Simferopola distrikto
Simferopola distrikto | |
---|---|
ruse Симферопольский район ukraine Сімферопольський район krime-tatare Aqmescit rayonı | |
La centro: | Simferopolo |
Areo: | 1 753 km2 |
Loĝantaro: | 149 253 homoj (laŭ la jaro 2001) |
Loĝ-denso: | 85,14 hom/km2 |
Telefon-kodo: | +380-652 |
En la regiono estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj | 0 3 92 12 |
Oficiala paĝaro nekonata | |
| |
Simferopola distrikto (ruse Симферопольский район, ukraine Сiмферопольський район, krime-tatare Aqmescit rayonı) estas unu el la administraj subdividoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo (Ukrainio). La distrikto situas en la centra parto de la Krimea duoninsulo, okcidente havas mallongan maran bordon ĉe la loĝloko Nikolajevko. La ĉefurbo de la distrikto estas Simferopolo, tamen la urbo mem ne estas parto de la regiono (ĝi formas propran urban municipon).
Geografie la nordan parton de la regiono okupas la stepoj, dum la sud-orienta
parto estas okupita de la norda montoĉeno de la Krimea montaro. Kompare
al la aliaj kamparaj regionoj de Krimeo la Simferopola regiono havas tre grandan
loĝantar-denson. Ekonomie la regiono estas plejparte agrikultura (agrokultivado,
besto-bredado, vinber-kultivado ktp); nur Simferopolo mem estas signifa
industria loko.
Tra la regiono pasas la fervoja linio Sebastopolo-Simferopolo-Ĝankojo
kaj kelkaj gravaj aŭtovojoj (Jalto-Simferopolo, Sebastopolo-Ĥarkovo,
Simferopolo-Eŭpatorio kaj Simferopolo-Teodozio). Apud
Simferopolo troviĝas Internacia flughaveno Simferopol, la sola civila flughaveno en Krimeo.
Konsisto de la regiono |
La Simferopola regiono konsistas el 22 komunumoj, kiuj unuigas 3 urbotipajn loĝlokojn (Gvardejsko, Molodeĵno kaj Nikolajevko) kaj 104 vilaĝ(et)ojn. La urbo Simferopolo, kiu estas centro de la regiono, mem ne apartenas al ĝi.
Sube estas prezentita la listo de la komunumoj kun ties loĝlokoj. La nomoj de la vilaĝ(et)oj, kiuj ne estas plene esperantigitaj, aperas kursive. Parenteze aperas la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-1948.
Ĉistenka komunumo:
Ĉistenko (Acı Qal)
Fontano (Yağmurça)
Kamiŝinko (Molla Eli)- Levadko
Novozburjevko (Seymanlarköy)
Triprudno (Terek Eli)
Trudolubovo (Qaraç)
Dobra komunumo:
Dobro (Mamut Sultan)
Andrusovo (Tahta Cami)
Ĉajkovsko (Yañı Sala)
Fersmanovo (Totayköy)
Krasnoleso (Tavel)
Lozovo (Eski Orda)
Mramorno (Büyük Yanköy)
Perevalno (Anğara)- Petropavlovko
Pionersko (Colman)
Privolno (Tavşan Bazar)
Zareĉno (Şumhay)
Donska komunumo:
Donskoje (Kerneüç)
Davidovo (Şeyhköy)
Dmitrovo (Qalmuq Qara)
Kljonovka (Tuvataj)
Niĵnekurgannoje (Aşağı Asma)
Spokojnoje (Dermenci)
Verĥnekurgannoje (Yuqarı Asma)
Gvardejska komunumo:
Gvardejsko (Sarabuz)
Krasnaja Zorjka (Qaraç Qañğıl)
Malenkoje (Kiçkine)- Sofijevka
Ĵuravlevka komunumo:
Ĵuravljovka (Miñlerçik)
Storoĵevoje (Azat)
Sumskoje (Kelembet)
Kolĉugina komunumo:
Kolĉugino (Bulğanaq)- Prudovoje
Ravnopolje (Cav Cürek)
Mazanka komunumo:
- Mazanko
- Krasnovko
Lesnoselo (Tav Dayır)
Opuŝko (Tolban)
Solovjovko (Atalıq Eli)
Mirna komunumo:
- Mirnoje
Beloglinka (Aqtaçı Qıyat)- Gruŝevoje
Molodeĵna komunumo:
- Molodeĵno
Solneĉnoje (Qulumbet Eli)
Nikolajevka komunumo:
- Nikolajevko
- Aleksandrovka
Kluĉevoje (Qaraçora)
Petrovka (Cabaş)
Razdolje (Dört Kül)
Teplovka (Kün Tuvğan)- Vinnicköye
Novoandrejevka komunumo:
Novoandrejevka (Çelle)
Ĥaritonovka (Acı Keç)
Suĥoreĉje (Cağa Mamış)
Novoselovka komunumo:
Novosjolovka.
Pervomajska komunumo:
Pervomajskoje (Bey Tanış)
Ĉajkino (Çüyke)
Krasnoje (Çolğarı)
Perova komunumo:
Perovo (Badana)
Dubko (Bödke)- Kaŝtanovo
Kizilovo (Qaragaç)
Klinovko (Kesek Aratuq)
Kluĉo (Acı İbram)- Konstantinovko
- Moloĉno
- Novonikolajevko
Obrivo (Çumaq Qarı)
Partizansko (Sabla)
Teplo (Çeşmeci)- Topolno
Ukrainko (Kurci, Qurçı)
Veselo (Atman)- Zaleso
Poĵarska komunumo:
Poĵarskoje (Bulğanaq Badraq)- Demjanovka
Lekarstvennoje (Ağaç Eli)
Vodnoje (Qoyaş)
Rodnikova komunumo:
Rodnikovo (Qulçuq)
Arkadjevka (Taqıl)
Kubanskoje (Taqıl Cabanaq)
Kurgannoje (Ulu Çoqraq)- Novij Mir
Ŝafrannoje (Qart Mışıq)
Skvorcova komunumo:
Skvorcovo (Eski Lez)
Kolodeznoje (Üç Quyu Tarhan)
Meĵgornoje (Yañı Lez)
Peredovoje.
Ŝiroka komunumo:
Ŝirokoje (Qıyat)
Divnoje (Qazançı)
Kuprino (Uzqastı)- Proljotnoje
Ŝkolna komunumo:
- Ŝkolnoje
Trudova komunumo:
- Trudovo
- Ajkavano
- Akropolo
- Anajurto
Denisovko (Suin-Acı)
Druĵno (Cafer Berdi)
Ivanovko (Cañatay)
Lazarevko (Bura)
Strogonovko (Mamaq)
Ukromna komunumo:
Ukromnoje (Yañı Sarabuz)
Sovĥoznoje (Temir Ağa)
Uroĵajna komunumo:
Uroĵajnoje (Çoyunçı)
Ĵivopisnoje (Beke Eli)
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | Gvardejsko • | ||
Vilaĝoj: | Akropolo • | ||
Loĝloketoj | Ajkavano • |
|