Agnes




Agnes estas virina persona nomo kun greka deveno Ἁγνὴ [hagnē] signifanta pura aŭ sankta. Pro la sanktulino Agnes tiu ĉi nomo estis tre ofta dum la mezepoko en la katolika mondo. En la sekvaj jarcentoj la nomo iom perdis la oftecon, tamen en pluraj lingvoj ankaŭ nun apartenas al la meze oftaj nomoj.




Agnes de Romo (Sankta Agnes)




Enhavo






  • 1 Nomtagoj


  • 2 Nacilingvaj formoj


  • 3 Famaj Agnes


    • 3.1 Sanktuloj


    • 3.2 Aliaj famaj Agnes


    • 3.3 Esperantistoj




  • 4 Aliaj Agnes


  • 5 Fontoj





Nomtagoj |


  • por nomformoj Ágnes, Ági, Agnéta, Aglent, Inez: 21-a de januaro, 28-a de januaro, 6-a de marto, 8-a de junio, 16-a de novembro [1]


Nacilingvaj formoj |



  • Agnė (Litove)

  • Ágnes [Agneŝ], Ági (Hungare)

  • Agneeta, Akneetta, Aknes, Aknietta, Aune, Iines (Finne)

  • Agnes (Angle, Estone, Germane, Svede)

  • Ágnes, Anežka (Ĉeĥe)

  • Agnès, Ines, Inès (France)

  • Агнеса [Agnesa], Агнија [Agnija] (Makedone)

  • Agnese (Itale, Latve)

  • Agnessa, Agniya (Ruse)

  • Agneta (Dane, svede)

  • Agnete, Agnethe (dane)

  • Agneza (kroate)

  • Αγνή [Agni] (Greke)

  • Agnieszka, Jagienka, Jagna, Agnieszka (Pole)

  • Anissa, Annice, Inez (angle)

  • Anjezë (Albane)

  • إيناس [Inās] (Arabe)

  • Inés (Hispane)

  • Inês (Portugale)

  • Neža (Slovene)



Famaj Agnes |



Sanktuloj |



  • Agnes el Asizo (1197/98-1253)

  • Agnes de Bohemio (1211-1282), princino

  • Agnes de Montepulciano (1263-1317), dominikano

  • Agnes de Romo (ĉ. 291–ĉ. 304), martiro



Aliaj famaj Agnes |




  • Ágnes Bálint, hungara scenaristo


  • Agnes Baldwin Alexander, bahaano


  • Agnès Buzyn, franca kuracistino kaj politikstino


  • Agnes Goodsir, pentristo


  • Ágnes Horváth, hungara ministro


  • Agnes J. Jung-Schröder, nederlanda esperantistino, vidvino de Teo Jung


  • Agnès Jaoui, franca aktoro


  • Ágnes Heller, hungara filozofo


  • Ági Margitai, hungara aktoro


  • Ági Mészáros, hungara aktoro


  • Agnes Monica, kantisto


  • Ágnes Nemes Nagy, hungara poeto


  • Patrino Teresa, monaĥino, Nobel-premiito


  • Ági Voith, hungara aktoro



Esperantistoj |




  • Agnes Bøgh-Høgsted, dana esperantisto

  • Agnes Waldman



Aliaj Agnes |




  • 641 Agnes, asteroido

  • Uragano Agnes


  • romano de Anne Brontë: Agnes



Fontoj |


  • WikiTrans



Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo