Anajurto (Simferopola distrikto)
Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo | ||||
Anajurto ruse Ана-Юрт ukraine Ана-Юрт krime-tatare Ana Yurt | ||||
Apartenas al: | Simferopola distrikto, Trudova komunumo | |||
Koordinatoj: | 45° 0′ N, 34° 9′ O44.99583333333334.141944444444Koordinatoj: 45° 0′ N, 34° 9′ O | |||
Averaĝa alto super la marnivelo: | ~310 m | |||
Loĝantaro: | 112 (laŭ 2008) | |||
Poŝtkodoj: | 95049 | |||
Telefonkodo: | +380-652 | |||
Hor-zono: | UTC+3 | |||
Oficiala paĝaro nekonata | ||||
| ||||
| ||||
Anajurto (ruse Ана-Юрт, ukraine Ана-Юрт, krime-tatare Ana Yurt) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Anajurto aperis en la 1990aj jaroj kiel la loko de amasa loĝado de krime-tataroj, revenintaj en Krimeon post la deporto de la jaro 1944, kaj ricevis la statuson de vilaĝo la 29an de septembro 2008[1]. En la jaro 2008 en la vilaĝo loĝis 112 homoj.
La loĝloketo situas tre proksime al Simferopolo (fakte ĝi estas ĝia nord-orienta antaŭurbo) ĉirkaŭ kilometron for de la aŭtoŝoseo Simferopolo-Teodozio. Forme kaj aspekte ĝi tre similas ordinaran somerdoman terenon. Oriente ĝi najbaras alian novan «nacian» vilaĝeton Ajkavano.
La nomo de la loĝloketo havas krime-tataran devenon kaj signifas laŭvorte patrujo.
Referencoj |
↑ Oficialaj informoj pri Anajurto en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-08.
Ligiloj |
Oficialaj informoj pri Anajurto en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-08.
La loĝlokoj de la Simferopola distrikto | |||
---|---|---|---|
Urbotipaj loĝlokoj | Gvardejsko • | ||
Vilaĝoj: | Akropolo • | ||
Loĝloketoj | Ajkavano • |