Svisa Espero






Titolbildo de Svisa Espero n-ro 1/2015


Svisa Espero estis revuo eldonita inter 1903 ĝis 1973 kiel oficiala organo de Svisa Esperanto-Societo. Aktuale Svisa Espero estas nova svisa revuo pri daŭripovo lanĉita en 2015 kaj aperante kvarlingve, france, itale, germane kaj esperante.




Enhavo






  • 1 Oficiala Organo de SES de 1903 ĝis 1973


  • 2 Svisa Esperanto-Revuo de 1971 ĝis 1990


  • 3 Kvarlingva svisa revuo pri daŭripovo ek de 2015


  • 4 Referencoj kaj notoj


  • 5 Eksteraj ligiloj





Oficiala Organo de SES de 1903 ĝis 1973 |


Svisa Espero estis fondita kune kun Svisa Esperanto-Societo en 1903. Ĝiaj unuaj redaktistoj estis Théodore Renard, Edouard Mallet kaj Edouard Bernard.[1]



Svisa Esperanto-Revuo de 1971 ĝis 1990 |


Ek de 1973 ĝi estis alinomita al Svisa Esperanto-Revuo, sed ĉesis aperi fine de la 1990-aj jaroj. Ĝi estis anstataŭigita de modesta informilo SES informas, kiu transprenis la rolon de la oficiala organo de SES.



Kvarlingva svisa revuo pri daŭripovo ek de 2015 |


En aprilo 2015 Dietrich Michael Weidmann lanĉis sub la aŭspicio de Svisa Esperanto-Societo kaj kun ĝia financa subteno novan svisan revuon pri daŭripovo, kiu portas konsiderante la grandan tradicion de Svisa Esperanto-Societo la nomon de la iama revuo Svisa Espero. La nova revuo enhavas la tekstojn ĉiam en unu el la tri oficialaj lingvojn de Svislandeo (germana, franca aŭ itala) kaj aldone paralele en Esperanto. La revuo estas sendita al svisaj politikistoj, gravuloj kaj personecoj de la publika vivo kaj gravaj instutucioj kaj havas eldonkvanton de pluraj miloj. Ĝi ampleksa inter 50 kaj 70 paĝoj kaj estas kvarkolora. La eldonejo estas la firmao Allsprachendienst Esperanto GmbH.



Referencoj kaj notoj |





  1. (Fonto: Andreas E. Künzli: Universalaj Lingvoj en Svislando p 668)





Eksteraj ligiloj |


  • Retejo de Svisa Espero




Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.









Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo