Urbodistriktoj de Vieno
Vieno havas 23 urbodistriktojn. Ĉiuj havas kaj nomon (ekz. Floridsdorf [flOridsdorf]) kaj numeron (ekz. "la deka distrikto", "la deka"). La numeroj troviĝas sur ĉiu stratŝildo antaŭ la stratnomo kaj formas la duan kaj la trian pozicion de la poŝtkodo (ekz. 1210). En la viena dialekto ekzistas la vorto Hieb [hib] por distrikto. La finaĵo -ing en la distriktaj aŭ distriktpartaj nomoj memorigas pri la bavaraj koloniistoj antaŭ 900.
Enhavo
1 Historio
2 Distriktoj kaj distriktpartoj
3 Politiko
4 Eksteraj ligiloj
Historio |
La origina Vieno nur konsistis el la nuna distrikto Innere Stadt (interna urbo, [INNere ŝtat]), ĉirkauita de urbomuro. De la dekkvina jarcento ankaŭ la areo antaŭ la urbomuroj estis koloniigita. La komunumojn inter la urbomuroj kaj la Linienwall (linioremparo [LInienval]), sur kies teritorio konstruiĝis poste la Viena Zono (Gürtel) oni nomis Vorstädte (antaŭurboj, [FOrŝtete].
En 1850 tiuj antaŭurboj enkomunumiĝis. Ekster la linioremparo troviĝis la tiel nomataj Vororte (antaŭlokoj, [FOrorte]). Ĉar la linioremparo ankaŭ estis impostolimo la vivkostoj pli malaltis ol en la urbo. Pro tio la intertraktado pri enkomunumigo de la antaŭlokoj daŭris ĉirkaŭ 20 jarojn ĝis la jaro 1892. En 1904 la grandkomunumo Floridsdorf (maldekstre de la Danubo) enkomunumiĝis kiel la 21a distrikto de Vieno.
Post la Anschluss en 1938 97 komunumoj de Malsupra Aŭstrio estis enkomunumigitaj. Per tio Vieno fariĝis ĝis la liberigo de la nazia regado la plej granda germana urbo laŭ areo.
Ĝis 1954 26 distriktoj apartenis al Vieno:
- 14a distrikto: Penzing (la iama 14a distrikto, Rudolfsheim, estis unuigita kun Fünfhaus (15a))
- 22a distrikto: Groß-Enzersdorf
- 23a distrikto: Schwechat
- 24a distrikto: Mödling
- 25a distrikto: Liesing
- 26a distrikto: Klosterneuburg
En 1954 la sovetaj okupadaj estraroj konsentis al ekskomunumigo de randaj areoj; 46 komunumoj fine revenis al Malsupra Aŭstrio.
Distriktoj kaj distriktpartoj |
Ĉar Vieno daŭre kreskis dum jarcentoj per enkomunumigo de antaŭlokoj, oni trovas la iamajn loknomojn en la distriktnomoj. La distriktoj 1 ĝis 9 kaj 20 estas rigardataj kiel "internaj distriktoj", la aliaj nomiĝas "eksteraj distriktoj".
Distrikto | Blazono | Distriktpartoj | En- komunumigo | Areo en ha | Enloĝantoj 2001 | Enloĝantoj en ĉiu km² | Laborantoj 2001 | |||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
1. Innere Stadt |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
2. Leopoldstadt |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
3. Landstraße |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
4. Wieden |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
5. Margareten |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
6. Mariahilf |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
7. Neubau |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
8. Josefstadt |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
9. Alsergrund |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
10. Favoriten |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
11. Simmering |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
12. Meidling |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
13. Hietzing |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
14. Penzing |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
15. Rudolfsheim-
|
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
16. Ottakring |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
17. Hernals |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
18. Währing |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
19. Döbling |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
20. Brigittenau |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
21. Floridsdorf |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
22. Donaustadt |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
23. Liesing |
|
|
|
|
|
| ||||||||||||||||
Tuto |
|
|
|
|
Politiko |
Kiel reprezentanto de la enloĝantaro servas balotita "Bezirksvorsteher" (distriktreprezentantestro, [beCIrksforŝteer]), sed la kompetentoj de tiu ĉi institucio estas tre limigitaj. Ankaŭ EU-anoj konstante rezidantaj en Vieno estas balotrajtaj.
Eksteraj ligiloj |
Oficiala retpaĝo de la Vienaj distriktoj, germane- Mapo de Google Maps, ĉiuj distriktoj videblaj