Natura selektado
Natura selektado estas procezo, kiu tendencas rezultigi, ke transvivas la vivuloj plej adaptiĝemaj al la kondiĉoj, sub kiuj ili vivas, dum malplej adaptiĝemaj formoj malaperas. Natura selektado estas unu el la fundamentoj de moderna biologio.
Laŭ Darwin tio estas la plej grava faktoro por la evoluo de la specioj. La terminon li enkondukis en sia ĉefverka libro de 1859 Origin of Species (La Origino de Specioj) en kiu natura elelekto estis priparolita analogie al artefarita elekto, procedo per kiu bestoj kun trajtoj konsiderataj kiel dezirindaj de homaj bredistoj estas sisteme preferitaj por reproduktado.
Bibliografio |
Jean Rostand, La nuna stato de l'evoluismo, 1950, Sennacieca Asocio Tutmonda, Parizo