Suda Insulo (Nov-Zelando)


































Suda Insulo

Lake Tekapo
Lake Tekapo

Situo

Sudpacifiko

Geografia situo

43° 59′ S, 170° 27′ O-43.9825170.448888888893754Koordinatoj: 43° 59′ S, 170° 27′ O


Suda Insulo (Nov-Zelando) (Nov-Zelando)

DEC
Suda Insulo (Nov-Zelando)




Areo
150.437 km2[1]dep1 w3

Plej alta loko

Mount Cook
3 754 m

Loĝantaro
1 038 300

Ĉefa loko

Christchurch

Rigardo sur la Kaikora Ranges de plataĵo ĉe Kaikoura
Rigardo sur la Kaikora Ranges de plataĵo ĉe Kaikoura







v  d  r


Information icon.svg




La Suda Insulo


La Suda Insulo estas la pli granda el la du grandaj insuloj, kiuj konsistigas Nov-Zelandon (la alia estas la Norda Insulo). Ĝia nomo en la maoria lingvo estas Te Wai Pounamu; ĝi signifas "la akvo de la verda ŝtono", la verda ŝtono estas jado. Eble la nomo evoluis el Te Wāhi Pounamu (= la palaco el verda ŝtono).


En la 19-a jarcento iuj mapoj nomis la insulon angle Middle Island (meza insulo) aŭ New Ulster; la nomon "Suda Insulo" (aŭ New Leinster) portis la nuna Rakiura Insulo (angle Stewart Island).


La Suda Insulo havas areon de 151.215 (laŭ aliaj 151.757) km² kaj pro tio ĝi estas la 12a plej granda insulo en la mondo. Laŭ ĝia okcidenta bordo etendiĝas la montoĉeno de la Sudaj Alpoj, kie situas monto Cook, alta 3.754 metrojn super marnivelo. De la Norda Insulo disigas ĝis la Markolo de Cook, la plej mallonga distanco inter la insuloj estas 35 km.


Laŭ la mitologio de la maorioj la Suda Insulo ekzistis antaŭ kiam la Norda Insulo leviĝis el la ondoj de la maro. Vivas tie ĉirkaŭ kvarono de la nov-zelanda loĝantaro. Historie, sed ankaŭ aktuale aktivas movado por la sendependeco de la Suda Insulo, kiu postulas specon de financa kaj administra mem-regado de la insulo.


Geografie aparte elstara parto de la insulo estas la montaro Sudaj Alpoj, al kiuj inter alie apartenas la monto Aoraki, la plej alta punkto de Novzelando, kaj multaj lagoj kaj lagetoj, inter ili ekzemple la Abela Lago.




Enhavo






  • 1 Regionoj de la Suda Insulo


  • 2 Urboj de la Suda Insulo


  • 3 Notoj


  • 4 Vidu ankaŭ





Regionoj de la Suda Insulo |







  • Canterbury

  • Marlborough

  • Nelson

  • Otago




  • Southland

  • Tasman

  • West Coast




Urboj de la Suda Insulo |


La plej grandaj novzelandaj urboj sur la Suda Insulo estas:









  • Alexandra

  • Ashburton

  • Balclutha

  • Blenheim

  • Christchurch

  • Collingwood

  • Dunedin

  • Gore




  • Greymouth

  • Hokitika

  • Invercargill

  • Kaikoura

  • Methven

  • Mosgiel

  • Motueka

  • Murchison




  • Nelson

  • Oamaru

  • Omarama

  • Palmerston

  • Picton

  • Queenstown

  • Rangiora

  • Richmond




  • Takaka

  • Te Anau

  • Timaru

  • Waikouaiti

  • Waimate

  • Wanaka

  • Westport




Notoj |





  1. Geography - Physical Features (angle). Statistics New Zealand (2000).




Vidu ankaŭ |



  • Aoraki

  • Duoninsulo Banks

  • Insuloj Snares / Tini Heke

  • Alabastra Lago




Popular posts from this blog

Aikido

Tivadar Csontváry Kosztka

Metroo de Marsejlo