Lesnoselo (Simferopola distrikto)

















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Lesnoselo
ruse Лесноселье
ukraine Лісносілля
krime-tatare Tav Dayır

Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Mazanka komunumo

Koordinatoj:

44° 59′ N, 34° 16′ O44.98055555555634.271666666667Koordinatoj: 44° 59′ N, 34° 16′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~410 m

Areo:
0,61 km²

Loĝantaro:
560 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97532

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Tav-Dajir (ĝis 1945)

Oficiala paĝaro nekonata






Lesnoselo (Krimeo)

DMS

Lesnoselo

Lesnoselo


Situo de Lesnoselo sur la mapo de Krimeo




Lesnoselo (Simferopola distrikto)

DMS

Lesnoselo

Lesnoselo


Situo de Lesnoselo sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Mazanka komunumo estas prezentita per aparta koloro)







v  d  r


Information icon.svg



Lesnoselo (ruse Лесноселье, ukraine Лісносілля, krime-tatare Tav Dayır) estas vilaĝo en la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 560 homoj[1].




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


    • 2.1 Dinamiko de la loĝantaro




  • 3 Nuntempo


  • 4 Referencoj


  • 5 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo situas en la orienta parto de la Simferopola distrikto en la valo de la rivero Beŝtereko ĉirkaŭ 6,5 kilometrojn oriente de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Mazanko (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron norde) kaj Krasnovko (situanta ĉirkaŭ 1 kilometron okcidente).



Historio |


La unuaj historiaj informoj pri la vilaĝo aperis en la jaro 1778 (sub la nomo Dairi)[2]; laŭ tiuj informoj el la vilaĝo elmigris 4 grekoj (la Rusia imperio, ĵus aneksinta Krimeon, entreprenis transloĝigon de la kristana loĝantaro sur la nordajn bordojn de la Azova maro). En la fontoj de la jaro 1784 la vilaĝo estas menciita jam sub la nomo Taŝli-Dajir.


Laŭ la informoj de la jaro 1805 la vilaĝo (menciita sub la nomo Dajir) konsistis el 51 kortoj kaj estis loĝata de 298 homoj (ĉiuj — krime-tataroj). La informoj de la jaro 1864 mencias du vilaĝojn situantajn sur la loko de moderna Lesnoselo: Aŝaga-Dajir (4 kortoj, 18 loĝantoj) kaj Juĥari-Dajir (26 kortoj, 108 loĝantoj). La nomo Tav-Dajir unuafoje estas menciita en la jaro 1892.


Maje 1944 la krime-tatara loĝantaro de Krimeo estis deportita en la mez-aziajn respublikojn de USSR. Jam la 12an de aŭgusto 1944 oni decidis kompensi mankon de la loĝantoj en la vilaĝo per transloĝigo de kolĥozanoj el diversaj regionoj de RSFSR[3]. La 21an de aŭgusto 1945 per la decido de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la vilaĝo estis alinomita kiel Lesnoselo (la rusa nomo laŭvorte signifas arbara vilaĝo)[4].


Ekde la jaro 1965 la vilaĝo apartenas al la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto.



Dinamiko de la loĝantaro |



  • 1805 — 298 homoj

  • 1864 — 136 homoj

  • 1887 — 344 homoj

  • 1926 — 242 homoj (el ili 104 krime-tataroj, 81 rusoj, 31 grekoj, 18 ukrainoj, 8 germanoj)

  • 1939 — 236 homoj

  • 1989 — 533 homoj

  • 2001 — 560 homoj



Nuntempo |


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 560 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 541 loĝantojn[5]). La areo de la vilaĝo estas 61,2 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 196[5].


La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.



Referencoj |



  1. 1,01,1Oficialaj informoj pri Lesnoselo en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-05.


  2. Informoj pri la transloĝigitaj kristanoj de la 18a de septembro 1778 (ruse). azovgreeks.com. Alirita 2013-12-05.


  3. Teksto de la ordono de la Ŝtata Defend-komitato de USSR pri la trasloĝigo (ruse). teatrskazka.com (1944-08-12). Alirita 2013-12-05.


  4. La teksto de la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR (ruse). road-crimea.narod.ru. Alirita 2013-12-05.

  5. 5,05,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Mazanka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-05.



Ligiloj |




  • Oficialaj informoj pri Lesnoseloen la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-05.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Mazanka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-05.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka
Beloglinka
Ĉajkino
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka
Denisovko •
Divnoje
Dmitrovo
Dobro •
Donskoje
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo
Ĥaritonovka
Ivanovko •
Ĵivopisnoje
Ĵuravljovka
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka
Klinovko •
Kluĉevoje
Kluĉo •
Kolĉugino
Kolodeznoje
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje
Kuprino
Kurgannoje
Lazarevko •
Lekarstvennoje
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje
Meĵgornoje
Mirnoje
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka
Novonikolajevko •
Novosjolovka
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje
Petropavlovko •
Petrovka
Pionersko •
Poĵarskoje
Privolno •
Proljotnoje
Prudovoje
Ravnopolje
Radzolje
Rodnikovoje
Skvorcovo
Sofijevka
Solneĉnoje
Solovjovko •
Sovĥoznoje
Spokojnoje
Storoĵevoje
Strogonovko •
Suĥoreĉje
Sumskoje
Ŝafrannoje
Ŝirokoje
Teplo •
Teplovka
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje
Uroĵajnoje
Verĥnekurgannoje
Veselo •
Vinnickoje
Vodnoje
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

Ponta tanko

Tantalo (mitologio)

Erzsébet Schaár