Okulkuracado






Optika refraktilo dum uzo.


Okulkuracado, aŭ oftalmologio, estas la branĉo de medicino kiu okupiĝas pri la malsanoj de la okulo kaj ilia flegado. Kiel studfako ĝi aplikiĝas ne nur al la okuloj de homoj, sed ankaŭ de bestoj.


La vorto oftalmologio venas de la greka ophthalmos, kiu signifas okulon, kaj logos, signifante vorton; "oftalmologio", libere tradukita, signifas do "la scienco de la okuloj".


Ĉar okulistoj (aŭ okulkuracistoj) faras agojn rilate la okuloj, ili ĝenerale estas ĥirurgoj.


Okulkuracisto ĝenerale klopodas kuraci pacientojn pere de okulvitroj aŭ ankaŭ per operacioj dum kiuj li uzas la tranĉilon. Nuntempe oni ofte uzas laserojn por operacii la okulojn.




Enhavo






  • 1 Specifaj nomoj


  • 2 Literaturo en Esperanto


  • 3 Ekstera ligilo


  • 4 Vidu ankaŭ





Specifaj nomoj |





































Termino
Vorto
Ĉefa termino
asimilinta

oftalmologio
esperantiginta

oftalmomedicino
pura esperanta

okulmedicino, okulkuracado
Profesiisto

(formala)


asimilinta

oftalmologo
esperantiginta

oftalmomedicisto
pura esperanta

okulmedicisto, okulkuracisto
Profesiisto (neformala)

okulisto


Literaturo en Esperanto |


Lernolibro pri oftalmologio, Seiiĉi Kato, 1-a eldono 1973, aktuala 3-a eldono 1994, ISBN 3892400881



Ekstera ligilo |


(esperanto, franca, angla) Hejmpaĝo de Edouard Benois, esperantisto-oftalmologo


La mistera lingvo de la Okulistoj, Kontakto, 2013:1



Vidu ankaŭ |



  • Optiko

  • (it) Metodo Bates, alternativa vidkorektiga metodo

  • Wiliiam Horatio Bates


  • L.L. Zamenhof, estis profesie ankaŭ oftalmologo.










Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár