Károly Kernstok




Károly KERNSTOK [kAroj kernŝtok], hungare Kernstok Károly estis eminenta hungara pentristo.




Memportreto en 1903




Rajdantoj laŭ la akvobordo (origine:Lovasok a víz partján)




Enhavo






  • 1 Vivo


  • 2 Verkaro (elekto)


  • 3 Elektitaj disĉiploj


  • 4 Fontoj





Vivo |


Li naskiĝis en Budapeŝto la 23-an de decembro 1873, li mortis en Budapeŝto, la 9-an de junio 1940. Li frekventis en Budapeŝto faklernejon pri pentroarto. Poste li lernis pentradon en Munkeno kaj Parizo, fine denove en Budapeŝto. En 1907 li fondis grupon Okopoj. En 1919 li instruis kaj apogis la komunistojn, tial li rifuĝis al Berlino. En 1926 li hejmenvenis kaj longe vivis en Nyergesújfalu. Foje li vizitis artkolonion de Szolnok. Ekspozicioj okazis en 1911, 1917, 1922, 1928 kaj en 1951.



Verkaro (elekto) |




  • Agitátor, (Agitanto) 1897


  • Szilvaszedők, (Prunorikoltantoj) 1901


  • Lovasok a vízparton, (Rajdantoj laŭ la akvobordo) 1910


  • Sírbatétel, (Entombigo) 1934



Elektitaj disĉiploj |



  • Albert Bertalan

  • Sándor Bortnyik

  • Lajos Csabai Ékes

  • Gyula Derkovits

  • József Haranglábi Nemes

  • Emil Róbert Novotny

  • Jolán Szilágyi




  • Károly Kernstok en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio Károly Kernstok en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




Fontoj |


  • Hungara Vikipedio



Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár