Ferenc Helbing
Ferenc Helbing, laŭ hungarlingve kutima sinsekvo Helbing Ferenc estis hungara pentristo, grafikisto, ksilografisto, profesoro.
Ferenc Helbing [1] naskiĝis la 25-an de decembro 1870 en Érsekújvár (nuntempa Nové Zámky en Slovakio). Li mortis la 28-an de januaro 1958 en Budapeŝto.
Enhavo
1 Biografio
2 Elektitaj publikaĵoj
3 Elektitaj disĉiploj
4 Fontoj
Biografio |
Ferenc Helbing studis en Tutlanda Reĝa Industriarta Lernejo, poste li eklaboris en presejo. En 1906 li ekinstruis ĉefe en la menciita lernejo, kie li estis rektoro inter 1927 kaj 1936. Li instruis ekzemple Piroska Szántó, Amerigo Tot. Li okupiĝis precipe pri desegnadoj de poŝtmarkoj, bankbiletoj.
Elektitaj publikaĵoj |
- Planado de bankbiletoj
- Plakatoj, ilustraĵoj, freskoj
- diversaj poŝtmarkoj
Elektitaj disĉiploj |
- Béla Bán
- Ferenc Bokros
- Lajos Csabai Ékes
- Tibor Gönczi-Gebhardt
- Jenő Haranghy
- Endre Horváth (grafikisto)
- Zoltán Nagy (grafikisto)
- Eszter Mattioni
Fontoj |
- hungarlingva biografio
- hungarlingva biografio kun foto