Universitato de Ljubljano
Universitato de Ljubljano Univerza v Ljubljani | |
---|---|
Informoj | |
fondodato | 1919 |
speco | ŝtata |
Situo | |
urbo | Ljubljano, Slovenio |
Estraro | |
gvidanto | rektoro Ivan Svetlik |
Nombroj | |
nombro de studentoj | 61 000 (2010), el ili 7 000 doktoriĝantoj[1] |
nombro de kunlaborantoj | 3 300 (2008) |
Diversaĵoj | |
retejo | www.uni-lj.si |
La Universitato de Ljubljano (slovene Univerza v Ljubljani) en Ljubljano estas la plej aĝa universitato en Slovenio. Kun 61 000 studentoj en 22 fakultatoj ĝi estas inter la plej grandaj de Eŭropo. En 2008 ĝi havis 400 profesorojn kaj pli ol 3 000 pliajn sciencajn kunlaborantojn.
Ĝia latina nomo estas Universitas Labacensis. Ĝi estis fondita en 1919, post la Unua Mondmilito. Post la fondo de Slovenio ĝi estis la sola universitato de la regno, ĝis kiam fondiĝis la universitatoj de Maribor (en 1978) kaj de ĉemara regiono Primorska (en 2001).
Situo: 46°3′3.2″N 14°30′12.9″O / 46.050889°N, 14.503583°O / 46.050889; 14.503583 (Universitato de Ljubljano)Koordinatoj: 46°3′3.2″N 14°30′12.9″O / 46.050889°N, 14.503583°O / 46.050889; 14.503583 (Universitato de Ljubljano)
Eksteraj ligiloj |
- Universitato de Ljubljano
Referencoj |
↑ "la universitato en nombroj", oficiala informo la 22-an de februaro 2010