Ginsengo




Ginsengo (genro Panax) estas plurjara herbo kun tuberforma rizomo, nebranĉiĝanta tigo, 5-fingraj folioj kaj ruĝaj fruktoj. Ĝi estas kultivata en Ĉinio, Japanio kaj Nord-Ameriko. La ginseng-rizomo enhavas valorajn saponinojn. Ĝi estas ŝatata ornamplanto kaj kuracplanto.


plej konata speco:


Panax ginseng





Ginsengo - la mirakla kuracplanto

Ekzistas diversaj ginsengoj. Vi nun legas pri la "vera", la korea ginsengo, kies scienca nomo estas Panax ginseng C. A. Meyer. La vorto "Panax" devenas el la greka lingvo kaj signifas ĉionkuracilo. En Koreio la ginsengo nomiĝas "insam".


Kiam oni vidas la planton oni ne imagas ĝian kuracpovon. Ĝia aspekto estas tre modesta
kaj estas facile pretervidi ĝin. Ĝi kreskas ĝis 50 cm. Nature ĝi kreskas en la montara arbaro en diversaj partoj de Siberio, Ĉinio kaj Koreio. Ĉar oni pensis de jarmiloj, ke ginsengo
plilongigas la vivon aŭ eĉ povus donaci eternan vivon, ĝi estis ĉiam valora kiel oro. Nature
kreskanta ginsengo pro tio estas malofta kaj oni jam antaŭ pli ol 1000 jaroj komencis en
Koreio kultivi ĝin. La kultivado estas malfacila, ĉar la planto ne toleras venenon, baratan
pluvakvon kaj sunon. La plej bona kvalito necesas la altecon de la mezmontaro.


La plej potenca parto de la planto estas la nevidebla: la radiko. Kvankam oni diras, ke ĝi
povas fariĝi pli ol centjara, la kultivata ginsengo estas kutime maksimume sesjara. Sed tio
plene sufiĉas por ricevi bonegan kuracilon.


La mirakla forto de la ginsengo devenas precipe de ĝiaj unikaj substancoj: specialaj saponinoj, kiujn oni nomas ginsenosidoj. Oni jam trovis pli ol 30 da ginsenosidoj en la korea
ginsengo. Iliaj ofte kontraŭaj efikoj multe konfuzas sciencistojn. Sed ĝuste tiu ĝajna kontraŭago donas al ginsengo ĝian unikan efikon: ginsengo helpas al la korpo adaptiĝi al la
neceso kaj bezono pro internaj kaj eksteraj incitoj. Ginsengo sukcesas altigi sangopremon,
kiam ĝi estas tro malalta por la korpo, malaltigi ĝin, kiam ĝi estas tro alta. Simile estas pri
hormonoj, sukero ktp.


Ginsengo do ne estas planto por kuraci iun certan malsanon. Ĝi estas universale efika. To
estas gia unikeco. Tiel ĝi fariĝas la baza kuracilo por ĉiu homo.


Blanka kaj ruĝa ginsengoj

Ambaŭ devenas de la sama planto, sed oni diversmaniere traktas ilin post la rikolto. Antaŭ
mil jaroj ginsengo estis la plej valora eksportvaro de Koreio. Tiutempe la transportado estis
malfacila. Dum la longa transportado en diversaj klimatoj la sekigitaj ginsengaj radikoj ofte
difektigis pro humideco kaj ŝimfungoj. Tial koreoj inventis en la jaro 1080 la vaporumadon
de la ginsengo. Dum pli ol 2 horoj oni vaporumas la freŝajn radikojn je temperaturo tre alta.
Tiel ŝanĝiĝas multaj substancoj kaj la radiko ruĝiĝas. Tiel ĝi eltenis ankaŭ tre longan
transportadon en malfacilaj kondiĉoj. Tiun manieron monopoligis la korea ŝtato ĝis 1997.
Tiu monopolo kaŭzis altan prezon, sed ĝi garantiis ankaŭ bonan kvaliton.


Nuntempe tia konservado ne plu necesas. Ĝi detruas multajn valorajn ingrediencojn. Tial
la blanka ginsengo estas preferinda, se ĝi havas la saman aĝon. Krome ĝi kostas multe
malpli.


Aplikado de ginsengo

Post la rikolto en la frua aŭtuno oni ricevas en Koreio freŝan ginsengon en multaj formoj.
La pli simplajn (malpli aĝajn) oni manĝas aŭ trinkas. EI alia parto de la rikolto oni produktas la ruĝan ginsengon, el kiu ekzistas diversaj produktoj, ekzemple ekstrakto, pulvoro ktp.
Alia parto fariĝas blankginsenga ekstrakto aŭ estas sekigita kaj alvenas kiel pulvoro, kapsuloj ktp.


La ekstrakto el blanka ginsengo estas la plej valora, ĉar ĝi plej bone konservas ĉiujn natu-
rajn ingrediencojn de la ginsenga radiko.


Dozado de ginsengo

Pri tio estas grandaj diferencoj inter oriento kaj okcidento. En la germana medikamenta
libro (DAB) oni rekomendas 1-2 gramojn tage de la sekigita radiko. En Koreio oni uzas
multe pli kiel montras la oficiala ginseng-paĝo de Koreio (en diversaj
lingvoj). El vidpunkto de naturkuracisto la dozo dependas de la farto de la homo. Se oni
volas nur konservi sian sanon, sufiĉas la dozo de 1-2 gramoj da sekigita ginsengo. Se temas pri malsanulo, la dozo devas esti pli alta laŭ la grado de la malsano.


Tre multe profitas pacientoj, kiuj suferas je diabeto, menopaŭzo aŭ kancero. Kutime oni
diras, ke pli aĝaj homoj plej multe profitas de la efiko de ginsengo. Sed ankaŭ infanoj tre
aktivaj, kiujn oni nomas malsanaj pro manko de koncentriĝo, kiujn oni ofte traktas per kemiaj medikamentoj, multe profitas de ginsengo. Sed kiel supre skribite, ginsengo ne estas
planto nur por certa malsano, sed baza kuracilo.


Oni diras, ke ginsengo estas altkosta. To estas vera. Sed se oni komparas la prezon de
ginsengo kun tiu de kemia medikamento, oni rimarkas, ke la ginsengo estas pli malaltkosta kaj certe multe pli bona, precipe ĉar gi ne havas kromefikojn.


(Laŭ Harald Schicke, germana naturkuracisto, kun lia afabla konsento)



Eksteraj ligiloj |


  • Ĉi tiu artikolo legita ĉe traduki.de aŭ YouTube



  • Naturkuracado.info - retpaĝo farita de Harald Schicke esperante

  • Oficiala korea retejo pri ginsengo

  • Reta vendejo de ginsengo en Germanio

  • Internacia Festivalo, dum kiu oni vendas ginsengon


  • Artikolo pri la produktado de Ginsengo en Monato

  • http://www.ncbi.nlm.nih.gov:80/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=pubmed&dopt=Abstract&list_uids=14687309

  • http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=PubMed&list_uids=9034759&dopt=Abstract

  • http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=PubMed&list_uids=10880039&dopt=Abstract

  • http://www.ncbi.nlm.nih.gov/entrez/query.fcgi?cmd=Retrieve&db=PubMed&list_uids=12394711&dopt=Abstract



Vidu ankaŭ |



  • Herbokuracado

  • Nova Epoko




  • Ginsengo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Ginsengo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ginsengo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)





  • Ginsengo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)

  • Kategorio Ginsengo en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Ginsengo en Vikispecioj (Kolekto pri ĉiuj vivantaj estuloj)








Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo