Munkena universitato







universitata ĉefkonstruaĵo en la urbocentra kvartalo Maxvorstadt




















































Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno
Ludwig-Maximilians-Universität München
Informoj
fondodato

1472 en Ingolstadt kiel Universitato de Ingolstadt, ekde la jaro 1826 en Munkeno
speco
ŝtata
jara budĝeto
458,8 Mio. € (2008)
Situo
urbo

Munkeno, Germanio
Estraro
gvidanto
rektoro Bernd Huber
Nombroj
nombro de studentoj
46 723 (vintra semestro 2010/11) [1]
nombro de kunlaborantoj
13 602 (2009)

el tio profesoroj
719 (2009)
Diversaĵoj
retejo

www.uni-muenchen.de







v  d  r


Information icon.svg





La Granda Aŭlo de la Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno en la ĉefkonstruaĵo





Audimax en la ĉefkonstruaĵo





universitata ĉefkonstruaĵo en la urbocentra kvartalo Maxvorstadt



La Universitato Ludoviko Maksimiliano Munkeno – germane Ludwig-Maximilians-Universität München , mallonge Munkena UniversitatoLMU - estas la universitato en la urbo Munkeno, ĉefurbo de la federacia lando Bavario de Germanio. Ĝi nomatas laŭ sia fondinto, la bavaria duko Ludoviko la 9-a, kaj la bavaria reĝo Maksimiliano la 1-a Jozefo.


En la vintra semestro 2010/11 en la universitato studis pli ol 46 000 gestudentoj - laŭ tiu nombro temas pri la dua plej granda universitato de Germanio. Proksimume 700 profesoroj prelegas en 18 universitataj fakultatoj. La universitato ofertas 150 studfakojn - aparte vasta gamo de fakoj, inter alie iuj ne ofertataj en iu ajn alia germanlingva universitato.


Pri la natursciencaj fakoj la universitato rekte konkurencas kun la samurba Teknologia Universitato Munkeno. Laŭ rangolisto de la londona publikaĵo Times Higher Education, flanka eldonaĵo de la gazeta eldonejo The Times, pri la jaro 2010 la Munkena Universitato estas inter la 200 plej bonaj de la mondo, kaj juĝiĝas la dua plej bona germania universitato (post la universitato de Göttingen).[2]
Interalie rektoro de tiu universitato estis Nobelpremiito pri fiziko (1911) Wilhelm Wien kaj fakultatestro de la universitato estis Wilhelm Conrad Röntgen laŭreato de Nobel-premio pri fiziko (1901).




Enhavo






  • 1 Famuloj, ligitaj kun la universitato (profesoroj aŭ diplomitoj de la universitato)


  • 2 Aliaj profesoroj


  • 3 Notoj


  • 4 Eksteraj ligiloj





Famuloj, ligitaj kun la universitato (profesoroj aŭ diplomitoj de la universitato) |




Aliaj profesoroj |


  • Otto Kandler


Notoj |




  1. studantoj en la Munkena Universitato vintra semestro 2010/11 (germanlingve)


  2. http://www.topuniversities.com/university-rankings/world-university-rankings/2010/results



Eksteraj ligiloj |




  • Kategorio Munkena universitato en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • oficiala universitata retejo germane


  • universitata portreto germane




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo