44° 57′ N, 34° 17′ O44.95194444444434.288055555556Koordinatoj: 44° 57′ N, 34° 17′ O
Averaĝa alto super la marnivelo:
~540 m
Areo:
0,175 km²
Loĝantaro:
103 (laŭ 2001)
Poŝtkodoj:
97532
Telefonkodo:
+380-652
Hor-zono:
UTC+3
Antaŭa nomo:
Tolban (ĝis 1948)
Oficiala paĝaro nekonata
DMS
Opuŝko
Situo de Opuŝko sur la mapo de Krimeo
DMS
Opuŝko
Situo de Opuŝko sur la mapo de la Simferopola distrikto (la Mazanka komunumo estas prezentita per aparta koloro)
v•d•r
Opuŝko (ruse Опушки, ukraine Опушки, krime-tatare Tolban) estas sufiĉe nova vilaĝo en la Mazanka komunumo de la Simferopola distrikto (Aŭtonoma Respubliko Krimeo). Laŭ la censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 103 homoj[1].
Enhavo
1Geografio
2Historio
2.1Dinamiko de la loĝantaro
3Nuntempo
4Referencoj
5Ligiloj
Geografio |
La vilaĝo situas en la orienta parto de la Simferopola distrikto sur la nordaj ekstremaĵoj de la Dolgorukova altebenaĵo proksime al la rivero Beŝtereko ĉirkaŭ 11 kilometrojn oriente de Simferopolo. La plej proksimaj loĝlokoj estas la vilaĝoj Solovjovko (situanta tuj prosikme, ĉirkaŭ 300 metrojn oriente), Lesnoselo (situanta ĉirkaŭ 1,2 kilometrojn norde) kaj Lazarevko (situanta ĉirkaŭ 2 kilometrojn sude).
Historio |
La vilaĝo estas relative nova. Plej verŝajne ĝi aperis en la 1930-aj jaroj, ĉar la unua dokumentita mencio pri ĝi aperis nur en la jaro 1948 (kiam post la deportado de la krime-tatara popolo per la ukazo de la Prezidio de la supera konsilio de RSFSR la nomo de la loĝloketo estis ŝanĝita de Tolban al Opuŝki[2] (la rusa nomo Opuŝki signifas laŭvorte arbaraj kampetoj).
En la jaro 1967[3] en la vilaĝo estis organizita samnoma porinfana kontraŭtuberkuloza sanatorio[4].
La 16an de septembro 2009 la parlamento de Ukrainio ŝanĝis la statuson de la loĝloko Opuŝko, farinte ĝin vilaĝo[1].
Dinamiko de la loĝantaro |
1989 — 201 homoj
2001 — 103 homoj
Nuntempo |
Laŭ la rezultoj de la tutukrainia censo de la jaro 2001 en la vilaĝo loĝis 103 homoj[1] (la pli ĝisdataj pritaksoj de la jaro 2009 mencias la saman nombron[3]). La areo de la vilaĝo estas 17,46 hektaroj, la kvanto de kortoj estas 48[3].
La ĉefa ekonomia entrepreno de la vilaĝo estas la samnoma porinfana kontraŭtuberkuloza sanatorio[4].
Per la busa transporto la vilaĝo estas ligita al Simferopolo kaj al la apudaj vilaĝoj.
Referencoj |
↑ 1,01,11,2Oficialaj informoj pri Opuŝko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-06.
↑ La teksto de la ukazo de la supera konsilio de RSFSR (ruse). sevdig.sevastopol.ws. Alirita 2013-12-06.
↑ 3,03,13,2Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Mazanka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-06. Citaĵa eraro Invalid <ref> tag; name "w" defined multiple times with different content; $2
↑ 4,04,1Informoj pri la sanatorio «Opuŝko» (ruse). catalog-sanatoriev.com. Alirita 2013-12-06.
Ligiloj |
Oficialaj informoj pri Opuŝko en la paĝaro de la ukrainia parlamento (ukraine). Alirita 2013-12-06.
Urboj kaj vilaĝoj de Ukrainio — Krimeo — Mazanka komunumo (2009) (ruse). who-is-who.ua. Alirita 2013-12-06.
0
$begingroup$
cv_split = StratifiedShuffleSplit(n_splits=10, test_size=0.3, random_state=0) # Performing cross-validation to estimate the performance of the models for idx, est in enumerate(estimator): cv_results = cross_validate(est[1](), x_value, y_value, cv=cv_split) I got following error from this code ValueError: The least populated class in y has only 1 member, which is too few. The minimum number of groups for any class cannot be less than 2. and my y_value looks like y_value = array([221900, 180000, 510000, ..., 360000, 400000, 325000]) I used this method before and y_value has the same shape as before.
python data-mining cross-validation
share
...
Franz Schubert Franz Schubert, pentrita en 1875 fare de Wilhelm August Rieder Bazaj informoj Naskiĝo 31-an de januaro 1797 ( 1797-01-31 ) en Himmelpfortgrund Morto 19-an de novembro 1828 ( 1828-11-19 ) (31-jara) en Vieno Ĝenroj Klasika muziko Profesio komponisto Aktivaj jaroj 1808-1828 v • d • r Franz SCHUBERT ([ˈfʁants ˈʃuːbɛɐ̯t], esperante Franz' Ŝuberto ; naskiĝis la 31-an de januaro 1797 je Himmelpfortgrund en Vieno, kiu nun estas parto de la 9-a viena distrikto Alsergrund, kaj mortis la 19-an de novembro 1828 en Vieno) estis aŭstra komponisto de klasika kaj fruromantisma muziko. Li komponis ĉirkaŭ 600 lidojn (germanaj kantoj) kaj estas nomata la "reĝo de lido". Enhavo 1 Vivo 1.1 Infaneco 1.2 Junaĝo 1.3 Zelis 1.4 Jaroj de maturiĝo kaj matureco 1.5 La lastaj jaroj 2 Postefiko kaj akceptado 3 Honoradoj 4 Verkoj 4.1 Eklezia muziko 4.2 Dram...
Prelog ankaŭ kroate, hungare Perlak estas urbo kaj samtempe municipo en Kroatio, en distrikto Medimurska . Preĝejo de Prelog Urbocentro de Prelog Areo: km² Aŭtokodo: ČK Loĝantaro: 7800 Poŝtkodo: 40323 Telefonprefikso: Situo | Prelog situas inter Mura kaj Dravo sur mildaj deklivoj, kiuj defendis la urbon kontraŭ la proksima Dravo. Tra Dravo estas ponto, ĉefvojoj kondukas al Ĉakovec kaj Hungario. Historio | En 896 hungaraj triboj okupis la regionon kaj fondis ŝtaton en 1000. La unua mencio devenis el 1264 pri la komunumo. Post la mezepoko la regiono apartenis al historia familio Zrínyi kaj iĝis fronto inter turkoj kaj aŭstroj-hungaroj-kroatoj. En 1671 la Habsburgoj mortpunis Petron Zrínyi, la loĝantaro plejparte forfuĝis pro la supozota venĝo. En la 18-a jarcento prosperis kaj iĝis la plej granda regiona komunumo, superanta eĉ Ĉakovec. La urbo estis laŭvoje de saloliverado, silkouzino funkciis ĝis 1848, en 1761 baroka katolika preĝejo omaĝe al S...