Dubko (Simferopola distrikto)



















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Dubko
ruse Дубки
ukraine Дубки
krime-tatare Bötke

Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo


Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Perova komunumo

Koordinatoj:

44° 56′ N, 34° 2′ O44.93722222222234.026388888889Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 2′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~280 m

Areo:
1,03 km²

Loĝantaro:
1799 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97561

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Nova Butke

Oficiala paĝaro nekonata






Dubko (Krimeo)

DMS

Dubko

Dubko


Situo de Dubko sur la mapo de Krimeo




Dubko (Simferopola distrikto)

DMS

Dubko

Dubko


Situo de Dubko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Dubko en la Komunejo







v  d  r


Information icon.svg



Dubko (ruse Дубки, ukraine Дубки, krime-tatare Bötke) estas vilaĝo en la Perova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo), preskaŭ kunkreskinta kun la urbo Simferopolo ĉe ties okcidenta flanko. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1799 homoj[1].




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la centra parto de la Simferopola distrikto tre proksime al la okcidenta limo de Simferopolo, okupante nordan deklivon de unu el la kuestoj, kiuj formas la Eksteran montoĉenon de la Krimea montaro.


Tra la vilaĝo pasas la regiona aŭtovojo Simferopolo—Nikolajevko. Krom Simferopolo la plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Perovo (situanta ĉirkaŭ kilometron sudoriente) kaj Moloĉno (situanta ĉirkaŭ 1,5 kilometron sude).



Historio |


La unuaj fidindaj historiaj informoj pri la vilaĝo (menciita kiel Botke) aperis en la jaro 1784. Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo havis 27 kortojn kaj estis loĝata de 106 homoj (dominis krime-tataroj). Meze de la 19a jarcento la vilaĝo estis forlasita pro la amasa elmigro de krime-tataroj en Turkion.


La vilaĝo renaskiĝis fine de la 19a jarcento per la fortoj de germandevenaj kolonianoj (samtempe estis ekuzita ankaŭ la nomo Novoje Budke). En la 1920aj jaroj la vilaĝo jam rimarkinde kreskis; laŭ la statistikaj dokumentoj tiam ĝi jam konsistis el du partoj (Supra Budki kaj Malsupra Budki).


Post la komenco de la Granda patriota milito, la 18an de aŭgusto 1941 la krimeaj germanoj estis deportitaj kaj la vilaĝo denove restis malplena. Baldaŭ post la liberigo de Krimeo, la 12an de aŭgusto 1944 oni akceptis la decidon transloĝigi en Krimeon kolĥozanojn el diversaj regionoj de RSFSR kaj UkrSSR[2][3]. La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la vilaĝo estis ŝanĝita al Dubki[4] (la rusa nomo Dubki signifas laŭvorte «kverketoj»).


Ekde la jaro 1965 la vilaĝo apartenas al la Simferopola distrikto. Fine de la 20a jarcento la vilaĝo rapide kreskis dank’ al la krime-tataroj, revenintaj post la deporto.



Nuntempo |


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 1799 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 1935 loĝantojn[5]). La areo de la vilaĝo estas 103,1 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 582[5].


La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri Dubko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-11.


  2. Teksto de la ordono de la Ŝtata Defend-komitato de USSR pri la trasloĝigo (ruse). teatrskazka.com (1944-08-12). Alirita 2013-12-11.


  3. Elvina Seitova (2013-03-01). Kiel oni loĝigis Krimeon (1944—1954) (ruse). goloskrima.com. Alirita 2013-12-11.


  4. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-12-11.

  5. 5,05,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-11.



Ligiloj |




  • Kategorio Dubko (Simferopola distrikto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficialaj informoj pri Dubko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-11.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-11.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár