Ledo
Ledo estas felo senharigita, tanita kaj preparita por fabrikado de ŝuoj, jakoj, tekoj, aktujoj, valizoj, rimenoj, librobindaĵoj kaj similaj objektoj.
La delikata ledo de la ĉamo nomiĝas ŝamo; ĝi plejofte utiligatas kiel viŝilo por purigi la vitroplatojn.
Laŭ Francisko Azorín ledo estas Felo tanita uzata por fari litojn, seĝojn, k. por artaj industrioj.[1] Li indikas etimologion el la nomo de fluida tanilo. Kaj li aldonas la terminojn maroka ledo aŭ marokeno, kordoba ledo aŭ kordobeno, pergama ledo aŭ pergameno.[2]
Metiartoj kaj industrioj uzantaj ledon |
- Bindado
- Jungilisto
- Pergameno
- Ŝuisto
- Ganto
- artledo
Proverbo |
Ekzistas proverbo pri ledo en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof[3]:
„ El fremda ledo oni tranĉas larĝe. ”
Referencoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 111.
↑ Azorín, samloke.
↑ [1]