Penango
Tiu ĉi artikolo temas pri la subŝtato Penango de Malajzio. Pri la samnoma komunumo de Italio, vidu la artikolon Penango (Italio). |
Penango Penang, plenforme Pulau Pinang
| |
---|---|
Bazaj informoj | |
Ĉefurbo | George Town |
Areo | 1 048 km² |
Loĝantaro | 1 520 143 (stato de 2010) |
flago | |
Penango - malaje Penang, plenforme Pulau Pinang - estas unu el la 13 subŝtatoj, kiuj konsistigas Malajzion kaj la nomo de ĝia precipa insulo. La subŝtato kovras areon de 1 048 kvadrataj kilometroj - parte en la insulo Penango ĉe la nordokcidenta marbordo de la malaja duoninsulo, parte en la neinsula teritorio Seberang Perai, kiu estas parto de la malaja duoninsulo kaj de duoninsula Malajzio, kaj parte en iuj kromaj insuletoj. En sia historio multajn jarojn kolonio de Britio, politike ĝi unu el nur 4 el la 13 malajziaj subŝtatoj kiuj ne estas konstitucia monarkio regata de sultano: la ŝtatestro, malaje nomata Yang di-Pertua Negeri, rekte estas nomata fare de la reĝo de Malajzio (la Yang di-Pertuan Agong). Laŭ stato de la jaro 2010 Penango havis 3 348 283 loĝantojn, kio rezultigas loĝdenson de po 1 500 homoj laŭ kvadrata kilometro - la teritorio do estas altgrade urbigita kaj en komparo al multaj aliaj partoj de Malajzio tre dense loĝata. Administra centro estas la urbo Ĝorĝtaŭno (George Town).
Enhavo
1 Distriktoj
2 Urboj kaj vilaĝoj
2.1 Insuloj
3 Eksteraj ligiloj
Distriktoj |
- Seberang Perai Utara
Urboj kaj vilaĝoj |
- Air Itam
- Bagan Ajam
- Bagan Luar
- Batu Lanchang
- Bukit Mertajam
- Butterworth
- Gelugor
- Gertak Sanggul
- Kampung Buah Pala
- Kampung Seronok
- Kepala Batas (Penang)
- Minden Heights
- Mount Erskine
- Pantai Aceh
- Paya Terubong
- Permatang Pasir
- Permatang Tinggi
- Seri Tanjung Pinang
- Sungai Ara
- Sungai Jawi
- Taman Tun Sardon
- Teluk Air Tawar
- Val d'Or (Penang)
Insuloj |
- Pulau Aman
- Pulau Betong
- Pulau Gedung
- Pulau Kendi
- Pulau Rimau
Eksteraj ligiloj |
- oficiala retejo
|