Terfiziko






Terfizikaj aparatoj


Terfiziko, aŭ geofiziko [1], estas la studado de Tero per kvantaj fizikaj metodoj, precipe per analizo de sismaj ondoj kaj metodoj magnetaj, elektraj, elektromagnetaj kaj radioaktivecaj. Temas pri grava parto de terscienco.


Ĝi forte baziĝas sur aliaj studadkampoj kiel matematiko aŭ informadiko. Terfizikaj teorioj ofte aplikatas, pli ĝenerale, en planeda scienco.




Enhavo






  • 1 Inkluzivataj fakoj


  • 2 Historio de terfiziko


  • 3 Famaj fakuloj


  • 4 Vidu ankaŭ


  • 5 Referencoj


  • 6 Eksteraj ligiloj





Inkluzivataj fakoj |


Terfizikon konsistigas, inter aliaj,




  1. Sismologio (studo de tertremoj kaj elastaj ondoj)


  2. Gravito kaj geodezio (analizo de la gravita kampo de Tero kaj de la grando kaj formo de Tero)


  3. Atmosfera elektro kaj tera magnetismo (inzluzive de la jonosfero, radiadozono Van Allen, teraj kurentoj, k.s.)

  4. Geotermiko (varmado de la tero, varmofluo, vulkanoj kaj varmaj akvofontoj)


  5. Hidrologio (subtera kaj surfaca akvo, kelkfoje inkluzive de glaciejoj)

  6. Fizika oceanografio

  7. Meteologio


  8. Tektona fiziko

  9. Esplorada kaj inĝenierarta geofiziko


Rilata fako estas geokemio.



Historio de terfiziko |


La nomo "terfiziko" verŝajne unue uzatis en Germanio, kie ĝi aperis en la scienca literaturo jam ekde la mezo de la 19a jarcento. La vorton unue uzis Fröbel[2][3], kiu parolis pri geophysik en 1834.



Famaj fakuloj |


  • Inge Lehmann


Vidu ankaŭ |



  • Fluidaĵ-Dinamiko

  • Astroscienco

  • Terscienco

  • Geologio

  • Kartografio



Referencoj |





  1. Plena Ilustrita Vortaro 2002 p. 390


  2. Buntebarth, G. (1981) "Zur Entwicklung des Begriffes Geophysik", Abhandlungen der Braunschwiegischen Wissenschaftlichen Gesellschaft 32, 95-109


  3. Beck, H. (1961) Alexander von Humboldt, 2 Vols (Wiesbaden: Steiner)




Eksteraj ligiloj |



  • Eŭropa Geofizika Societo

  • Internacia Unuiĝo pri Geodesio kaj Geofiziko

  • Terscienca Fakultato de Universitato de Utrecht

  • Fakultato pri Teknikaj Tersciencoj de Universitato de Delft




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo