Ivanovko (Simferopola distrikto)



















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Ivanovko
ruse Ивановка
ukraine Іванівка
krime-tatare Cañatay

Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo


Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Trudova komunumo

Koordinatoj:

44° 56′ N, 34° 15′ O44.93666666666734.248888888889Koordinatoj: 44° 56′ N, 34° 15′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~410 m

Areo:
1,35 km²

Loĝantaro:
975 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97581

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Ĝanataj (antaŭ 1948)

Oficiala paĝaro nekonata






Ivanovko (Krimeo)

DMS

Ivanovko

Ivanovko


Situo de Ivanovko sur la mapo de Krimeo




Ivanovko (Simferopola distrikto)

DMS

Ivanovko

Ivanovko


Situo de Ivanovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Trudova komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Ivanovko en la Komunejo







v  d  r


Information icon.svg



Ivanovko (ruse Ивановка, ukraine Іванівка, krime-tatare Cañatay) estas vilaĝo en la Trudova komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 975 homoj[1].




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas 7 kilometrojn sudoriente de Simferopolo, okupante la malgrandan valon, formitan de la rivereto Terenair (kiu estas dekstra alfluanto de Malgranda Salgiro). La pli supraj partoj de la vilaĝo situas sur la nordokcidentaj deklivoj de la Dolgorukova altebenaĵo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Lazarevko (situanta ĉ. 1 kilometron sudoriente), Denisovko (situanta 1 kilometron sudokcidente) kaj Opuŝko (situanta 2,5 kilometrojn nordoriente).



Historio |


La moderna Ivanovko aperis en la jaro 1948 per unuigo de la du apartaj vilaĝetoj: Ĝanataj (kies ekzisto estis unuafoje atestita en la fontoj de la jaro 1784) kaj Novoivanovka (kiu estis unuafoje menciita nur en la jaro 1887).


La vilaĝo Ĝanataj estis dekomence loĝata nur de krime-tataroj; laŭ la statistikaj informoj de la jaro 1805 la vilaĝo konsistis el 14 kortoj kaj estis loĝata de 77 homoj. Meze de la 19a jarcento la vilaĝo signife malgrandiĝis pro la amasa elmigro de la krime-tatara loĝantaro en Turkion. Laŭ la informoj de la jaro 1887 en Ĝanataj loĝis 16 homoj; samjare aperas la unua mencio pri Novoivanovka, en kiu dekomence dominis slava (aŭ kristana) loĝantaro.


La 18an de majo 1948 per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝoj Ĝanataj kaj Novoivanovka estis unuigitaj sub la nomo Ivanovko[2] (verŝajne, per tio oni volis iel kompensi la senhomiĝon de Ĝanataj post la deporto de la krime-tatara popolo, kiu okazis en 1944).



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1805 — 77 homoj (informoj nur por Ĝanataj)

  • 1864 — 24 homoj (informoj nur por Ĝanataj)

  • 1887 — 68 homoj (en Ĝanataj — 16, en Novoivanovka — 52)

  • 1926 — 112 homoj (suma nombro por Ĝanataj kaj Novoivanovka)

  • 1939 — 137 homoj (suma nombro por la du vilaĝoj)

  • 1989 — 569 homoj

  • 2001 — 975 homoj



Nuntempo |


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 975 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 933 loĝantojn[3]). La areo de la vilaĝo estas 134,5 hektaroj, la kvanto de kortoj estas ĉirkaŭ 400[3]. La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo.


Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri Ivanovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-22.


  2. La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-10-22.

  3. 3,03,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-22.



Ligiloj |




  • Kategorio Ivanovko (Simferopola distrikto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficialaj informoj pri Ivanovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-10-22.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Trudova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-10-22.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár