Belartaj Konkursoj de UEA







Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.



La Belartaj Konkursoj de UEA havas la celon evoluigi la artojn en kaj pere de la internacia lingvo.


Ili okazas ekde 1950 sub aŭspicio de UEA, la rezultoj estas proklamataj en la Universalaj Kongresoj de Esperanto.


Inter la du mondmilitoj ekzistis simila konkurso nomata Internaciaj Floraj Ludoj.


La Belartaj Konkursoj enhavas la jenajn branĉojn[1]:



a) Poezio originala (maksimuma longo de poemo ne fiksita);

b) Prozo originala (maksimuma longo de verko 200 x 65 maŝinskribitaj spacoj);

c) Eseo originala pri temo lingva, literatura, historia au sociologia, prefere en ligo kun la internacia lingvo aŭ la Kongresa Temo (proksimuma longo 10 tajpitaj paĝoj; ĉirkaŭ 400 x 65 maŝinskribitaj spacoj);

ĉ) Teatraĵo originala;

d) Infanlibro de la Jaro




Enhavo






  • 1 Ĵurio


  • 2 Apartaj premioj


  • 3 Publikigaĵoj


  • 4 Eksteraj ligiloj


  • 5 Referencoj





Ĵurio |


Pri la verkoj de la unuopaj konkursaj branĉoj juĝas po tri ĵurianoj, kiuj ekde 2017 estas[2]:







































branĉo
unua ĵuriano
dua ĵuriano
tria ĵuriano
poezio István Ertl Krys Williams
Giulio Cappa
prozo Ĵak Lepŭil' Trevor Steele
Tim Westover
eseo Gotoo Hitosi Giridhar Rao
Antonio Valén
teatro Wera Blanke Giuliano Turone
Serĝo Sir'
infanlibro Edmund Grimley Evans Ricardo Felipe Albert Reyna
James Rezende Piton

Antaŭaj ĵurianoj estas



  • pri poezio: Anja Karkiainen (Finnlando), Carmel Mallia (Malto) kaj Mao Zifu (Ĉinio);

  • pri prozo: Gerrit Berveling (Nederlando), Donald Broadribb (Aŭstralio) kaj Konisi Gaku (Japanio)

  • pri eseo: Giridhar Rao (Barato), Antonio Valén (Hispanio) kaj Gotoo Hitosi (Japanio).

  • pri teatraĵoj: Wera Blanke (Germanio), Paul Gubbins (Britio) kaj Giuliano Turone (Italio).

  • pri la infanlibro de la jaro: Kitagawa Hisasi (Japanio), Jouko Lindstedt (Finnlando) kaj James Rezende Piton (Brazilo).



Apartaj premioj |


La premio "Nova Talento" ĉiujare estas aljuĝata al tiu konkursanto, kiu plej meritas kuraĝigon, sed neniam gajnis premion. La nomon de "Nova Talento" oni gravuras sur la pokalon "Henriko Harabaĝiu". La unua premio en la branĉo eseo originala havas la nomon "Premio Luigi Minnaja".



Publikigaĵoj |



  • Pri Homoj kaj Verkoj. Eseoj pri la Esperanto-kulturo

  • Interlingvo inter Lingvoj. Prilingvaj eseoj

  • Tamen ĝi moviĝas! Eseoj pri la Esperanto-movado



Eksteraj ligiloj |




  • Listo de gajnintoj en la retejo Originala Literaturo Esperanta de Sten Johansson


  • Regularo de la Belartaj Konkursoj en la retejo de UEA


  • Belartaj Konkursoj de UEA en 2019, artikolo aperinta en Revuo Esperanto en novembro 2018



Referencoj |




  1. el la regularo de la Belartaj Konkursoj de UEA, artikolo 1, stato de julio 2011 esperante


  2. Belartaj Konkursoj estu pordo por novuloj, artikolo el Libera Folio kiu aperis la 28-an de januaro 2017 esperante




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo