Juraj Tóth


















































































Juraj TÓTH (naskiĝis en 1975) estas slovaka astronomo, profesoro pri astronomio ĉe la Universitato Komenio de Bratislavo kaj ano de la Internacia Astronomia Unio.[1]


Li observis la meteorfluon Leonidojn de 1998 elde la Observatorio de Modra, la rezulto de tiu laboro estis eldonita en la revuo Earth, Moon, and Planets.[2]


Li publikigis ankaŭ en multenombraj astronomiaj revuoj fakigitaj en meteoroidoj. Lia laboro Orbital Evolution of Příbram and Neuschwanstein estis montrita en la Smithsonian Astrophysical Observatory.[3] En 2010, dum ekspedicio, li trovis la unuan eron de la meteorŝtono "Košice", kiu estas la 14-a meteorŝtono en la mondo kun genealogio.[4]


Laŭ Minor Planet Center li kunmalkovris 16 asteroidojn[5] inter 1998 kaj 2001 en kunlaboro kun Adrián Galád, Dušan Kalmančok kaj Leonard Kornoš.


La asteroido 24976 Jurajtoth[6] estis nomita en lia honoro.



Notoj kaj referencoj |




  1. Juraj Tóth, slipo de IAU (angle)


  2. Fotoj de Leonidoj de 1998 observitaj elde Observatorio de Modra ; Juraj Tóth kaj Leonard Kornoš (angle)


  3. Orbital Evolution of Příbram and Neuschwanstein el Earth, Moon, and Planets, Volumo 102, n° 1-4, pp. 59-65 (angle)


  4. Pri la meteorŝtono "Košice" ; J. Tóth, L. Kornoš, P. Zigo kaj al. (angle)


  5. MPC listo de asteroidaj malkovrintoj(angle)


  6. La asteroido (24976) Jurajtoth, de IAU Minor Planet Center (angle)



Eksteraj ligiloj |



  • slovake - angle Juraj Tóth, el la paĝaro de la departemento pri Astronomio kaj Astrofiziko de la Universitato Komenio










Popular posts from this blog

Tivadar Csontváry Kosztka

How to combine similar characters in a list?

Metroo de Marsejlo