18-a de novembro









Kalendaro
Januaro | Februaro | Marto | Aprilo | Majo | Junio | Julio | Aŭgusto | Septembro | Oktobro | Novembro | Decembro

novembro 1 2 3 4 5 6 7 8 9 10 11 12 13 14 15 16 17 18 19 20 21 22 23 24 25 26 27 28 29 30





































































novembro

lu

ma

me

ĵa

ve

sa

di





1

2

3

4

5

6

7

8

9

10

11

12

13

14

15

16

17

18

19

20

21

22

23

24

25

26

27

28

29

30


aranĝo de 2019
tagoj

La 18-a de novembro estas la 322-a tago de la jaro (la 323-a en superjaroj) laŭ la Gregoria kalendaro. 43 tagoj restas.


Je la 18-a de novembro okazis, interalie:




Enhavo






  • 1 Eventoj


  • 2 Naskiĝoj


  • 3 Mortoj


  • 4 Specialaj tagoj kaj festoj


  • 5 Tagoj de semajno





Eventoj |




  • 326: Konsekro de la Baziliko de Sankta Petro de Romo fare de la papo Silvestro la 1-a


  • 763: Tibetanoj forpelis el Ĉangano imperiestron de la dinastio Tang


  • 1095: Koncilio de Clermont-Ferrand, kunvokita de la papo Urbano la 2-a, iĝis komenco de la unua krucmilito por kiu la papo alvokis al liberigo de la tombo de Kristo de la turka regopovo


  • 1210: Papo Inocento la 3-a ekskomunikis imperiestron de Sankta Romia Imperio Otton la 4-an, post kiam li ordonis al la papo nuligi konkordaton de Worms


  • 1247: Unua pola vojaĝisto kaj orientalisto Benedykt Polak revenis al Liono el la vojaĝo al Mongola Imperio post trapaso de 19 mil km sen iu ajn mapo - post la reveno rakontis por skribisto sian resumon pri la ekspedicio


  • 1307: Laŭ legendo Wilhelm Tell pafis per sago pomon sur la kapo de sia filo


  • 1421: Pro alta tajdo en Nederlando 72 vilaĝoj subakviĝis kaj pereis 10 mil personoj


  • 1495: Pollando: Bielsk Podlaski ricevis plilarĝigitan urborajton laŭ Magdeburga juro


  • 1621: Papo Gregorio la 15-a fondis ordenon de piaristoj, kiuj multe kontribuis al klerigo en Pollando


  • 1626: Papo Urbano la 8-a konsekris la novan Bazilikon al Sankta Petro en Vatikanurbo


  • 1632: Oni eldonis Biblion de Gdańsk, la kalvinan tradukon de la Biblio al la pola lingvo, kun helpo de la unueco de fratoj


  • 1655: "Sveda diluvo" kontraŭ Respubliko de Ambaŭ Nacioj: sieĝo de Jasna Góra komenciĝis


  • 1723: Uralo: Jekaterinburgo fondiĝis


  • 1803: Haitia revolucio: lasta venka batalo apud Vertières (norde de la insulo) komenciĝis, gvidata de Jean Jacques Dessalines


  • 1812: Franca invado al Rusio: rusa armeo frakasis ariergardon de la marŝalo Michel Ney


  • 1865: Laŭ permeso de caro fervoja stacidomo Łódź Fabryczna ekfunkciis en la rusa aneksaĵo de Pollando


  • 1875: Sokrates Starynkiewicz iĝis prezidanto de Varsovio


  • 1883: Rekonstruita post incendio Nacia teatro en Prago ekfunkciis


  • 1903: Subskribo de usona-panama interkonsento pri Zono de la Kanalo de Panamo


  • 1905: Haakon la 7-a iĝis reĝo de Norvegio


  • 1912: En Himara (apud Ionia Maro, nun en Albanio) lokaj grekoj komencis kontraŭturkan ribelon


  • Unua mondmilito:


    • 1914: Batalo de Krzywopłoty (distrikto Olkusz) inter Aŭstrio-Hungario kaj Rusio finiĝis (mortfalis bofrato de Ignacy Jan Paderewski kaj patro de Jan Bytnar grave vundiĝis)


    • 1916: Batalo ĉe la Somme finiĝis




  • 1918: Admiralo Aleksandr Kolĉak venis al potenco kaj estis proklamita supera reganto de Rusio


  • 1918: Latvia Popola Konsilio proklamis suverenecon (de Rusio)


  • 1926: George Bernard Shaw malakceptis mon-premion de sia Nobel-premio


  • 1928: Walt Disney montris la unuan filmon kun Mickey Mouse


  • 1929: Ruĝa Armeo invadis Manĉurion


  • 1930: Soka Gakkai, japana sekulara budhana organizaĵo, fondiĝis


  • 1935: Himalajo: la unua grimpo al Kabru


  • 1935: Malfermo de la Monumento de Libereco en Rigo


  • 1935: En Varsovio komenciĝis proceso kontraŭ 12 ukrainoj ligitaj kun mortigo de pola politikisto Bronisław Pieracki, kiun murdis membro de Organizaĵo de Ukrainaj Naciistoj


  • 1936: Germanio kaj Italio agnoskis hispanan registaron de Francisco Franco


  • Dua mondmilito en Pollando kaj la mondo:


    • 1939: Germana polico pafmortigis en Górna Grupa (proksime al Świecie) 15 polajn katolikajn pastrojn, en Dąbrówka Słupska apud Szubin 10 polojn kaj 11 judojn; germanaj regopovoj de Ĝenerala Gubernio anoncis deportadon kaj elproprigon de judaj kuracistoj; en Poznań aperis la unua konspira revuo "Polska Narodowa" (Nacia Pollando) kaj en Gdynia fondiĝis Sekreta Taĉmento de Skoltoj; al Varsovio alvenis Luciana Frassati-Gawrońska, la fratino de Pier Giorgio Frassati kaj edzino de pola delegito en Vieno, kiu multe servis kiel kurierino al la pola subtera movado; Halina Regulska rezignis pri verkado de taglibro pro ĉiam pli kaj pli oftaj revizioj en domoj kaj pro tio, ke "ĉiam pli ofte envolvas nin la nigra nokto de okupado"; Szczebrzeszyn: Zbigniew Klukowski en sia taglibro skribis: "Ni konstante aŭdas pri ĉiam novaj revizioj kaj arestoj. (...) Rakontis al mi judoj, ke ĉe ili neniu nokte senvestiĝas, eĉ infanoj dormas en vestoj, ĉiuj estas tre timigitaj pro la lasta incendio, raboj, revizioj ktp."


    • 1940: Gestapo arestis membrojn de konspira organizaĵo "Grunwald" en Bydgoszcz, Grudziądz, Kartuzy, Chojnice, Kościerzyna kaj Chełmno; sanoficejo en ĜG enkondukis devon lokigi sur ŝildoj de judaj kuracistoj la bluan ŝildon de Davido


    • Londono: Per radio alparolis al la pola nacio ministro pri eksteraj aferoj de Norvegio Halvdan Koht (alparolo legita en la pola lingvo) kun la plej koraj dankesprimoj al Pola Registaro pro sendo de pola legio al Norvegio, kie ĝi batalis kun eminenta braveco kaj gajnis universalan simpation; en Kairo reĝo de Egiptio Faruk akceptis dum aŭdienco komandanton de Memstara Brigado de Karpatoj-Pafistoj diplomitan kolonelon Stanisław Kopański; Sidi Bishr apud Aleksandrio: "Ku Wolnej Polsce" (Al Libera Pollando) mallongigis vastan artikolon Svislando admiras polajn soldatojn, prezentitan en la kaira "Egyptian Sunday Mail" kaj usona "Christian Science Monitor", dediĉitan al internigitaj en Svislando soldatoj; en koncentrejo Dachau pereis pastro Edward Kozłowski, arestita en Poznań kaj en Mauthausen estis pafmortigita literaturisto Tadeusz Szulc, arestita en Varsovio; subskribo de pola-brita interkonsento pri kreo de la Pola Mararmeo - la unua internacia dokumento subskribita de pola registaro en ekzilo (la 3-an de decembro estis subskribita sekreta aldona protololo, laŭ kiu pruntitaj militŝipoj "estos donitaj senpage")


    • 1941: En Poznań germanoj senkapigis 12 polojn; germana polico arestis en Brzozowice-Kamień (nun ene de Piekary Śląskie) ĉirkaŭ 100 polojn, el ili 3 pendumis kaj ceterajn sendis al koncentrejoj; en Lvovo loĝis 325 458 personoj, en tio 150 058 poloj, 104 126 judoj, 64 315 ukrainoj, 5923 germanoj kaj 1036 reprezentantoj de aliaj naciecoj


    • Nord-Afrika kampanjo: alianca armeo komencis rompi germanan-italan sieĝon de Tobruk; Pola diasporo en Urugvajo - trarigarda artikolo en "Dziennik Polski" (Londono) pri 3 mil poloj kaj ilia milita helpo


    • 1942: Holokaŭsto: taĉmentoj de germana polico pafmortigis en arbaro apud Miechów ĉirkaŭ 500 judojn, en Bochotnica 44 polojn kaj judon, apud Kazimierz Dolny ĉirkaŭ 40 polojn kaj judojn, en Wierciszewo 18 judojn, en Jóźwin 5 polojn pro helpo al sovetaj militkaptitoj fuĝintaj de internigejo; de Nowe Miasto foriris transporo kun judoj al koncentrejo en Aŭŝvico, al kiu germana polico alveturigis ankaŭ 63 virojn de Varsovio


    • 1943: Volinia masakro: Gestapo kaj ukraina polico murdis en Rivno 1864 personojn, en tio ĉirkaŭ 100 membrojn de la Pola Enlanda Armeo - la krimon antaŭis pluraj arestoj de poloj, ofte kaŭzitaj de denuncoj de ukrainoj kontraŭ aktivuloj de la pola konspiro; germana polico pafmortigis en Żyrardów 24 polojn kondamnitaj al mortpuno de provizora juĝejo de sekura polico, en Grodzisk Mazowiecki 20 virojn-ostaĝojn, en Żarnowiec 20 malliberulojn alveturigitaj de Krakovo, en Kielce 10 membrojn de rezista movado kaj en Nawarzyce 8 personojn; Hans Frank deklaris, ke en ĜG ĝis nun pereis ĉirkaŭ 1000 germanaj policanoj kaj preskaŭ 500 germanoj engaĝitaj en civila aministrado


    • Berlino estis bombita de 440 bombaviadiloj de Royal Air Force


    • 1944: Taĉmento de Pola Enlanda Armeo venkis en batalo de Chotów kun forte armita unuo de Wehrmacht; de internigejo en Łambinowice foriris transporto de 224 varsoviaj ribelintoj al internigejo en Mühlberg en Saksio




  • 1948: Antaŭ juĝejo en Varsovio ekstaris 4 polaj aktoroj, kiuj rolis en nazia-germana propaganda filmo Reveno al patrujo


  • 1949: Stalinismo: laboranto de Franca Instituto en Varsovio André Robineau estis arestita en aviadilejo sub riproĉo de spionado - post la montra komunisma proceso kontraŭ grupo de francoj kaj poloj unu personon oni kondamnis al mortpuno kaj la verdikton plenumis, kio kaŭzis malvarman militon inter ambaŭ ŝtatoj ĝis la morto de Stalin


  • 1952: Korea milito: super Japana Maro okazis senpera kunpuŝiĝo de 4 sovetaj ĉasaviadiloj MiG-15 kun 4 usonaj F-86 Sabre, kiuj sen propraj perdoj pafalterigis 2 aviadilojn kaj unun el la ceteraj difektis (piloto mortis en malsanulejo post la reveno)


  • 1956: En Bydgoszcz okazis kunbatalo de trimila homamaso kun milico kaj bruligo de ĵamstacio malhelpanta aŭdeblecon de disaŭdigoj de Radio Libera Eŭropo, Voĉo de Ameriko kaj aliaj - oni arestis 12 peronojn, sekvis komunistaj reprezalioj ankaŭ de iliaj familioj


  • 1956: Moskvo: en pola ambasadorejo sovetia gvidanto Nikita Ĥruŝĉov diris "Ni enterigos vin" dum alparolo al okcidentaj senditoj, instigante ilin forlasi la ĉambron


  • 1959: Premiero de la kostuma filmo Ben Hur kun Charlton Heston kiel ĉefrolulo - tio estis la unua filmo, kiu ricevis 11 Oskar-premiojn, kaj dum 100-a datreveno de kino-naskiĝo eniris Vatikanan liston de 45 filmoj pro promocio de religiaj valoroj


  • 1965: Dua Vatikana koncilio: mesaĝo de pola episkoparo al la germana pri reciproka pardono de maljustaĵoj - la letero elvokis akran kritikon de la regopovoj de Pola Popola Respubliko, sed estis grava etapo en la pola-germana repaciĝo post la dua mondmilito


  • 1983: Dum centa datreveno de la fondiĝo oni reinaŭguris Nacian Teatron en Prago


  • 1986: Aganta subtere en Pollando Sendependa Aŭtonomeca Sindikato Solidareco estis akceptita kiel unusola en la mondo sindikato al du internaciaj centroj de la movado: Monda Konfederacio de Laboro kaj Internacia Konfederacio de Liberaj Sindikatoj


  • 1991: Flago de Uzbekio oficialiĝis - Uzbekio iĝis unua el la post-sovetaj ŝtatoj de Centra Azio


  • 1991: Serboj konkeris Vukovar


  • 1993: 21 politikaj partioj en Sudafriko aprobis novan konstitucion


  • 1994: Verĥovna Rada de Ukrainio nuligis deklaron pri suvereneco de Aŭtonoma Respubliko Krimeo


  • 2000: En Novjorko Michael Douglas edziĝis al Catherine Zeta-Jones


  • 2001: Bulgario: Georgi Parvanov gajnis prezidentan balotadon


  • 2002: Abdullah Gül iĝis ĉefministro de Turkio


  • 2002: Lech Kaczyński ĵuris kiel prezidanto de Varsovio


  • 2004: Viktor Juŝĉenko apelaciis al ukrainoj protekti siajn elektojn kaj iri al Eŭromajdano


  • 2004: Eŭropa Parlamento akceptis novan Eŭropan Komisionon kun prezidanteco de José Manuel Durão Barroso


  • 2006: En Italio Katie Holmes edziniĝis al Tom Cruise


  • 2007: Ukrainio: en minejo de Donecko eksplodis metano, kio kaŭzis morton de 101 ministoj, 37 vundiĝis


  • 2007: Itala filozofo Antonio Rosmini estis beatigita en Novaro


  • 2011: En Pollando ekfunkciis la dua registaro de Donald Tusk


  • 2011: Oficiala eldono de komputila ludo Minecraft - tradukita en plurajn lingvojn kune kun esperanto


  • 2015: Pola ĉefministrino Beata Szydło en Sejmo diris exposé pri "bona ŝanĝo" - ŝia registaro akiris konfiddemandon



Naskiĝoj |




  • 1647: Pierre Bayle, franca filozofo kaj verkisto, pioniro de klerismo (m. 1706)


  • 1736: Anton Graff, svisa pentristo de portretoj (m. 1813)


  • 1768: Zacharias Werner, germana poeto, teologo, framasono kaj predikisto (m. 1823)


  • 1786: Carl Maria von Weber, germana komponisto de romantikismo, pianisto, dirigento, gitaristo kaj muzikkritikisto, aŭtoro de la opero Libera pafisto (m. 1826)


  • 1806: Karol Kuzmány, slovaka verkisto, publicisto, kleriko, nacia aganto, kunfondinto de Matica slovenská (m. 1866)


  • 1824: Jenő Jendrassik, hungara profesoro pri fiziologio, kuracisto kaj filozofo (m. 1991)


  • 1847: Joseph Buatier de Kolta, franca iluziisto konata en Eŭropo kaj Ameriko (m. 1903)


  • 1852: Mikoláš Aleš, ĉeĥa pentristo kaj desegnisto (m. 1913)


  • 1854: Ödön Iványi, hungara verkisto, ĵurnalisto, gvdanto de soci-ekonomia ĵurnalo "Nagyvárad", eldonata en Oradea (m. 1893)


  • 1860: Ignacy Jan Paderewski, pola mondfama pianisto kaj komponisto, fondinto de Grunwalda Monumento, kiel aktivulo por sendependeco estante ĉefministro de Pollando subskribis Versajlan traktaton (m. 1941)


  • 1869: András Balázs, rumania hungara kanoniko, papa prelato (m. 1956)


  • 1866: Ágoston Bartalis, hungara juristo, publicisto, lokhistoriisto (m. 1935


  • 1871: Adolf Bischitzky, ĉeĥoslovaka-germana kuracisto kaj esperantisto (m. 1934)


  • 1880: István Haller, hungara kristansocialista politikisto, ministro (m. 1964)


  • 1880: Árpád Schilling, hungara, rumania hungara kuracisto, vicprezidanto de la Ligo de Internacia Homeopatio en Parizo (m. 1955)


  • 1881: János Gruzda, hungara pentristo, disĉiplo de Pál Szinyei Merse (m. 1953)


  • 1886: Ferenc Münnich, hungara komunista politikisto, ĉefministro, dufoja laŭreato de Lenin-premio (m. 1967)


  • 1890: Ottó Indig, hungara verkisto, kunlaboranto de la Radio Libera Eŭropo (m. 1969)


  • 1897: Patrick Maynard Stuart Blackett, angla Nobelpremiita fizikisto pro pluevoluigo de nebulkamero kaj sekvaj malkovroj pri nuklea fiziko kaj kosma radiado (m. 1974)


  • 1899: Jenő Ormándy, hungara-usona violonisto, muzikisto kaj dirigento (m. 1985)


  • 1906: Klaus Mann, germana verkisto, usona civitano, filo de Thomas Mann (m. 1949)


  • 1907: Compay Segundo, kuba muzikisto kaj kantisto, fondinto de la muzika duopo Dúo Los Compadres (m. 2003)


  • 1912: Zoltán Székely, rumania hungara muzeologo, arkeologo (m. 2000)


  • 1913: Endre Rozsda, hungara-franca superrealisma pentristo, fotisto, framasono (m. 1999)


  • 1915: Elemér Bakó, hungara lingvisto, bibliotekisto, redaktoro (m. 2000)


  • 1923: Alan B. Shepard Jr., usona kosmonaŭto, oficiro de mararmeo (m. 1998)


  • 1928: Ádám Jeney, rumania hungara kameraisto (m. 1957)


  • 1931: Anatol Vjarcinski, belorusa poeto kaj dramisto, tradukisto el rusa, ukraina, litova, latva kaj hispana lingvoj


  • 1933: Gábor Máté, rumania hungara estetikisto, tradukisto, prizorganta elsendojn en la rumana lingvo en Segedo (m. 2002)


  • 1935: Ibolya Györfi, rumania hungara scienca esploristino, redaktorino, pedagogino


  • 1939: Margaret Atwood, kanada verkistino, laŭreantino de Premio Booker


  • 1939: Amanda Lear, franca kantistino, aktorino, pentristino, manekeno, poliglotino, rolinta en la filmo Bimbolando, amikino de Salvador Dali


  • 1942: Andrzej Grzębowski, pola esperantisto, aktivulo de Pola Esperanto-Junularo, direktoro de Monda Turismo, posedanto de turisma agentejo Esperantotur kaj ties Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz, 12-foje ĉirkaŭnavigis la mondon kun E-ekskursoj, honora membro de Pola Esperanto-Asocio (m. 2014)


  • 1945: Mahinda Rajapaksa, prezidento de Srilanko


  • 1946: Amanda Lear, franca-ĉina kantistino rolinta en la filmo Bimbolando


  • 1947: Márton Zsigmond, rumania hungara instruisto, pentristo, mozaikisto, patro de Adél Zsigmond


  • 1954: Jerzy Strzelecki, pola sociologo, tradukisto kaj politikisto, filo de Jan Strzelecki (m. 2016)


  • 1959: Andrzej Kołodziej, pola kontraŭkomunista aktivulo, aganto de Solidareco kaj Solidareco Batalanta


  • 1960: Kim Wilde, angla kantistino, diskĵokeo kaj televida prezentistino


  • 1966: Jorge Camacho, hispana poeto, poligloto kaj interpretisto, Esperanto-verkisto, membro de Akademio de Esperanto, gajninto de la Belartaj Konkursoj de UEA kaj de la premio Grabowski, kunfondinto de parodia Esperanta Respubliko


  • 1968: Owen Wilson, usona aktoro kaj scenaristo irlanddevena


  • 1972: László Fosztó, rumania hungara sociologo, universitata instruisto


  • 1987: Norbert-László Moşu, rumania hungara aktoro de la Teatro Figura Stúdió


  • 1980: Olga Urashova, rusia fotomodelino studinta en universitato de Minsko, loĝanta en Nederlando



Mortoj |




  • 942: Odo de Cluny, abato kaj kristana sanktulo (proksima dato) (naskiĝis ĉirkaŭ 878)


  • 1170: Adalberto la Urso, brandenburgia margrafo


  • 1259: Adamo de Marisko, angla franciskana teologo (naskiĝis ĉirkaŭ 1200)


  • 1305: Johano la 2-a, duko de Bretonio (n. 1239)


  • 1472: Bazilo Besariono, greka kleriko, kardinalo, filozofo de Bizanca imperio (n. 1408)


  • 1559: Cuthbert Tunstall, angla episkopo kaj humanisto, helenisto, hebreisto, prelato, skolastikisto, ekleziestro, diplomato, administranto kaj reĝa konsilisto (n. 1474)


  • 1664: Miklós Zrínyi, kroata kaj hungara militisto (n. 1620)


  • 1724: Bartolomeu de Gusmão, brazila pastro kaj pioniro de aeronaŭtiko (n. 1685)


  • 1794: Jacques François Dugommier, franca generalo (n. 1738)


  • 1806: Claude Nicolas Ledoux, itala arkitekto kaj urboplanisto, kunfondinto de novklasika arkitekturo (n. 1736)


  • 1814: Aleijadinho, brazila arkitekto kaj skulptisto de rokoko (n. 1730)


  • 1827: Wilhelm Hauff, germana verkisto, esperantigata de pluraj tradukistoj (n. 1802)


  • 1830: Adam Weishaupt, germana filozofo, fondinto de la Ordeno de Iluminatoj (n. 1748)


  • 1864: Joseph Déjacque, franca anarki-komunista poeto kaj verkisto (n. 1821)


  • 1886: Chester A. Arthur, 21-a prezidento de Usono, juristo, plifortiginta usonan mararmeon (n. 1830)


  • 1909: Renée Vivien, brita poetino de la Parnasa skolo, verkanta en la franca lingvo (n. 1887)


  • 1917: Auguste Rodin, franca skulptisto, aŭtoro de la bronza skulptaĵo La Pensanto (n. 1840)


  • 1922: Marcel Proust, franca verkisto, aŭtoro de la ĉefverko Reserĉe al la perdita tempo (n. 1871)


  • 1934: Jenő Szabó, hungara reformita pastro, poeto, frato de Dezső Szabó (n. 1967)


  • 1940: Samu Barabás, hungara historiisto, bibliotekisto, arkivisto, membro de Hungara Scienca Akademio (n. 1855)


  • 1941: Walther Nernst, germana Nobelpremiita kemiisto formulinta la trian leĝon de termodinamiko (n. 1864)


  • 1941: Chris Watson, ĉefministro de Aŭstralio, membro de Aŭstralia Laborista Partio (n. 1867)


  • 1952: Paul Éluard, franca poeto, reprezentanto de dadaismo kaj superrealismo (n. 1895)


  • 1961: Haĝi Seraja Ŝapŝal, karaima kleriko kaj turkologo, orientalisto, iniciatinto de karaima muzeo en Trakai, aŭtoro de monumenta "Słownik karaimsko-rosyjsko-polski" (Vortaro karaima-pola-rusa) (n. 1873)


  • 1962: Niels Bohr, dana Nobelpremiita fizikisto kontribuinta al kompreno de la strukturo de atomo kaj evoluo de kvantuma mekaniko (n. 1885)


  • 1967: Andor Tittel, rumania hungara fakverkisto pri pedagogio (n. 1911)


  • 1969: Ted Heath, brita trombonisto (n. 1902)


  • 1976: Man Ray, usona artisto vivanta en Francio, reprezentanto de dadaismo kaj superrealismo (n. 1890)


  • 1977: Kurt Schuschnigg, aŭstra politikisto, konata de sia aŭstrofaŝismo (n. 1897)


  • 1982: Balázs Bugyi, hungara kuracisto, radiologia fakulo, medicinhistoriisto (n. 1911)


  • 1984: Alexander Schläffer, aŭstra lignoskulptisto (n. 1899)


  • 1986: Lajos Bárdos, hungara komponisto, muziksciencisto (n. 1899)


  • 1991: Gustáv Husák, slovaka politikisto, komunista prezidento de Ĉeĥoslovakio, respondeca pri reprezalioj de intelektuloj (n. 1913)


  • 1994: Cab Calloway, usona ĵaz-kantisto kaj saksofonisto (n. 1907)


  • 1999: Albin Schaedel, germana vitroartisto (n. 1905)


  • 2002: Anna Halász, hungara ĵurnalistino, filmkritikistino (n. 1928)


  • 2005: Cornelia Wilhelmina Maria Baltussen, nederlanda flegistino de Ruĝa Kruco, prizorginta la polan Unuan Aŭtonomecan Paraŝutistan Brigadon kaj kontribuinta al memorigo kaj rehonorigo de ties generalo Stanisław Sosabowski (n. 1912)


  • 2010: Brian G. Marsden, brita astronomo, spertulo pri ĉiela mekaniko kaj astrometrio (n. 1937)


  • 2012: Remigiusz Mielcarek, pola biologo kaj botanikisto, poligloto, vojaĝisto kaj Esperanto-ĉiĉerono, profesoro de AIS, lekciisto de Internacia Studumo pri Turismo kaj Kulturo en Bydgoszcz (n. 1957)



Specialaj tagoj kaj festoj |




  • Nacia tago en Latvio: proklamo de la respubliko 1918)


  • Nacia tago en Omano, naskiĝjubileo de sultano Qabus bin Said bin Taimur Al Said


  • Romkatolika Kalendaro:

    • Dediĉo de bazilikoj al la sanktaj apostoloj Petro kaj Paŭlo (S. Pietro in Vaticano kaj S. Paolo fuori le mura)


    • Odo de Cluny, benediktana abato kaj martiro





Tagoj de semajno |


La 18-a de novembro estas (laŭ gregoria kalendaro):




  • Dimanĉo en jaroj: 1584 1590 1601 1607 1612 1618 1629 1635 1640 1646 1657 1663 1668 1674 1685 1691 1696 1703 1708 1714 1725 1731 1736 1742 1753 1759 1764 1770 1781 1787 1792 1798 1804 1810 1821 1827 1832 1838 1849 1855 1860 1866 1877 1883 1888 1894 1900 1906 1917 1923 1928 1934 1945 1951 1956 1962 1973 1979 1984 1990 2001 2007 2012 2018 2029 2035 2040 2046 2057 2063 2068 2074 2085 2091 2096;


  • Lundo en jaroj: 1585 1591 1596 1602 1613 1619 1624 1630 1641 1647 1652 1658 1669 1675 1680 1686 1697 1709 1715 1720 1726 1737 1743 1748 1754 1765 1771 1776 1782 1793 1799 1805 1811 1816 1822 1833 1839 1844 1850 1861 1867 1872 1878 1889 1895 1901 1907 1912 1918 1929 1935 1940 1946 1957 1963 1968 1974 1985 1991 1996 2002 2013 2019 2024 2030 2041 2047 2052 2058 2069 2075 2080 2086 2097;


  • Mardo en jaroj: 1586 1597 1603 1608 1614 1625 1631 1636 1642 1653 1659 1664 1670 1681 1687 1692 1698 1704 1710 1721 1727 1732 1738 1749 1755 1760 1766 1777 1783 1788 1794 1800 1806 1817 1823 1828 1834 1845 1851 1856 1862 1873 1879 1884 1890 1902 1913 1919 1924 1930 1941 1947 1952 1958 1969 1975 1980 1986 1997 2003 2008 2014 2025 2031 2036 2042 2053 2059 2064 2070 2081 2087 2092 2098;


  • Merkredo en jaroj: 1587 1592 1598 1609 1615 1620 1626 1637 1643 1648 1654 1665 1671 1676 1682 1693 1699 1705 1711 1716 1722 1733 1739 1744 1750 1761 1767 1772 1778 1789 1795 1801 1807 1812 1818 1829 1835 1840 1846 1857 1863 1868 1874 1885 1891 1896 1903 1908 1914 1925 1931 1936 1942 1953 1959 1964 1970 1981 1987 1992 1998 2009 2015 2020 2026 2037 2043 2048 2054 2065 2071 2076 2082 2093 2099;


  • Ĵaŭdo en jaroj: 1582 1593 1599 1604 1610 1621 1627 1632 1638 1649 1655 1660 1666 1677 1683 1688 1694 1700 1706 1717 1723 1728 1734 1745 1751 1756 1762 1773 1779 1784 1790 1802 1813 1819 1824 1830 1841 1847 1852 1858 1869 1875 1880 1886 1897 1909 1915 1920 1926 1937 1943 1948 1954 1965 1971 1976 1982 1993 1999 2004 2010 2021 2027 2032 2038 2049 2055 2060 2066 2077 2083 2088 2094;


  • Vendredo en jaroj: 1583 1588 1594 1605 1611 1616 1622 1633 1639 1644 1650 1661 1667 1672 1678 1689 1695 1701 1707 1712 1718 1729 1735 1740 1746 1757 1763 1768 1774 1785 1791 1796 1803 1808 1814 1825 1831 1836 1842 1853 1859 1864 1870 1881 1887 1892 1898 1904 1910 1921 1927 1932 1938 1949 1955 1960 1966 1977 1983 1988 1994 2005 2011 2016 2022 2033 2039 2044 2050 2061 2067 2072 2078 2089 2095;


  • Sabato en jaroj: 1589 1595 1600 1606 1617 1623 1628 1634 1645 1651 1656 1662 1673 1679 1684 1690 1702 1713 1719 1724 1730 1741 1747 1752 1758 1769 1775 1780 1786 1797 1809 1815 1820 1826 1837 1843 1848 1854 1865 1871 1876 1882 1893 1899 1905 1911 1916 1922 1933 1939 1944 1950 1961 1967 1972 1978 1989 1995 2000 2006 2017 2023 2028 2034 2045 2051 2056 2062 2073 2079 2084 2090.




  • 18-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)


  • Kategorio 18-a de novembro en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)









Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár