Klinovko (Simferopola distrikto)



















































Vilaĝo en Aŭtonoma Respubliko Krimeo

Klinovko
ruse Клиновка
ukraine Клинівка
krime-tatare Aratuq

Foto de la vilaĝo
Foto de la vilaĝo


Sin escudo.png

Apartenas al:

Simferopola distrikto, Perova komunumo

Koordinatoj:

44° 52′ N, 34° 9′ O44.86444444444434.150555555556Koordinatoj: 44° 52′ N, 34° 9′ O

Averaĝa alto super la marnivelo:
~420 m

Areo:
1,48 km²

Loĝantaro:
141 (laŭ 2001)

Poŝtkodoj:
97563

Telefonkodo:
+380-652

Hor-zono:

UTC+3

Antaŭa nomo:

Kisek-Aratuk (ĝis 1948)

Oficiala paĝaro nekonata






Klinovko (Krimeo)

DMS

Klinovko

Klinovko


Situo de Klinovko sur la mapo de Krimeo




Klinovko (Simferopola distrikto)

DMS

Klinovko

Klinovko


Situo de Klinovko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Perova komunumo estas prezentita per aparta koloro)

Klinovko en la Komunejo







v • d • r


Information icon.svg



Klinovko (ruse Клиновка, ukraine Клинівка, krime-tatare Aratuq) estas vilaĝo de la Simferopola distrikto de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, kiu administre apartenas al la Perova komunumo. Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 141 homoj[1]. Antaŭ la jaro 1948 la vilaĝo nomiĝis Kisek-Aratuk.




Enhavo






  • 1 Geografio


  • 2 Historio


  • 3 Nuntempo


  • 4 Vidindaĵoj


  • 5 Fotoj


  • 6 Referencoj


  • 7 Ligiloj





Geografio |


La vilaĝo troviĝas en la centra parto de la Simferopola distrikto meze de la Interna montoĉeno de la Krimea montaro ĉe la rivereto Ĉeŝmenĝi (kiu estas maldekstra alfluanto de Salgiro). La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Teplo (2 km. nord-oriente), Kostantinovko (2 km. sud-okcidente) kaj Ukrainko (2 km. norde). La urbo Simferopolo troviĝas ĉirkaŭ 3 kilometrojn norde.



Historio |


La vilaĝo estas sufiĉe malnova. Oni scias, ke ĝi ekzistis jam en la tempo de la Krimea Ĥanlando (tiam ĝi konsistis el kelkaj partoj). En la jaro 1784 sur tiu ĉi loko troviĝis du vilaĝoj Ĥaratuk kaj Ĥaratuk Temir Aha[2].


Meze de la 19a jarcento la vilaĝo estis sufiĉe malgranda; la skribaj fontoj mencias ĝin kiel «tataran vilaĝon» kun ne pli ol 23 kortoj kaj ĉirkaŭ 100 loĝantoj. Komence de la 20a jarcento la vilaĝo malprogresis (pro la formigro de la krime-tatara loĝantaro) kaj kelkaj el ĝiaj partoj tute malaperis.


En la jaro 1948 la vilaĝo estis alinomita Klinovka[3].



Nuntempo |


Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 141 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias 158 loĝantojn[4]). La areo de la vilaĝo estas 148,4 hektaroj[4].


La ĉefa ekonomia branĉo de la vilaĝo estas agrikulturo. Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al la aliaj vilaĝoj de la Perova komunumo.



Vidindaĵoj |



  • En la vilaĝo troviĝas privata artefarita lageto, kie oni povas ripozi, naĝi kaj kapti fiŝojn kontraŭ pago.

  • Fama vidindaĵo de la vilaĝo estas vaste konata kaj respektata sankta akvofonto dediĉita al Sankta Georgo[5][6].



Fotoj |




Referencoj |




  1. ↑ 1,01,1Oficialaj informoj pri Klinovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-17.


  2. ↑ Kabineta priskribo de Krimeo (1784 j.) (ruse). Alirita 2013-12-17.


  3. ↑ Ukazo de la Prezidio de la supera soveto de RSFSR de la 18a de marto 1948 pri alinomado de loĝlokoj de la Krimea provinco (ruse). Alirita 2013-12-17.

  4. ↑ 4,04,1Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-17.


  5. ↑ Preĝejo kaj fonto de Sankta Georgo (ruse). Alirita 2013-12-17.


  6. ↑ La fonto de Sankta Georgo (ruse). Alirita 2013-12-17.




Ligiloj |




  • Kategorio Klinovko (Simferopola distrikto) en la Vikimedia Komunejo (Multrimedaj datumoj)




  • Oficialaj informoj pri Klinovko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-17.


  • Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Perova komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-17.

































La loĝlokoj de la Simferopola distrikto



Urbotipaj loĝlokoj

Gvardejsko •
Molodeĵno •
Nikolajevko



Vilaĝoj:

Akropolo •
Aleksandrovka •
Anajurto •
Andrusovo •
Arkadjevka •
Beloglinka •
Ĉajkino •
Ĉajkovsko •
Ĉistenko •
Demjanovka •
Denisovko •
Divnoje •
Dmitrovo •
Dobro •
Donskoje •
Druĵno •
Dubko •
Fersmanovo •
Fontano •
Gruŝevo •
Ĥaritonovka •
Ivanovko •
Ĵivopisnoje •
Ĵuravljovka •
Kamiŝinko •
Kaŝtanovo •
Kizilovo •
Kljonovka •
Klinovko •
Kluĉevoje •
Kluĉo •
Kolĉugino •
Kolodeznoje •
Konstantinovko •
Krasnaja Zorjka •
Krasnoje •
Krasnoleso •
Krasnovko •
Kubanskoje •
Kuprino •
Kurgannoje •
Lazarevko •
Lekarstvennoje •
Lesnoselo •
Levadko •
Lozovo •
Mazanko •
Malenkoje •
Meĵgornoje •
Mirnoje •
Moloĉno •
Mramorno •
Niĵnekurgannoje •
Novij Mir •
Novij Sad •
Novoandrejevka •
Novonikolajevko •
Novosjolovka •
Novozburjevko •
Obrivo •
Opuŝko •
Partizansko •
Peredovoje •
Perevalno •
Perovo •
Pervomajskoje •
Petropavlovko •
Petrovka •
Pionersko •
Poĵarskoje •
Privolno •
Proljotnoje •
Prudovoje •
Ravnopolje •
Radzolje •
Rodnikovoje •
Skvorcovo •
Sofijevka •
Solneĉnoje •
Solovjovko •
Sovĥoznoje •
Spokojnoje •
Storoĵevoje •
Strogonovko •
Suĥoreĉje •
Sumskoje •
Ŝafrannoje •
Ŝirokoje •
Teplo •
Teplovka •
Topolno •
Triprudno •
Trudolubovo •
Trudovo •
Ukrainko •
Ukromnoje •
Uroĵajnoje •
Verĥnekurgannoje •
Veselo •
Vinnickoje •
Vodnoje •
Zaleso •
Zareĉno



Loĝloketoj

Ajkavano •
Davidovo •
Ŝkolnoje





Popular posts from this blog

How to combine similar characters in a list?

What is the lore based reason that the Spectator has the Create Food and Water trait, instead of simply not...

Need help understanding harmonic series and intervals