2001


  • Luksemburgo Esch-sur-Alzette en Luksemburgo ekde 1956


  • Israelo Gan Yavne en Israelo ekde 1973


  • Malio Kati en Malio ekde 1985


  • Aŭstrio Mödling en Aŭstrio ekde 1956


  • Germanio Offenbach am Main en Germanio ekde 1955


  • Ĉeĥio Opočno en Ĉeĥio ekde 2008


  • Italio Velletri en Italio ekde 1958


  • Serbio Zemun en Serbio ekde 1956



Vidu ankaŭ |



  • Grupo de Puteaux

  • Ora Sekcio

  • Skolo de Puteaux



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Puteaux en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)



  • TTT-ejo de urbodomo de Puteaux

  • Ne-oficiala TTT-ejo pri Puteaux




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo