Retablo
Gento : Retablo de la mistika ŝafido far Jan van Eyck.
Retablo estas vando en kristana preĝejo malantaŭ altaro kun religiaj skulptaĵoj aŭ pentraĵoj, ofte aranĝita kiel triptiko. La etimologio de la vorto esprimas la pozicion re- : «malantaŭ» la altaro.
Retablo dupanela nomiĝas diptiko, tripanela triptiko kaj kun pli da paneloj poliptiko.
Laŭ Francisko Azorín retablo estas Ligna aŭ ŝtona verko, ĉe la fono de altaro. La unuaj retabloj de la kristanaj temploj estis porteblaj, de la 12ª jc. konstruiĝis fiksaj.[1] Li indikas etimologion el la latina retabulum, el retro tabularium (malantaŭa tabularo).[2]
Artistoj |
- Benozzo di Filipuccio
- Nikolao Gerhaert
- Matthias Grünewald
Vidu ankaŭ |
- Altarero
Notoj |
↑ Francisko Azorín, arkitekto, Universala Terminologio de la Arkitekturo (arkeologio, arto, konstruo k. metio), Presejo Chulilla y Ángel, Madrido, 1932, paĝo 177.
↑ Azorín, samloke.