Kosma polvo






Porhava ĥondrito, partiklo el kosma polvo




Kosma polvo de Andromeda galaksio (fotita de la kosma teleskopo Spitzer)


La kosma polvo estas tutaĵo da kosmaj partikloj de polvo aŭ malgrandaj eroj de materio, kies grando estas de kelkaj molekuloj ĝis 0,1 milimetro.


Laŭ ilia lokaliĝo, oni distingas:



  • La intergalaksian polvon;

  • La interstelan polvon, ĉefe koncentrata en nebulozoj;

  • La interplanedan polvon, kiu formas la ĉirkaŭstelajn diskojn

  • La ĉirkaŭplanedan polvon, pli trovebla en la planedaj ringoj.


Oni ankaŭ distingas ĝin laŭ ĝia kemia konsistiĝo: hidrokarbono, silikatoj, metaloj, glacio...


En nia sunsistemo, la interplaneda polvo estas la kaŭzo de la zodiaka lumo. Ĝia fonto estas la kometoj kaj la polvo el la Kujper-zono.


La interstela polvo estas disĵetitaj de steloj en fino de vivo. Ankaŭ la eksplodoj de supernovaoj elĵetas polvan materion tra la kosmo.



Esteraj ligiloj |




  • france La mistero de la interstela polvo en la supernovaoj


  • angle Stelo kiu fumas










Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo